Hunda Konfeso

Wei Yubin

    Antaŭ kelkaj jaroj, mi havis amindan hundon, kiu, mi eĉ aŭdaĉas milfoje ĵuri al la ĉielo, centpocente apartenas al purrasa luphundo, sprita kaj inteligenta. Mi donis al li nomon Kolboldo. Sed iutage li subite perdiĝis. Malgraŭ tio, ke mi preskaŭ serĉis lin en la cielon, mi trovis eĉ neniom da hundharoj. Pro tio mi falis en melankolion kaj somnambulecon.
  Foje, la perdiĝinta hundo, ankorau tiel harbrila kaj forta, neatendite aperis. li ĝuste preterpasis mian pordo, kiam mi lin vidis. Mi haltigis lin kun granda ĝojego.
  "He! Ĉu ne estas mia Kolboldo? Kie estas vi en la lastaj jaroj! Kiel mi morte sopiras al vi!"
  "Ha! Mia malnova mastro, ĉu vi ne informiĝas pri mia stato? Nun mi oficiĝas kiel asistanto de la regionestro." Li bojas arogante kun levita kapo kaj svingata voŝto.
  "Mia kara hundo, mi ne komprenas, kial vi restu ĉe li. Ĉu mi iam faris malbonon al vi? Post via foriro, longe mi manĝas sen gusto, dormas sen dolĉo. Efektive mi ne riĉas kaj potencas kiel via mastro. Sed estas fakto ke mi vin amas, kaj neniam ofende traktis vin. Malgraŭ ke mi vivas sen grandaĵoj, ni certe ĝuas saman egalecon, kion mi manĝas, ankaŭ vi devoras. Ĉu vi tiel malfacile kontentiĝas?" Mi diris en plendo.
  La hundo jelpas:
  "Mia kara sinjoro, mi ne estas sendankemulo, kredu! Via bono gravuriĝis en mia cerbo. Sed kio utilas, se mi servus ĉe vi. Via kapo ja klaras, ke mi estas luphundo, vere purrasa luphundo. Sed kiu agnoskis mian raspurecon kiam mi estis ĉe vi? Por defendi mian honoron vi preskaŭ kaprompiĝis, tamen tion ĉiuj ignoras. Tiuj viaj najbaraĉoj kaj amikaĉoj daŭre rigardis min kiel hibridon kaj neniam donis al mi estimon. Kun talento de ni, veraj luphundoj, mi lojale laboras samkiel domgardisto, protektante riĉajojn kontraŭ ŝtelistoj, kaj helpas la mastron flegi infaneton. Kiu vidis ĉion ĉi tion! Ne plu povante toleri pri tio, mi decidis la mastroŝanĝon. Post kiam mi ekservis ĉe la regionestro, mia famo tuj restariĝis, kaj neniu plu nomis min hibrido. Eĉ tiuj homaĉoj ĵus menciitaj, kiuj antaŭe ofte min kalumias, laŭdas mian raspurecon kaj talenton, pepante, ke mi estas plej plej bona luphundo en la mondo, kaj eĉ en la kosmo, se sur aliaj stelgloboj estus hundfamilio. Komike, vere komike! Kara sinjoro, se mi daŭre lojalas ĉe vi, ĉu mi povus akiri tiel altan honoron?"
  Senvorte mi klinis la kapon.
  "Kara sinjoro, vian situacion mi bone konas, tio iam eĉ kapdolorigis min. Sed nun ĉio turniĝas al bono. Vi renkontis Mesion. Mi jam diris, ke mi ne estas sendankemulo. Mi nepre serĉos altsalajran postenon por vi. Ne estu sinĝena, vigligu vin! Vuf ho, ve! Ni ja estas babilemaj, kaj mi eĉ forgesis, ke mi ankoraŭ havas urĝan laboron, ĝis..." La hundo sin turnis kaj ekiris.
  "Kara hundo, kien vi volas iri?"
  "Sinjoro, ne plu malŝparu mian tempon. Mia laboro ja urĝas, ja estas multe da altranguloj min atendantaj. Sed konsiderante vin kiel mian malnovan mastron, mi malkaŝas al vi la sekreton. Mia regionestro devas partopreni diversspecajn festenojn tuttage, kio ja enuigis lin. Do mi ekhavis la taskon, ke mi lin anstataŭigu al la festenoj. Nun mi ĝuste tion faras. Ne detenu min. Adiaŭ!"
  "Hundo mia, ne forlasu min! Hundo mia, hundo mia!" Mi plenvoĉe vokas.
  "Vekiĝu! Vekiĝu! Absurdaĵo!"
  Mia edzino pinĉe prenis mian nazon, kaj tiris min el la sonĝo.

 

 

            Reen al Katalogo