¡¡

   Mao Zifu

Nenie nigro ne povas atingi

¡ª Penseroj el legado

¡¡

Nenie nigro ne povas atingi,

Ĉiam troviĝas lokoj kie l' sun' ne povas veni...

 

Kie kiam kies du versoj deponiĝis en mia cerbo, mi jam ne konas, aŭ eble la subkonscio rifuzas sci(ig)i. Danĝeriga estas babilado pri politiko. Tio enstampiĝis en mian koron ekde la infaneco, dum kiu nialande estis la t.n. kultura revolucio (1966-76). Sed, lastatempe al mi prosperis legi tri librojn kiuj plejgrade priprias malliberojn. Tra la legado la du versoj plaŭdadis inter la linioj; babilemo jukas al mi la manon.

Povro, malegaleco, ribelemo en la penso kaj agoj, aniĝo al ideala organizo, klopodado kaj batalado, arestito, malliberejo, luktado kontraŭ tento kaj torturoj, travivo aŭ morto kun digno... Tiuj scenoj saturas niajn filmojn celantajn memorigon de naciaj herooj kaj edifadon al postgeneracioj. Do, por ni ili estas tute ne tiom freŝaj. Tamen, min remaĉigis la du libroj plenaj de simile tiaj okazaĵoj: 18 jaroj en malliberejoj1 far TOKUDA Kyuiti en esperanta traduko de MIYAMOTO Masao, 7000 tagoj en Siberio2,

verkita kroatlingve de Karlo Ŝtajner kaj esperantigita de Kreŝimir Barkoviĉ. Sentede. Kial? Pro ekzotismoj sed reprezentoj kvazaŭ de la historio ĉe mi.

TOKUDA, unu el la iniciatintoj de la japana komunista partio, travivis 18 jarojn (1928-45) en malliberejoj danke al la siatempa imperiisma japana registaro. Ĉar li estis ribelema kontraŭ la socia malegaleco. Tiuj ĉi rememoraĵoj pensigas pri la ĉina reforma movado de 1898 gvidita de KANG Youwei, LIANG Qichao kaj TAN Sitong. Same malsukcesis la organizo de TOKUDA kaj la movado de la triopo. La kialo estas, laŭ eduko de ni ricevita, ĉefe ke i1i ne sukcesis organizi la tutan popolaron kaj ke i.a. ekde la komenco en la grupoj mem troviĝis neunuanimaj faktoroj. Revoj baziĝis sur neperfekta praktikado; kurteno ne povas ŝirmi kontraŭ nokto.

Ŝtajner, aŭstro tra Jugoslavio, Francio kaj Germanio, fine moskvano kiel aktivulo de Kominterno, suferegis en Siberio 20 jarojn (l936 -56) sub la ruĝa standardo stalina komunisma. Hazardo? La sovetia likvida movado kaj la ĉina kultura revolucio! Sub la sankta ismo homoj agis raciperdaj. Ŝtajner rimarkis ke troviĝas kultantoj kiuj ĝuste en la koncentrejoj pro maljusto ankoraŭ superstiĉas je la grandeco de Stalino, eĉ ĝis morto. Kia tragedio! Hitler kaj tiutempa Tenno bone organizis preskaŭ la tutan sian popolaron. Ho, cerbŝtopeblaj herooj miskomprenis la militon por sia nacia profito. Fakte, nur por ambicio de la registo. Ve, por la reĝo egalas por Dio! Se ĉiu reĝo estus ĉiam prudenta! Oj, eĉ hodiaŭ popolanoj edifas la posteulojn per historioj, en kiuj estas herooj bravaj kaj sinoferaj por la nacio sed efektive servilaj al la reĝo kiu montriĝas gangreniĝega. Ho ve, iam kaj iam popolanoj ĝuas la nigron kovrante sian okulparon per siaj manoj.

Klaseco kaj politiko voris multajn viktimojn. Kaj voras. Ankaŭ moro aŭ moralo.

Je la lasta kazo la libro Fremdulo3 de Albert Camus, elfrancigita de Michel Due Goninaz, montras bonan ekzemplon.

Algerio. La jaroj  '30. Strando bakata de la suno. ¡°Mi¡± pafmortigis arabon kuntranĉilan, en mensa stato strese konfuzata de la brulvarmo. Juĝosalono sombra. Mortkondamno ne ĉefe pro la mortigo sed grave pro ¡°mia¡± senlarmo dum la entombigo de la patrino kiu mortis ĵus antaŭ la kazo.

Nobel-premiito en 1957, Camus ¡°malamas la perforton malpli ol la perfortajn instituciojn¡±.

Milito kaj paco, ismo kaj moro... ĉiam ĉie troviĝas nigro. Bone jam sufiĉe, se la tago estas pli longa ol la nokto.

Kiel do fari? Vivi sur brako4? Kiel Eug¨¦ne de Zilah for de la konsumsocio filozofante la vivon pli naturan ĝisnudan? Re ho ve, ŝtormo detruis la brakon. Nigro atingas la kajon. Eĉ la koron ricevintan jogan ekzercadon trafis la volo mempafmorti.

 

1) Eldonita de Riveroj, 1996.

2) Eldonita de SAT, 1983.

3) Eldonita de SAT, 1993.

4) Eldonita de Editions Jean-Claude, 1996.

 

                              el Riveroj, n-ro 16, junio 1997

 

 

¡¡

            Reen al Katalogo