¡¡

   Mao Zifu

Kiel el la teda

Jam teda la moderna vivo: studado kaj lernigo tamen pli ĝuema generacio post generacio, amikeco kultivita en velkon spite al oportunaj telefono kaj poŝto... Kie ankoraŭ troviĝas grundo virga? Maren! Tion provis Eug¨¦ne de Zilah, kiel proskribon en la libro ¡°Vivi sur barko¡±1.

Kia provado! For de la homamaso, per la somato Okcidente libera kaj agema kun la animo Oriente abnega kaj egala ¡ª Elirejo el la delikata situacin? Impona la heroo pli ol 50-jara. Li kapitanis la barkon kiun li aĉetis vendinte siajn havaĵojn, pene lerninte kaj praktikinte la stiradon. Dum sur la barko li kontempladis budhane kaj havis la sintenon naturhomecan je la nudaj korpo kaj koro. Tiu ĉi vivo estis por li agrabla kvankam ne tiom facila. Tian aŭdacas provi ankaŭ ni ĉiu pli juna kaj sentanta eĉ pli tedan vivon? Nu, ni restas en altetaĝdomaro fermante niajn okulojn al tio ke oni produktas ruĵon pli ol grenon, konstruas dancejojn pli ol loĝejojn, flegas hundojn pli ol oldajn gepatrojn, rikoltas monon per rangpotenco per trompo per falsaĵoj...

Provis brave de Zilah. Sukcese el la teda vivo? Ne! De la aĉeto tra la priktikado ĝis la aventura fino, plurajn jarojn frue de la 90-aj, lin ankoraŭ eĉ pli tedis eventoj far de homoj kaj la naturo. Inter tiuj ekz. ne ĉiu haveno lice libere enirebla, ne ĉiu tago sen ŝtormo, ie kaj ie neinventitaj gastoj... Kompreneble li ne provis eskapi sed nur serĉi ian eventualan medion aŭ sperton pli bonvenan al forigo de premado kutima el moro aŭ moralo. Dume, li ne rifuzis helpon kaj amikecon, de tempo

al tempo lasis la edzinon Leda iri for por prizorgi la revuon La Gazeto do eltenis solecon persistis sin okupi pri sanskritologio kaj Esperanto... Ĉio ĉi tio estas por multaj ege obsediga. Tamen por li evidente komforta, ĉar la malfacilaĵoj ne el devigo kutima sed dolĉaj suferoj spirithardaj samkiel tiuj kiujn volonte akceptas almozpetantaj hindiaj religiuloj.

La provado de estas filozofieca do ne malracia. Ne kiel agoj de junuloj impulsemaj ¡ª ili riskis sian vivon kaj faris aferojn superhomajn tamen efektive ĉasis honoron vantan, elpetinte subtenon financan de entreprenoj, portante afiŝhoman veston kaj la ŝtatan standardon.

Filozofo estas de Zilah, ne sanktulo. Kiam lian barkon difektis ŝtormego en la haveno, la aventuro vivi sur barko haltis je vantaĵo el vantaĵo. Tiam li veis: ¡°Sed kial do estas tiom lacige roli viron?¡±

El tiu ĉi libro mi eltiras bravecon kaj samtempe fatalon. Pesimisma ial mi restas. Aŭ eble de Zilah latente sentigus per la libro ¡ª nenie elirejon. Teda la vivo. Aŭ kolektive aŭ individue. Aŭ en la homamaso aŭ en la naturo. Nin atendas kamelo trapasonta la truon de minipingulo!

Pri la stilo kaj strukturo vidu la antaŭparolon de Istv¨¢n Ertl kaj kaj la recenzon de Shi Chengtai en La Gazeto n-ro 66, k.a. Aparte, Shi originale komparis la penson de de Zilah kun tiu de Laŭzi2, antikva ĉina filozofo.

1 Eŭg¨¦ne de Zilah: Vivi sur barko, Francio, 1994

2Laoco. vd. ¡°La Laoco¡±, trad. de Seiho Hishi, Broŝurservo de ¡°Laŭte!¡±, 1996

                                                                               el Riveroj 17

¡¡

            Reen al Katalogo