|
¡¡ Mao Zifu Montobapto: 1983.11. delico. zenito. post anhela grimpado staro ufa. super pinoj, kune kun cipresoj. sub piedoj nubo vento. spiro, vaporiĝ' de ardo. bola sango pulsas tra la valoj pintoj inter historio kaj moderno. malebeno kaj apiko iĝis jam paseo. amplekso glito tertremigas koron, barakton kronas.
suno pluvo. ŝvito frisko. unutraba ponto. tentaj ripozdomoj. kaloj. kolapsfeblo. stumblo. mejloŝtonoj apatiaj. du punktoj ja preskaŭ tuŝeblaj sed dise inter spirala kornico. ĉe-okula celo fakte obstinon necesigas de persistaj paŝoj streĉaj. tantaligo kaj defio. Fine zenito. delico!
budao hieroglifa sin apogas sur la grandiozo, holas ĉe 1'ekgrimpo kaj kredantojn kaj laikojn. hejas antaŭuloj per la piedsignoj. birdoj kantas instigaĵon. ĉielruĝo ĵongladas. ĝiba maljunul', portante incenson kaj pion, supreniras jen testude. transportantoj sin ŝarĝegas per greno, kiel ĉevaloj. laŭ la pad' driadoj stafete liveras vangkavetojn kaj mielon. en fado ¡ª gazo aŭ nebulo. arbo j sin direktas soren per modesta pozo. spaliro de konstruoj antikvaj kaj ĝisdataj rakontas pri aŭtento kaj kreito. pavilono kiosko laŭbo tendo... unu sekvante alian allogas ascendon. kaj etapo re etago ¡ª sagoj akraj vokas pluon. unulo dudekjara ne havas kialon ĉesi ĉe la duonvojo. buba knab' unuafoje spertas el-aero-al-la-teron. bruma zono kaŝas hipokrenon. gvidlibro ne pli granda ol la polmo ja postulas manpiedan mezuradon de mateno ĝis vespero. kaj senlima viva pentro do bezonas kian penon?
kablotramo kaj glutejo. prauloj vojis krutaĵon, fingre restigis ŝtupojn. la posteulo sangvina ne havas kaŭzon rezigni ĉason ĉe la mezstacio.
dinosaŭro kaj fenikso. arbedoj el ĥaosa maro. ĉe falo liane rampu. obstaklo estas stimulilo. pioniroj ostfrakason riskis por starigi l'templon sur la kulmon. pilgninantoj kaj scivolemuloj nun ne havas pretekston forlasi pasion antaŭ ol atingi l'zeniton. ********* hipokreno: inspira fonto el la hufosignoj de Pegazo. el La Kancerkliniko, n-ro 78, 04-1996 ¡¡ |