¡¡

   Mao Zifu

¡¡

GEBUBOJ AMINDAJ

 

Al la bebo zigzaganta falantas kaduka arbego. La knabino dektrijara ĵetas sin sur la bebon, ŝirmante ĝin per sia korpo!

Kia rezulto? Kiel okazis tio?

Tralegu la libron Sep junaj Aŭstralianoj de Ethel TURNER, el la angla tradukita de Ruth McGRATH. Nur tralegi klarigas ĉion.

Tiu libro kun A4. 86p kaj kelkaj ilustraĵoj estas unuavide alloga. La 1-a eldono originala en 1894, la 16a eldono en 1912, la esperanta versio en 1995. Ĝi travivas pli ol 100 jarojn, nur pri sep infanoj en la aĝo de pli ol unu ĝis dekses jaroj.

Manĝado brua, plendata; ĉiama petolado; falsa virto por film-vizito; pretervolaj misagoj; vipado; puno irigi lernejon; forvaginto; viziti bienon: pikniko... verŝajne bagatelaj. Sed. nepre troviĝas malordinareco en la libro, alie ĝi ne povas ekzisti tiom longa.

Unue..la familio mem estas malordinara: la kapitana patro ĉikana sed bonintenca; la vicpatrino bonkora sed tro juna; la infanoj bubaj kvankam ne bubaĉaj.

Due, la medio estas precipa: la lokalo inter urbo kaj kamparo; la familio en stato

nek riĉa nek povra.

Trie, ia karakteroj de la roloj estas apartaj respektive.

Kvare kaj pli grave, la stito estas taŭga. En flueco kaj natureco la rakonto evoluas iam burleske, iam kviete kaj iam kortire pri agoj, pri kadroj kaj pri sentoj. La delikataj tuŝoj daŭras malpezaj ĝis la antaŭlasta ĉapitro XXI..

En la traduko montriĝas, ke preskaŭ ĉiu persono havas sian econ en la parolado. Infanoj prononcas ¡®l' aŭ ¡®ŭ¡¯ anstataŭ ¡®r¡¯; geknaboj diras ¡® s¡¯pozi' anstataŭ ¡®supozi¡¯; vakeroj parolas per la lingvo el la angla kaj indiĝena, ktp.

Kaj atentinde, ke la tradukinto uzas multefoje jenan strukturon, ekz.:

¡°...ŝi diris, la kapo alte tenita...¡±

¡°...diris Judi, la okuloj brilantaj.¡±

Versajne, tia strukturo estus rezulto el influo de t.n. memstara frazeto participa en la angla lingvo.

Krome en la libro ne mankas eraroj kompostaj kaj presaj, sed tamen tiaj bedaŭrigoj neniel tiom  ĝenas al oni dum la ĝuado de la enhavo.

Pligrandajn sukcesojn al McGrath kaj al la Esperanta fako de Bookleaf Publishing!

 

                                el La Gazeto, n-ro 65, jun-1996

 

 

¡¡

            Reen al Katalogo