Mao Zifu

Sonĝo de strangulo

dediĉe al C. Baudelaire

kiel vi mi scias la doloran

 

ĝojon, kvankam mankas al mi sepdek-

kvin-mila heredo ! vivo mia

 

do neniam estas bohemia.

 

mi, 1' diomedeo sur la ŝipo

 

sorta, cigno en la kaĝo kiun

 

mi mem faris, ho neniam tuŝas

 

katon kaj serpenton, per medito

 

striga mi pasigas tempon nigran.

 

kiu povas levi l' subirsunon!?

 

mamoj sur la kap' de Freŭdo venis

 

el vizio via? kaj en mia

 

sonĝo ne almozulin' sed viro

 

defloratas pupa struta iam

 

pranca.

 

danco de skeleto gajnas

 

laŭdojn kaj eksbov' en gainjupo

 

akompanas per spirito karnon.

 

riverence ina voĉ' aŭdiĝas:

 

jes, mefisto, via moŝto, l' fingro

 

montra estas nia oriento...

 

murdi siajn gefilojn por honoro,

 

manĝi sian langon por psalmkanti

 

devo kaj devigo ! verm' bezonas

 

putron. jes, kuneno povas bari

 

nokton?! do elfosi siajn okulojn;

 

kia ajn veter' fariĝas suna;

 

en la nova vest' de reĝ' paradas

 

sen honteto kiel seksatencato

 

Ejfelturo ! simbolo vireca.

sombra volbo konvulsias. ĝoja

ĝemo.

 

                  el Literatura foiro, n-ro 151, 10-1994

 

 

            Reen al Katalogo