¡¡

   Mao Zifu

¡°Vinefiku¡±

Dum apenaŭ unu jaro, Jobo, ĉifonisto, punpagis proksimume dekmilon da spesmiloj, trionon de la enspezaro, kvankam kontraŭleĝa ne ofte kiel najbara kolego, tiu ricevis nenian punon. Jen pro providenco? Li cerbumis.

Sorto? Jes, kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas. Li karesis la sorton, sed kontraŭ la haroj? Antaŭ ol komenci la komercon li pilgrimis al Merkuro. Pli pie. Eĉ nun la sankta figuro situas en la niĉo. Al li neniam li forgesas kaj incensi kaj riverenci. Kaj la lokalo selektiĝis centprocente laŭ la konsilo de geomanciisto1 kiu estas la plej fama en la indiĝeno. La fasado, pordego, oriento, la tago ekkonstruiga... ĉio tio konformis al la kalkulado de l'sinjorego. Sen iu devio. Kaj la firmonomo estis difinata danke al ĝisdate aperinta libro Nomo kaj Vivo, kiun verkis profesoro doktora pri religio. Ne mankis zorgemo. Kaj je la minuto, horo, tago, kiam inaŭguri la entrepreno, li konsultis kiromanciiston, astrologon. Ne povis okaz sekunda ekarto. ¡ª Al la sorto li kontribuis jam sufiĉe prodige.

Krome, li bone komprenis, ke la homo estas pli supera al la sorto. Por peticiado de la licenco, li vole nevole donacis ne malmulte da cigaredoj de plej fama marko al sekciestroj koncernaj, kiaj la komerca,la imposta, la brulestinga, la urbadministra, la medihigiena, la merkatekzamena... Intertempe li regaladis ilin aŭ en restoracio aŭ ĉe sia hejmo. De printempo al somero, al ilia plaĉo la tablo plenis de amido2 , serpento kaj aliaj sovaĝaj bestoj. Finfine sur la peticio sate vicis dekkelkaj verdaj sigeloj. Pas!

Aparte li faris fileĉan respekton al la kontrolestro de la kvartala merkato. Tiun estron Jobo renkontis ĉiutage. Ĉiufoje ili renkontiĝis; Jobo, sin fleksante je 90 gradoj, salutis lin kaj al li prezentis ujon da cigaredoj. Aldone Jobo lin ade gratulis per valoraj oferaĵoj ĉe ĉia tradicia festo, ĉe la naskiĝtago aŭ funebraĵoj de ĉiu lia parenco. La oferaĵoj ofte konsistis el la manĝeblaj kaj la uzeblaj. Escepte de vino. Ĉar la estro jam ne plu drinkis. Antaŭ jaro, li ebriiĝis ĝis preskaŭ morto. Lia stomako absolute ne povis elporti ankoraŭfojan alkoholismon. Eĉ plej leĝeran! Alie, la morto lin kaptos senhezite. En efektiveco, donaci vinon estis pli konvena kaj taŭga afero por Jobo, kies bofrato laboris kiel oficisto ĉe vinfabriko. Sed, ve, pro kontrolestra sano Jobo ne povis elspezi pli multe je sia nomo. Neatendite, dio scias kial, la estro lin ĝenis de tempo al tempo, precipe per konfisko de aĵoj. Verŝajne la estro speciale spionis lin. Estis perpleksige!

Fakte, Jobo estas neniel malsaĝa. Tamen, introspektinte, li turnis sin ree al la astrologo, blindulo. Al Jobo ŝajnis, la blindulo penetras tiun ĉi mondon pli ol la okulbrila. Ĉifoje, akceptinte nepoke da mono, la astrologo diris nenion, nur fuŝe skribis sur papereton jene: vinefiku! Tio nebulis al Jobo. Li petis instruon klaran; la blindulo kapskuis. La ĉiela sekreto estas ne perfidebla!

Jobo revenis hejmen, nehela. Unue, li konsultis al PIV. Sen rezulto. Sekve, al Esperanto-taja Vortaro ¡ª ankaŭ sterila laboro.

