¡¡

   Mao Zifu

Ne ¡°amoru ŝin¡± sed ¡°amoru kun ŝi¡±

¡ª pri ¡°Du neĝeroj¡±1

¡¡

Antaŭ ĉio, tralego unuspira faris sur min tian impreson, ke ¡°Du neĝeroj¡± estas ne tiom ĝenaj.

Kun sufiĉe klaraj kaj netaj kompostaĵo kaj esprimo samkiel tiuj en Riveroj, tiu libro vidigas nenian vorton ¡°malpuran¡±. Kvankam en ĝi la tri rakontoj diversgrade priskribas saman temon, la aferon inter geviroj. Tabuon ¡ª de impulso, paroksismo ĝis orgasmo ¡ª por iuj, aparte por la ortodoksa. Efektive, ¡°ĉiu el ni jam tion faris aŭ provis fari¡±, kiel diras Claus J. Gunkel ĉe recenzo de ¡°Ŝirpecoj¡±2 far Christian Declerck (La Gazeto, n-ro 50). Iusence la aŭtoro de ¡°Du neĝeroj¡±, s-ro Hans Jasik estas tabua, kompare kun poeto sentabua Gerrit Berveling, kiu en sia poemaro ¡°Kanto pri Minotaŭro kaj aliaj poemoj¡±3 prezentas ¡°vortojn kutime misopiniatajn kiel nedireblaj. Tiaj vortoj (ĉuro, kojono, piĉo, kaco, vulvo...)..." (Monato,1994, n-ro 12, recenzo far Georgo Kamaĉo). Ĝuste ĉi samloke Kamaĉo citas diron de Berveling ¡ª ¡°koncerne moralajn aferojn nia Esperantujo ofte estas iom malnovmoda¡±. Evidentiĝas, ke Hans restas ankoraŭ ne avangarda, nek novmoda estas lia vortaro. Ekzemple anstataŭ ¡°piĉo¡± li nur aŭdacas uzi ¡°pistilo¡±. Kaj laŭ la libro ¡°Mi¡± evitis tenton ardan de la helpantino, kies korpo estas pli riĉa ol tiu de M, la kromulino. Eble nur ĉar la helpantino tiam estis 21-jara studentino de unuaklasa universitato. Do ¡°Mi¡±, s-ro H, estas morala, neniel diboĉa.

Tamen la libro ofendas onian seksan moralon, abomenigas onian virtecon, ĉu? Verŝajne ne, mi opinius. La ĉefrolulo de la tri noveloj nek manovre ĉasas virinojn nek malice perfortas alies edzinon, ne parolante neniam deflori knabinon. Male, li, s-ro N, iagrade celas kompati virinojn. Unu el la ĉefrolulino Manjo, for de la diboĉa edzo, bezonas amojn kaj fizikan kaj psikan; s-ro N lasas ŝin tranokti ĉe si, rezignacie. Kaj la kompato montriĝas pli intensa, kiam fine li edzinigas Tinjon, virinon kompatindan pro knabeska kresko kaj monmanko.

Decaj homoj devu tra la libro vidi ne nur la sperton surhaŭtan de seksvivo, sed ankaŭ, pli grave, la kvintesencon enspiritan, nome la apetencon animalecan. Kiam ĉi instinkto sumas en cenzuro ignorata, oni havas rajton akiri kompenson, ankaŭ virinoj(!) plenumi la bezonon naturan, malfrustracii kompreneble. Ĉe la afero virinoj kaj viroj egaliĝas, sen diferenco de la aktiva kaj pasiva. Tie ĉi lasu min konsiliĝi kun s-ro Hans, ne ¡°amoru ŝin¡± sed ¡°amoru kun ŝi¡±. Ĉar ¡°viro kaj virino prefere amoru unu kun la alia¡± ¡ª  admonas Leen C. Deij (Literatura Foiro, n-ro 153).

Ni pli aprobas monogamion harmonian, kvankam ne mallaŭdas la homecan liberigon.

Krome priatentu aidoson!

Nun ke kune kun Declerck netabua ĥoras ¡®Peter kaj Peterido Peneter¡¯, Marjorie Boulton, William Auld, Karolo Piĉ kaj aliaj tiaj en ¡°Ŝirpecoj¡±, ¡°Du neĝeroj¡± sendube ricevus pozitivajn efektojn. Jes ja, tia verko estas parto de literaturo, kulturo, kaj tian postulas ¡°ŝiteraturo¡±!

Pro laika moro iuj virinoj suferas neimageble. Kun honto mi informas, ke nepoke da virinoj nialandaj neniam spertas la orgasmon tra la tuta vegeta vivo. Pri tio kion do decaj homoj pripensas!? Kaj tragedie, en la tempo de Maŭ, vilaĝa surdmuta junulo kastriĝis pro ekshibicio. Kia ekstermiĝo de homeco! Malbonaj estas ambaŭ ekstremoj. Mi konvinkiĝas, ke geesperantistoj moder(n)aj ne kalkulus tiun ĉi libron ¡°Du neĝeroj¡± kiel ian maledifaĵon.

Por diskuti pri makuloj de la libro, mi rimarkis, ke, ĉe la desube unua linio sur p. 103 ¡°parpebruma¡± estas misformo de ¡°palpebruma¡±; ĉe la dua kaj tria linioj sur p. 104 ¡°Rigardante mian agon, subite ŝanĝiĝis la mieno de Tinjo¡± estas fuŝlogika (ĉu ne?).

1) ¡°Du neĝeroj¡±: verkita de Hans Jasik, eldonita de ¡°Riveroj¡± en 1995.

2) ¡°Ŝirpecoj¡±: eld. Flandra Esperanto-Ligo, 1991.

3) ¡°Kanto pri Minotaŭro kaj aliaj poemoj¡±: eld. Flandra Esperanto-Ligo, 1993.

 

                                    el Riveroj, n-ro 9, aŭg-1995

¡¡

            Reen al Katalogo