¡¡

   Mao Zifu

¡¡

AGREGAĴOJ EN KVAR DIMENSIOJ

¡¡

  Al mi prosperis havi la libron Vespero jam fariĝis (agregaĵoj kaj robajoj) kun 60 desegnaĵoj kaj 180 poemoj kvarliniaj.

  Matene, mi foliume tralegis ĝin en p1i ol unu horo. Neatendite, la remanenco de la vidaj bitdoj okupis mian sieston. Sekve, dum la vespero mi relegis inkluzive la antaŭrimarkojn. Jes ja, agregaĵoj estas ĝi eĉ en 4 dimensioj!

  1) Vidindaj la desegnajoj. Kia kalejdoskopol de homaj vizaĝoj, de somatoj kaj psikoj, de tempo kaj spaco...

  2) Legindaj la poemoj verskvaraj. Pensigaj kaj facilkompreneblaj ili konvenas al politikistoj, al religianoj, al literatoroj, al junuloj, al olduloj...

  3) Lernindaj aŭ lernigindaj la poemoj. La formo estas strikte aleksandra robajo, do imitebla por komencantoj poemamantaj. La enhavo estas plejparte edifa aŭ skurĝa al socio kaj vivo.

  4) Uzeblaj la poemoj. Kiel tutaĵo la libro pruviĝas povi esti bona donaco. Kaj el la poemaro unu aŭ kelkope povas prenati ĉe laŭaj okazoj, ekz.:

   por instruato mi clektas

                      (60)

La cirkonstancoj urĝas, vi iel devas agi.

Se vi ne agas trafe, vi poste devas pagi.

La vivo certe estas ja ne infana ludo.

Vi povas nur ĝin mastri plej eble sen zigzagi.

   por mi mem mi etektas

                       (155)

Sen gut' ne estas maro. Polver' estigas teron.

Vi estas nur formiko, renkontas nur mizeron.

La universo tamen bezonas vin. Pripensu:

Sen vi ne estus kosmo. Ne perdu la esperon!

   Danke al la aŭtoro Rikardo Ŝulco mi trovis spiritan kajon. Ne vi?!

 

                           el La Gazeto, n-ro 66, okt-1996

 

¡¡

            Reen al Katalogo