กก

   Mao Zifu

Kliniĝe

desmodoj diplomataj

krozas en duonmondo.

densa ekspondeklamanto

digestas la okulojn de inoj

kiuj dekoltas sin profunde.

dojenoj diplopiaj

en dolĉa sofo kun kafo

rigardas la draman ekranon.

oblaj scintilas mondoj

inter la diametra diferenco.

nepreco kaj nedetermineblece

fandiĝas: voto devoto

kaj voro de vorfoj volo.

okulfermu - ortoj kaj ovaloj

Kovras la vesperon.

                  el La Kancerkliniko, n-ro 75, 07-1995

 

กก

            Reen al Katalogo