ˇˇ

   Mao Zifu

ˇˇ

BILDRAKONTO POR MATURULOJ...

ˇˇ

KAVLAN 2, Aventuro de MOMO, bildrakonto

eld. La KancerKliniKo. Francujo. 1996. 44p, prezo 7eŭr.

... sed ne tia bildrakonto, kian oni faras el legendoj aŭ el fikciaĵoj por infana distrado. La bildrakonto de la KAVLAN-duo Aventuro de Momo, la Ringo de Mobiuso liveras scenon kiu stimulas maturuloj pensi, eĉ studi.

Estiel leginto mi ne volas tie ĉi detali la rakonton en la bildserio. Indas citon tamen jenaj elparoloj akompanaj kun la bildoj:

ˇ°La vivo mem estas kaptilo, Momo...ˇ±

ˇ°Tian stultan homamason mi jam vidis nur ĉirkaŭ taŭrobatalo aŭ piedpilka maĉo.ˇ±

ˇ°Multeco ja danĝeras...ˇ±

ˇ°Kompreni ne necesas kiam ami sufiĉas.ˇ±

ˇ°Dio! Tradicioj. Kaj patrujo! Vi forgesas la lastan: en iliaj nomoj kiom da krimoj vi jam faris, Fiulaĉoj!...ˇ±

Tiuj elparoloj sufiĉe stimulas verkemon je grandioza libro pri vivo, socio kaj la tragedia historio. La bildrakonton oni devu aprezi meditante, sed ne foliumi.

Admirindegaj estas la du aŭtoroj, kiuj bone kapablas sciigi konon. Probable multaj konis la ringon de Mobiuso en la supera matematiko, sed pokaj, eĉ neniu krom la du, scias uzi ĝin ekster la eco matematika.

ˇ°Mi refermas la zonon. Atentu! Ne tiel kiel kutime. Sed tiel, post turno duonronde de unu ekstremaĵo: Tiam vi obtenas ringon de Mobiuso. ... Provu mem, sekvu la surfacon de tiu ringo kaj rondiru sur ili. Vi konstatos ke estas nek dekstro, nek maldekstro, nek surfaco, nek subfaco.ˇ±

Tiel Momo vojaĝis en la perditan dimension, t.e. en alian universon.

Ili ankaŭ fikcias, tamen ne uzas tedan koncepton kiel tempan maŝinon, tempan tunelon, tempan refluecon... Pli alloga estas retrovo el imago etendiĝa sur tuŝebla kono.

Krome menciinde ke en la bildrakonto ne mankas spektakloj amoraj, do la bildrakonto estas nekonvena al infanoj.

Tia bildrakonto kiel tiu de la Kavlan-duo devus gajni la libro-merkaton pro sia populara formo kun malordinara enhavo. Oni ofte plendas pri manko de legemuloj - Lasu eldonaĵojn tiajn, prove. Provu kiel la brava Ĵak LE PUIL, eldonisto de ĉi bildrakonto, redaktoro de La Kancerkliniko.

 

                         el La Gazeto, n-ro 67, dec-1996

 

ˇˇ

            Reen al Katalogo