|
¡¡ Mao Zifu La libro de vivo La libro de l¡¯ vivo disbobeniĝis sur la trono juĝisto prancas, kufas, fajfas, elektroniko legos nomojn muzike, reaperantoj dancas stilirante, sinrulante timige la fajra lago.
devintus dum la vivo mi agi sub la dekalogo sed instruoj de Balam¡¯ saturas orelojn. kaj oro rolas surkorektiga.
via juĝista moŝto, mi parkerigis tro da psalmoj, inter tiuj ne mankas pri vi. kaj oro? mi jam vidis multe en rubejo de najbaroj, mi estis hokĉifonisto.
estimata juĝisto, mi estas azeno, sed ne ŝtono, pri devigo kaj devo mi ne povas voki.
ehe, la juĝisto nur estas roboto. el Esperantista Tribuno, n-ro 1, 1966 ¡¡ |