¡°Vinefiku, vinefiku, vi ...ne...¡± Kun fermitaj okuloj Jobo deklamadis. Inspiro venis! ¡°Vi ne fiku!¡± Jobo folis, ke la magiaĵo malimplikiĝis.

Ne fiku! Jes ja. La blindulo estas travidiva. Kune kun la komercstarto, Jobo ekkromedziĝis al virino ĵusperdinta sian laboron. La fiafero iris kiel butero. Relative li havis poŝon ŝveliĝan sed koron vakan, dum ŝi nenifaris for de sia edzo, kiu lukris salajron en la ĉefurbo Bankoko. Kaj des plie, nun Jobo restis sola, ĉar li kreskas nealta, sed tamen ne sufiĉe malalta ĝis tia grado, ke li povus esti nano, kiu turneas tra la tuta lando, jam eĉ tra la tuta mondo, per sia karaktero.

Ne fiku! Fiki estas abomeninde, laŭ la tradicia moro, tabue. Iam Jobo sin riproĉis, ke diboĉado pruviĝis vivkurtiga, fiaskiga. Li ekkonvinkiĝis je onidiro, ke, se virina malpura mano tuŝas viran kapon, la viron trafos malfortuno almenaŭ unuseanca. Ne parolante pri la malbena tuŝado, li kuŝigis sian kapon inter ŝiajn femurojn en ŝia malpura periodo. Ho, lia komerco progresis neglate. Lin obsedis rimorso. Kaj iam li pensis inverse. Li konis, ke la budaisma doktrino kutime postulas kontraŭorientan percepton. Probable ¡°vi ne fiku¡± ĝuste sufloras ¡°vi fiku¡±! Nome li fikaĉis ne intense. Oni diras, per veneno ataku venenon. Jen grava punkto. Tion li preskaŭ preterlasis.

Li ekrimarkis la ĉirkaŭon. Iuj lokaj superuloj estas senescepte ekipitaj per sekretariino, aŭ per t.n. fraŭlino por komuninterrilatoj, kiu kvalifikiĝas nur je beleco kaj en vizaĝo kaj en staturo. Kompreneble tiu havas prioritaton ĉe la engaĝo, kiu estas virtuoza pri drinkado kaj drinkigado. Tute normale fariĝas, ke inter la dungo kaj dungitino okazas rilato ambigua: kamarado kaj kromĝuulo. Tio estas neceso de kolektivo kaj de privato. Cetere, ĉiu parvenuo bredas dozon da konkubinoj: ili rolas por li parton de la kapitalo, uzeblaj ĉe negocoj, ĉe kazoj. Evidentiĝas, ke geeco estas beatiga. Kie troviĝas pura abstinulo? Eble en manaĥejo. Verŝajne ne! Nu, populara kanto tekstas.

   bikŝuo almoze iros for

   abato admonas lin,

   lup¡¯ estas submonta virino,

   neniel proksimugu ŝin.

 

   vilaĝ' post vilaĝo. dum irad',

   meditas la bikŝu¡¯ en si:

   kial la lupo ne faŭkas al mi,

   sed tamen montras sin graci'?

 

   la majstro predikas al li:

   plej tikla, ho ve, estas tia lup' !

   kun timeg' for kuras la biksu',

   kriante: Buda', aĥ...

   aĥ, aĥ, aĥ, aĥ! mir', mir', mir'!

   ho, lup' jam sin trudas al mia kor',

   aha, al mia kor' ve ! ...

 

Jobo ne kuraĝis profani la budaismon, tamen tiun MTV-kanton povas kanti eĉ trijaraĝaj infanoj. Kaj plie, eble la religio bezonus revolucion. Sen geeco, kiel venus la disĉiploj generacio post generacio? Sakjamunio mem ne estis virga. Probable, enuinte de geagado Ii ekvivis stoika. Kaj ĉiuj imperiestroj posedis po centojn kaj milojn da kromedzinoj. Tiele de ili per tiuj la historio estis kreita. Tempo ŝanĝiĝis. Ordinaraj popolanoj nur povas esti imperiestroj, se nur havante monon. Jen tra la urbo sin trovas Imperiestro-hotelo, Imperiestrino-dancejo, Palaco-saŭnejo (gemiksa!)... Moralo? Kia!? Lastatempe himenon oni rekreas ĉe urbetaj klinikoj. Prudeco!

