¡¡

   Mao Zifu

Sociego kaj viveto 17-silabe

svastik-uniform'

vaĉas sur platform'

paco sub misil'

sen dorm'

 

serena korto

aroma horto

legantas libron

Morto

 

submikroskopo

atoma lopo

klaras ne pruda

opo

 

rifuĝis de kot'

la fiŝo en trot'

atendas jam ĝin

fritpot'

 

okula pluvo

flava diluvo

inda l'konsol' kun

kuvo

 

papera kutro

plena de nutro

mesias hoj sur

gudro

 

muziko gurda

kaj kanto hurda

manklakas klubo

surda

 

modesta tipo

takta precipo

dank'al hereda

ĝibo

 

fi orgajla guf¡¯

iam mia stuf¡¯

pensas en koler'

la buf¡¯

 

homo en stoik'

sobras sur vezik'

venas leka lang'

panik'

 

tentfemur' el jup'

brusto kantalup'

okulumas ŝi

plastpup'

 

korpa incitnud'

buŝa kareslud'

vagas kun adher'

hirud'

 

mi filozofo

ŝtonplato sofo

tra tag' min nutras

strofo

 

duoblas klinkon

forbaras vinkon

igu printempa

inkon

 

fama pedagog'

majstras tre en jog'

guvernistas al

buldog'

 

la blua danub'

ario en nub'

artisto as en

pluvtub'

 

kliŝaĵa infuz'

verŝiĝas per muz'

ne plaŭdu sub surf'

meduz'

 

ho kun kia pov'

per tepida blov'

min kortuŝas vi

ferstov'

¡¡

                 el La Kancerkliniko, n-ro 76, 10-1995 

¡¡

            Reen al Katalogo