¡¡

   Mao Zifu

¡¡

Kultura trezoro plej aŭtente perita

¡¡

Unuafoje enkondukante en la revuo Penseo (n-ro 42, dec. 1993) la Esperantan tradukon de Ruĝdoma sonĝo (RS), SHI Chengtai cite rimarkigis: ¡°Por paroli pri Homero necesus esti alia Homero.¡± Se temas pri aŭtoro kaj originalo kiel la jenaj, mi prefere silentu ...

Neatendite, la rimarkigo antaŭtrafis la fenomenon ke unu jaron post la apero de Volumo 1 troviĝas nenia sensacia eĥo en Esperantujo. Probable tute ne malmultas legantoi de la traduko, sed ankaŭ ili prefere silentas leginte ĝin.

Tamen ili supozas ke iliaj samideanoj ne tiom komprenas pri Cao kaj lia romano kiom pri Homero kaj ties epopeo. Antaŭ pluraj jaroj mi vidis en ĵurnalo liston de mondfamaj verkoj rekomenditaj en Usono al studentoj. En la listo estis neniu libro el Ĉinio. Kies domaĝo? Evidente ne de la ĉinoj! Mi esperas ke ni esperantistoj ne perdas la bonŝancon ĝui la ĉinan kulturan trezoron pro la antaŭjuĝo.

Pri la originalo tie ĉi mi ne povas ne citi recenzon parosan de Wang Meng, ĉina ekskulturministro, nuntempa verkisto elstara:

 

RS estas deponaĵo de spertoj. Spertoj vivaj, social, sentaj, politikaj, artaj - nenio ne enhaviĝas. RS ja estas la vivo. Lego de RS estas reviviga, almenaŭ pluviviga je 20 jaroj. [...]

RS estas libro animsava. Ĉio spertiĝis; troviĝas nur egaj kompato, apatio, ĝojo kaj vako. Nur nenieco. Ĉiuj estoj estas vanto kaj eĉ trompo. Nur nenieco restas realo. [...]

RS estas libro kultura. En ĝi preskaŭ jam eluziĝis la eblaro de la literaturo ĉinlingva; finverkiĝis nia kulturo. RS estas enciklopedio, ne nur de la feŭdisma socio.

 

La stilo de la traduko memorigas pri James Joyce kaj ties Uliso. Temas nur pri la strukturo de frazoj, kompreneble. Nome, enas koncize ŝparaj frazeroj anstataŭ kompletaj frazoj kutimaj, kiel jene: ¡°Ĉu ne faro merita?¡± (p. 7) aŭ ¡°Boate norden!¡± (p. 14). Tiaj trafaj esprimoj troveblas preskaŭ en ĉiu paĝo! Ĝuu!!

Akademiano, s-ro Xie tradukis la romanon kiel eble plej aŭtente. De la signifplenaj personaj nomoj al la delikataj ĉinlingvaj rimoj kaj ĝis la metafizikaj etosoj ... Tion bedaŭrinde nur ĉinoj aŭ sciantoj de la ĉina lingvo kapablas vere percepti, legante samtempe la originalon. Tamen intresataj eksterlandanoj povas konstati la superecon de la Esperanta esprimivo sub la mano de Xie, komparante versiojn ekz. en la franca aŭ la angla (tr. Yang Xianyi kaj Gladys Yang: Fremdlingva Eldonejo, 1994) Krome en la traduko de Xie ekzistas abundaj notoj. Pro ili legantoj povas rikolte kompreni la apartan ĉinan kulturon.

Kun atento ni atendas baldaŭan aperon de la postaj du volumoj.

 

                                el Esperanto, n-ro 1091, aprilo 1997

¡¡

            Reen al Katalogo