Refoje fermante siajn okulojn, Jobo legis inter la literoj la mesaĝon en sia cerbo.

¡°Vinefiku! Vine ...fiku...¡±

Alia deĉifro. Ha, vine fiku! La okuloj ovriĝis. Sed... Fi, sablono! Nune oni instruas, buŝe fiku, mane fiku... Filme, televide, gazete, libre... fiki jam ne postulas vinon. Pli efikas narkotaĵoj. Pensoj kaskadis en lia kapo. Vino, narkotaĵo, cigaredo...

Muŝo hazarde staris sur la papereto. Ĝi rampis de live dekstren. Ĝin sekvis Jobo per sia rigardo. Ĝi haltis sur "N". Hura, Jobo ŝrikis. Finfine trafe! Vin'efiku!

Vin' ankoraŭ efikas al la kontrolestro.

Problemo solviĝas diversmetode. Rekte. Nerekte. Malrekte. Instruisto pri matematiko ĉiam emfazis. Jobo ufis. Kvankam vino ne taŭgis por la estro mem, tamen konvenas por liaj parencoj. Tagon antaŭe virino vendis al Jobo skatolegon da malplenaj boteloj. Post ŝia dorso, oni kraĉis, ke ŝi estas kuzino de sekretariino de la estro. La perdita lumo rebrilis en la kapo de Jobo. Sed estis alia problemo. Lia bofrato laborinta en la vinfabriko akuziĝis antaŭ nelonge pri korupteco. Donaci vinon per sia propra mono? Perdiĝos ega fasko de spesmilo! Feliĉe, ekzistas malrekta metodo.

Ĉe la naskiĝa datreveno de la estro, frumatene Jobo lin gratulis per skatolego da kara vino, kio tiel ekzaltis lin, ke li invitis Jobon veturi duope al la hotelo mendita speciale por la festo ¡ª kunportante la skatolon ĵus ricevitan el Jobo.

Majo altfebra. En tepida aŭteto Jobo sentis sin maltrankvila. Parte pro la honoro, parte pro... Dumveture la estro montriĝis tre intima al Jobo. Fumante, li al Jobo ofertis siajn intencojn, ĝoja kaj vigla. Precipe pri sia filo, 17-jara:

¡°Mi aranĝas por li la ontecon. Mi volas lin fari oficisto kiel mi. Ne kiel mi nekapabla por drinkado. Oni povas aĉeti studecon kaj kvalifikecon por ofico. Sed mono ne funkcias je la drinktalento. Denaske li estis hidrofoba. Do mi vinbanis lin tra tutaj jaroj, por ekzerci lin en adaptado, ĉiufoje antaŭ la banado kuragigis lin per drinkigo. Nun lia situacio boniĝas pli kaj pli. Li jam ne timas akvon kaj amas trinki vinon. Bensorte. Post bazlernejo, en hejmo li akiris diplomon de mezlernejo. Nune li atendas tiun de universitato. Debute, portempe kiel mia individua kundrinkisto (nova profesio, speciale akompani gastojn ĉe manĝado), li kondutas ne malesperiga. Post tagoj vi aprezu kiel li drinkas kaj drinkigas. Post nia amikeco ¡ª mi gastigos... Kvankam via bofrato alfrontas malfacilaĵon, mi volus helpi lin. La koncerna estro estas mia amiko... la kazo povus solviĝi per nerektaj rimedoj... vi scias... poste mi bezonos pli da vino...¡±

Tiame Jobo sciis kial la estro ĉiam lin ĝenis, kvankam supra parolado estis ne tiom logika, nek flua. Aŭskultante kun kulta muto, en fumo Jobo rigardis eksteren tra fenestro. Densa nebulo saturas straton. Kvazaŭ banditoj bambuoj. baŝooj embuskas apude. Ba, lin eskortas la brava estro. Rizmuelejoj fabrikas pulvojn. Elefantoj akrobatumas la terglobon per siaj fortikaj piedoj. La lampoj de la aŭteto flagras, kvazaŭ oraj kolonoj sin enigas horizonton. Laŭ ili Jobo grimpas supren aŭ glitas suben. Supren ĝis elizeo. Suben al infero.

