¡¡

   Mao Zifu

¡¡

Fabeloj realismaj

-- pri ¡°Cikatro de Amo¡±

¡¡

  La mondo civilizita verŝajne ne povas eliĝi el tia frostiga sombro kia sorte ĉiam kloŝas la sovaĝan beston. Nu, la reĝo Malvarmo* kaj la reĝino Mallumo* nepotisme mastrigas siajn idojn Furiozo*, Kruelo* kaj Malespero*, kaj tente estrigas ĝismortajn fidelulojn Rabo*, Senmono*1... Sub la regado, kie estas la suno? Bedaŭrinde, ke civiluloj surgenuigas sin antaŭ (pra)patroj cerbŝtopitaj, kaj odoras kaj imitas ilin obeemajn. Des plie, neriĉuloj ofte emas profiti de plimizerigo al malriĉuloj. Kia ali-proprigo! Sub la pezo de la sombro, kiel faras konsciemuloj? Tamen morto nur rezultigas miskomprenon.

  La supra situacio certe ne estas fremda al ni ĉiuj. Sed tion plejparto el ni ne povas aŭ ne volas percepti, por ne paroli pri ¡°perceptigi¡±. Feliĉe, tion ne nur travidis Vasilij EROŜENKO - kvankam blinda - sed ankaŭ fabele priskribis per vortoj. Kaj fortune ni esperantistoj nun povas percepti kaj konscii la delikatan situacion efektive ankoraŭ troviĝantan en landoj, danke al aperigo de la libro ¡°Cikatro de Amo¡±, kiu konsistas el 4 fabeloj verkitaj inter 1922 kaj 23 de EROŜENKO.

  Tiu ĉi libro estas suko el vasta kunlaborado. Ĉinaj Shi Chengtai kaj Guozhu esperantigis la fabelojn laŭ la ĉina versio fare de granda ĉina literatoro Lusin el la japana originalo de EROŜENKO. Japana MINE Yositaka ilin reviziis je la stilo kaj vortoprovizo konsiliĝante kun japanaj ĉinlingvostudistoj. En la vasta kunlaborado ni refoje vidas Esperantan perspektivon trans la limo inter grupoj kaj inter landoj. Pro la kunlaborado la libro estas stile flua, enhave aŭtentika. Krome legindaj estas 3 artikoloj post la 4 fabeloj: Eroŝenko en Ĉinio, Antaŭparolo al ¡°Ŝipo de Feliĉo¡± kaj Notoj.

  El sub la manoj de la kompostisto YOSIKAWA Syoiti ĉiam estas literoj sufiĉe grandaj kaj okulkaresaj. Literon post litero traleginte la libron, mi nur eltrovis ke en p.14/L(-3) "koraj" kaj en p.36/ L.(-10) "tedis" devus esti "koroj" kaj "tediĝis" respektive. Tamen tiuj etaj mispresaĵoj neniel difektas la ĝuigan etecon de la libro.

1) ĉiuj estas personoj en ¡°Ruĝa floro¡±.

 

                                                             el Riveroj, n-ro 14, nov-1996

 

¡¡

            Reen al Katalogo