¡¡

   Mao Zifu

¡¡

KVARTETO BELSONA

 

  En Esperanto (jul-aŭg 96) Kvarteto indikiĝis kiel la plej belsona poemaro de la monato. Ĉu vere? Skeptikema mi ne povas ne aldoni mian modestan huraon al tiuj de princo Istv¨¢n ERTL kaj de korifeo William AULD, traleginte la poemaron de la nuna rusa kvaropo.

  Victor ĈALDAJEV sprite gitaras stereofonojn sur la kordoj. Liniaj formoj kun tri-dimensiaj enhavoj. Tiajn bezonas ni, sieĝataj de stresoj.

ĉe man' kun plum'

en magra lum'

mi tiam restas

sola,

sola

kiel insulo dronizola

en la malplen'

  Li havas la econ - okuloj tristaj, lipoj kun ridet'. Ĉe li palpebrume vidigas cent i-a-ontoj.

  Gafur GAZIZI nestore orgenas melodiojn vervajn. Ne tiom modaj, tamen neniam malmodaj...

Ki' as ŝi por mi

se sen ŝi mi - nul'?

Ki' os mi por ŝi

se mi mort' pro l' brul¡¯?

  Ofte sur la regula klavaro elfluas elĉielaj nokturnoj. Stimulaj la ruroj rojaj plie ol urboj ĉielskrapemaj.

  Nikolai LOZGAĈEV mineraloge saksofonas rondelojn. Esplorado kaj fosado malkovras misterojn ne nur de nia lingvo sed ankaŭ de poezio kaj vivo.

Ver' ne en rev'!

O, ¡°nobla¡± malbona!

P, koro-rok!  

O, koro-roko!

...

...

Ne paciencu en kverelo,

  sed volu paci,

    paci ne konservante la pacon,

      sed kune servante al ĝi.

Filozofo el ludado - ideo de Aristotelo! Jes, nee nepre necesas krei ncoajojn virtualajn; la vidajo pruvigas ekspluatirda

  Alen KRIS cigane tamtamas basojn. Veraj poemoj postulas per koro aŭskulti, ne nur per okuloj vidi.

Mi degustis la pasan someron

de la lum' transformita en flav'

de l'folioj falantaj sur teron

de 1' libeloj flirtantaj kun brav'

Kiu povas kontempli la lumon en la folioj falantaj? Monaĥoj piaj kaj poetoj kapricaj. Nur kapricado naskigas kapriĉojn ne el robotoj. Betoveno sen aŭdaco aŭdigis orelkaresajn la lunon kaj sorton.

  Mia lama plumo ne kapablas aŭtente verŝi la maskareton el la koro. Kaj se en pecojn aldoniĝus tuŝeblaj notoj eble la kvarteto plie remaĉendus: aĵaj bildoj rolus pli elvokantaj ol a-ecaĵo, ĉu ne?   

 

                el La Gazeto, n-ro 71, jun-1997

 

            Reen al Katalogo