Ili alvenis al la hotelo. La estro ordonis la stiriston kaj Jobon kune preni la skatolon sur la duaetaĝon, kie estis banketejo. Flustrinte al tiea servisto, la estro eniris kupeon. Li telefonis. Al amikoj: ¡°Mia vilao estas tro humila, venu al ĉi Imperiestro-hotelo, transkomuniku, ne kunportu volumenajn donacojn.¡± Al parencoj: ¡°Iru viziti mian novan vilaon, ekskuzu min, mi tamen ne povas ne foresti, pro publikaj aferoj, sed miaj filo kaj edzino vin gastigos kiel eble plej agrable¡±. Kia peripetio! Sur la invitkartoj skribiĝis la adreso vilao!

Du horojn poste la amikaro atingis la hotelon; plejparte estis etkomercistoj sub la estra kontrolo. Ĉiu kun koverto en sia poŝo. Ĉiu koverto plenis de bankbiletoj ! Jen omaĝaĵo.

La festeno ekis. La vino estis de Jobo! Li volegis rifuĝi. Neniel povis. Lin pugnoj atendis!

Antaŭ ĉio, prestiĝa oldulo prologis kaj proponis ekdrinki. Por nia Estra sano! Li levis kalikon. Suĉetis. Lipopremis. Brovkuniĝis ¡ª tremigis Jobon. Cerbokirlis. Kapobalancis, englutis, ŝmacadis, brovdisiĝis. Hu ha! plej bona vino! La oldulo aplaŭdis. Surprizis Jobon. Vere plej bona! Aliaj tuj eĥis, kvazaŭ tuj vekiĝintaj. Kaj elektris Jobon. La estro reciprokis tostadon per trinkaĵo senalkohola.

Buŝplene! Jobo aŭdaciĝis. Apertu sinon! La amikoj jubilis. Spite al tio, ke ĉe unu gluto ili devigatis kuntiri la brovojn, ĉiel evite la okulojn de la estro. Kaj li ade vokis, trinku ĝisfunde, bonan apetiton.

Kia delikata festeno!

Jobo kaŝe sin benis. La teruraĵo ne okazas. Se iu malkovrus voĉe: nur akvo! ¡ª li devus esti damninda. Oho, oni kutimas al flataĉo. Eĉ se toksa. la vino eliksiro antaŭ la potenculo!

La vino estis nur akvo, per kiu Jobo plenigis la botelojn venditajn de la virino, konsidere, ke la estro, jam ne drinkemulo, ne gustumos la vinon, kaj ke li nepre liveros la vinon al tiu kuzino de la sekretariino, kiu administris drinkejon kaj vinvendadon pograndan. Tio iel estas rubon reutiligi.

La orgio daŭris. Drinkado, babilado, manĝado. Horopasis. Re horon. Eksterordinare. Neniu aspektis brulvanga. Kontraŭ tradicio. Ĝis tiam neniu deliris, aŭ vomis. La estro mienis malserena. Tiom ili drinkis kaj manĝis! Ĉi-okaze ne je la ŝtata kosto, nek je alia poŝo! Malgraŭ tiuj kovertoj. Jobo kortrema antaŭflaris tempeston. Li turnis siajn okulglobojn. En li naskiĝis ideo. Li zigzagis al necesejo kaj de la elirejo falis, murmurante: vi ne fiku, vine fiku, vin...

¡°Li ebriiĝis!¡± atentigis la estro.

Bonŝanco por la amikoj. Unu post alia ili apogis sin sur la tablo, ridis, ploris, kuŝis planken... Kiu volontas iĝi akvujo?

La bakĥanalio sukcesis, perfekta.

Vin' efiku!

________

1 Geomanciisto: topografidivenisto por domoj kaj tombejoj.

2 Amido: unu el testuduloj (amida sinensis).

                                                    el La Kancerkliniko, n-ro 77, 01-1996

¡¡

            Reen al Katalogo