|
¡¡ Mao Zifu Vera art' aŭ arta vero skribite post tralego de La unuaj 25 jaroj en mia memoro, De duopo al kvaropo* fare de Gerrit Berveling
la knabo kuŝanta sur benko en mitologio modlis sian individuecon. la lingvoj de birdoj kaj homoj lin ravis, fascinas, ankaŭ Maria anima kaj muzoj karnaj. memstari. serĉadi per sia muskolo, de la fermita mondo al la ovra, eltrovi finfine artan veron dank'al adaj cizelo, ĉizo, poluro, fajlo. ekster la muroj, sen orakolo. vagabondi aŭtostope tra Grekio antikva kaj Romo nuna: ferii el la vivaj pezoj: instruato instruisto fraŭlo edzo patro; viziti al Nietzsche, Harris... Zamenhof, de Jupitero ĝis la infana raso... elflagro estas trideko da jaroj. vera arto disvolviĝas sur bobeno blanka-nigra ¡ª sub buŝelo kaŝas sin la lumo. el la sem' en fekundaĵo kreskas ne fragmito flirta laŭ la vento. se la salo sur ĉi tero tiom jes-esti-jesus, nia mondo plenus de radioj! ¡¡ *Voko-numero 19, 20/ Breda el La Kancerkliniko, n-ro 74, 04-1995
¡¡ |