กก

   Mao Zifu

En etaĝdomaro

lifto sin movas

sen tumulto kaj sentigo

ino per siaj plastiricevintaj

okuloj strabas sian bruston

pufegan eble de spongo

viro fumas laca

rigardante sian propran nazon

nokto ekster la domo

kuirejo kontraŭ necesejo

akvo el dio scias kie

kaj vegetaĵoj kaj viandoj

tamen hundo kaj orfiŝoj

estas intimigaj pli ol ajnoj

plasta virino kuŝanta

sur lia lito, mamgapa

sed sur la ŝia, kio?

                    el La Kancerkliniko, n-ro 77, 01-1996 

กก

            Reen al Katalogo