¡¡

   Mao Zifu

¡¡

ETA TAMEN AMPLEKSA

 

La libreto Ĉar Ŝi Amis Germanan Soldaton...(kaj kvar aliaj historietoj) de Gottfried Hofstatter enhave eta - nur 56p/A5, tamen havas ampleksan signifon.

Kian postefikon la dua mondmilito restigas al popolo? Tuje oni ekpensas pri morto de vivoj kaj ruino de konstruoj pro naziaj trupoj; apenaŭ oni konsideras pri la efektive nepokaj okazoj, ke samlandanoj suferigis siajn gefratojn pro miskompreno. Pri tia okazo la rakonton unuan en la libreto la aŭtoro detalas kortuŝe, sed kun nenia ofendo al la popolo. Ĉar ŝi, norvegino. amis germanan soldaton, kiu mem estis kontraŭ naziismo, ŝi ricevis je korpo kaj spirito atakon de siaj samlandanoj, kaj trofrue forpasis de siaj filineto kaj supoze perdiĝinta edzo. Kies peko? Nek ŝia nek la popola. Ĉio pro naziismo! Sendube tio estas latenta senco de la rakonto. Prave, ke la milito faris onin misagi - la okupajn kaj iam la okupitajn.

La kvar aliaj historietoj temas pri aferetoj de personoj en la paca vivo. Pli kurtaj, simplaj, tamen ili ankaŭ havas sian propran faktoron kontemplindan. En la etoj oni povas vidi grandecon.

La esprim-manieron de la aŭtoro karakterizas longaj frazoj kaj longaj epitetoj ĉirkaŭ substantivoj aŭ pronomoj. Kio estas lia rajto, kompreneble. Krome, li verŝajne emas ke ĉiu ¡®kontraŭ¡¯ estu sekvata per akuzativo.

Entute, la bela libro atente kompostita postulas kurtan tempon tralegi, tamen liveras guston remaĉindan.   

 

                 el La Gazeto, n-ro 64, apr-1996

 

 

¡¡

            Reen al Katalogo