|
¡¡ Mao Zifu Hokĉifonisto hokĉifonisto legmania. lin interesas.ĉiuj paperoj; leĝj kvankam plenaj je sigeloj aŭtoritatulaj kaj piedsignoj kaj kraĉoj, paktoj pri paco malgraŭ truoj kaŭzitaj.per kanono, glavo, universala deklaracio de homaj rajtoj kun markoj de kolorhaŭtoj, kaj sango samruĝa, bestaj rajtoj odoraj je fajro oleo kaj forkoj, libroj binditaj lukse spite almakuloj kaj malvirtoj, gazetoj skandalfrandaj salitaj per virinoj nudaj, pakumoj okulflataj tamen en ili venenaĵo ĉu spirita aŭ korpa eĉ porinfana, leteroj mielaj divorca skribaĵo seka kaj testamento disŝirita atestoj de meritoj verdikto sur dekreto, ĉekoj debetlistoj obligacio akcio bileto loteria, portretoj reĝaj ¨C foto de stelo kaj/kun stelinoj, mapoj ŝanĝemaj kalendaro ĉiam simila ¡ª hokĉifonisto estas erudito.
hokĉifonisto profitas de milito valoras multon harojfemuroj ostoj mamoj buŝo kungluitaj, ¡ª splitoj de luliloj vindotukoj aeroplano.ŝipo ponto trajno buso ambulanco kaj kasko bajoneto, kiel fekunda ¡ª ruino kampara urba ĉi tergloba universa (reeksplodo kreos novan mondon?)
por hokĉifonisto ĉio ĉia estas ne malinda: skorro balaaĵo nur krom steleo kaj forĵetita homo malsana olda invalida
nu eraro sur poŝmarko indas tutan urbon kvankam iam libro da vero nenion kostas. kaj falsa verko de famulo, signoj sur ŝtono,
osto de umo jam longatempe neekzista, tombo de praulo, relikvo budaa karaj interesaj! sed akcesoraj estas enketraporto fidela pri malriĉo maljusteco, cikatroj sur tretatoj, korpo kaj spirito sub ekspluatoj. tendo de rifuĝantoj, plumba kruco sur paganoj.
en vizio hokĉifonisto kolektas ĉenojn kaĝojn kurtenojn fenestrojn pordojn murojn eĉ vestojn buntajn. kia sonĝo! homaro estas hokĉifontstoj nudaj ne nur virinoj. paperoj dispecaj malpuraj fariĝis blanka unuo sur kiu AMO reliefas verdradia. speso stelo ekcirkulas inter ĉi-kaj transmondo. ŝtaloj feroj disrompitaj fandiĝis en egan ombrelon sub kiu regas HARMONIO.
se ja se la sonĝo realiĝus, de kie ricevos la honoron generaloj kaj kiel soldatoj pariaj noblos? se la sonĝo estas vera, Darvina vero eraros kaj la eraro de S. Hawking veros: tempo inverseblos. tiel niaj prapatroj fariĝos niaj prafiloj, ni aŭdos plendojn de 1' prafiloj kaj 1' prapatrajn riproĉojn pri niaj sibaritoj.
eksplodo eksplodado kreu novan universon. unueco el kontrastoj. evoluo danke al legoj de bestoj. for Hamurabo!
vivu hokĉifonisto ¡ª ĉio estas absurda. ĉio estas sensenca.
hokĉifonistoj iru a1 alistelo kie ormoneroj estas forĵetaĵoj, kie saturiĝas pecoj de aerŝipo laserpafilego neŭtronbombo hiperonmitralo energibrikoj. kiraso superhoma ladsaĝeco ladjunecigo, kie cindro de soldatoj estas bongusta, kie manĝebla estas tero, kie maro konsistas el petrolo oleo nutra, kie arbofolio estas usona dolaro, kie animaloj ĉiuj estas analfabetaj do papero tute ne bezoniĝas.
ho ve kie hokĉifonistoj tro svarmas kvazaŭ al orimpikoj (simile al olimpikoj tamen sportistoj estas toksiĝemaj pro la stimulo de: ora medalo egala al pasporto paspermeso por transloĝiĝo de geedzoj, ora premio neforuzebla por kelkaj generacioj. kaj en ĉiuj programoj puŝo tiro bato estas licaj. sen rasismo.) ********* ¡¡ ŝatŝuldo reduktiĝas, banko prosperas, ĉifonistoj riĉas, hokĉifonistoj nutras siajn gefilojn geedzinojn.
Pluvo de voĉdoniloj tondro de ovacio fulmo de kameraoj.
kiu kolektos nekrologon de hokĉifonistoj?
dio aŭ rubofabrikisto ilin reciprokos pro ilia strebo reŭtiligi feĉon elĵetaĵon nulon kaj purigi nian kadron. (aprilo 1944) el Monato, 10-1995 ¡¡ |