Ravema Fiŝkaptisto
Wei Yubin
En la frua tempo, ĉe la granda lago estis vilaĝo. Anstataŭ terkultivado,
la vilaĝanoj sin vivtenis nur per fiŝkaptado. Por plenigi la ventron de si
mem kaj de la familianoj, ili devis labori de frua mateno ĝis malfrua
vespero sur la lago. la fiŝrikolton ili disponis duone por manĝi, duone
por vendi. La vivo estis ne riĉa kaj ankaŭ ne povra.
Estis juna fraŭlo mallaborema sed fantaziema. Li opinis, ke la
diligentaj fiŝistoj estas malsaĝegaj, kaj ke ili nur scipovis uzi sian
forton sed ne sian saĝecon. Li ne volis esti tia, li do restis senfare en
hejmo por elpensi genian metodon, per kiu oni povas riĉiĝi ĉe nur unufoja
laboro.
En iu nokto, li sonĝis, ke maljunulino kun arĝenta hararo kaj
paprikformaj piedetoj venis al li de malproksime. Ŝi donacis al li oran
hokon dirante: "Kara mia, via klopodo emociigis min. Jen la magia fishoko,
kiu nur apartenas al la plej saĝa homo. Kion vi volas, tion ĝi hokas."
Vekiĝinte, la fraŭlo eksteratente rimarkis, ke tuj apud li vere kuŝas
trembrila oraĵo kun longa ŝnureto. Ho, mia sankta dio! Mia ĉiopova dio!
Mia...Li haste vestiĝis kaj kantetante rapidas al la lagbordo kun la ora
hoko.
Li trovis taŭgan lokon kaj ekfiŝkaptis. Vere, tuj post lia alvoko, fiŝo
jam estas hokita. Ho, kiel magia! La sukcesa provo vekis lian plej grandan
volon, ke li hoku la plej grandan fiŝon, kiun la aliaj eĉ neniam aŭdacis
pensi. Zorgeme liginte la ŝnureton ĉirkaŭ la talio, li ĵetis hokon en la
lagon kaj vokis: "Venu, venu la plej granda fiŝo kaj ekmordu la hokon.
Venu la plej granda fiŝo en la mondo kaj ekmordu."
Io pezega sinkroĉis al la logaĵo kaj estis hokita. Li tiris forte, sed
vane. Li provis ankoraŭfoje, sed la klopodo same vanis. Li ekperdis siajn
peciencon kaj prudenton, kaj poste, li eĉ koleriĝis. Preninte rondan
ŝtonon de sur la bordo, li albatis la hokitan fiŝegon en la profundon de
la akvo. La fiŝo konsterniĝis, kaj ekfornaĝis. Ho, mia dio! Li sentis, ke
li ne plu povis sin teni sur la tero, kaj fine li glitis en la akvon.
"Ho, ve! Mia dio, ho ve, mia fiŝo! Lasu mian ŝnuron, lasu, la..."
"su, su, su..."sur la surfaco de la lago nur vidiĝis vico da ŝaŭmo, kaj
baldaŭ ĉio kvietiĝis.
|