¡¡
Hosemo
Mia Revo Pri Esperanto
Kiam mi ankoraŭ lernis en mezlernejo, mi ekkoni
Esperanto la nomon de la lingvo
internacia. Iun tagon en somero de
1978 aŭ 1979, mi legis ĵurnalon, sur kies tuta paĝo aperis kelkaj
artikoloj pri Esperanto kaj UK. Mi tre miris pro la lingva facileco kaj la
interna ideo de Esperanto. Tio interesis min. Tio faris min revi pri bela ideo. Estis bedaŭrinde, ke tiam mi ne havis eblon lerni la lingvon
sen lernolibro kaj lernohelpo. Tamen Esperanto eksemis en mia juna koro,
kvankam fremdaj lingvoj ne plaĉis al mi. Pro la konate historia
kaŭzo, en tiuj jaroj oni preskaŭ ne havis okazon lerni ajnan fremdlingvon.
Tamen mi multe soifis koni la realan kaj fremdan mondon.
En la vintro de 1979, mi feliĉe trovis la anoncon pri
Xinhua Koresponda Lernejo de Esperanto en ĵurnalo. Tio estas plej bona kaj
longe atendata informo por mi. Mi tuj decidis lerni la elementan kurson de
la koresponda lernejo. Ricevinte la lernolibron kompilitan de Tikos, mi
komencis mian izolan lernadon de Esperanto. Post unumonata lernado de
Esperanto, mi dubis pri ĝia utileco. Mi ne sciis, ĉu oni vere uzas la
artfaritan lingvon en la tuta mondo. Mi dubis, ĉu angle-parolanta popolo eble uzas
la lingvon aŭ ne. Pro tio, mi decidis skribis al iu anglo per la nova lingvo lernata de mi. Tiam mi ne havis sperton korespondi kun
iu ajn fremdulo. Mi ne sciis, kiel mi devas sendi mian leteron al iu anglo. Miaj
amikoj forte mokis min pro tio. Do mi kuraĝis peti, ke la ĉin-lingva fako
de BBC helpu min transdoni al iu mian leteron. Tiam mi ofte aŭskultis
ĝiajn programerojn en ĉin-lingva dissendo. BBC favore helpis min. Post
duonmonato mi mire ricevis leteron el Londono. La respondo venis de John
la sekretario de Londona Klubo de Esperanto. Li esprimis, ke li ne havas
sufiĉan tempon korespondi kun mi kaj povas prezenti mian korespondan
deziron en ilia monata revuo de Esperanto. Pro lia helpo mi komencis mian
internacian korespondadon kaj ricevis multajn leterojn el diversaj landoj
en Esperanto. La leteroj multe kuraĝigis min en mia lernado. Pere de la
korespondado mi lernis nian lingvon kaj multe konis la novan mondon. Tiam
mi havis ĉirkaŭ 40 korespondantajn geamikojn el diversaj landoj. Estis tre
ĝojinde, ke preskaŭ ĉiun tagon mi povas ricevis amason da leteroj el
diversaj lokoj. Dank¡¯ al Esperanto mi ricevis ne nur multe da helpo, sed
ankaŭ plimulte da amikeco el aliaj landoj. Iliaj belstilaj leteroj
fariĝigis miaj ĉefaj lernaĵoj, ĉar ĉio lernebla mankis al mi, krom la
lernolibro de la koresponda lernejo. Post la korespondado dum ses monatoj,
mi tre amis nian lingvon kaj komencis klopodi por nia afero. La utila
praktikado forte firmigis mian revon. Mi deziris infanece, ke Esperanto
fariĝu mia dumviva afero. Mi presis kaj eldonis mem revueton dumonatan en
Esperanto, kaj disdonis al amikoj esperantistaj de diversaj landoj.
Siatempe mi starigis kelkajn kursojn por novaj lernantoj de nia lingvo kaj
fondis unuan rondeton de Esperanto en mia hejmloko por propagandado,
disvastigado, lernado kaj praktikado de Esperanto. Helpante aliajn,
ankaŭ mi ricevis progreson en mia lernado kaj multe da sincera amikeco
kaj ĝojo. Tiel feliĉa tempo estas rememorinda por mia vivdaŭro.
Por realigi mian revon kaj plibone oferi min al nia sankta afero,
mi decidis fari mian pluan studon de Esperanto. Kun mia revo mi do
forlasis mian okupon en lernejo kaj mian hejmlokon al fondota kompletiga
kurso en malproksima fremda urbo en aŭtuno de1984. Bedaŭrinde, la kurso
estis ne kompletiga, sed elementa. Pro tio mi senesperiĝis. Kaj mi trovis
neniom da frateco de la granda esperantista familo en la kurso. La fakto
rompis mian revon. Kio estas esperantiso, mi pripensis kun profunda dubo.
Kial al ni tiel mankas la interna ideo, por kio niaj pioniroj senĉese
bataladis kaj strebadis? Ĉu ni des malpli memorus la skribitajn vortojn sur
nia verda standardo ¡°espero, obstino, pacienco kaj konkordo¡±? D-ro
Zamenhof instruis nin, ke ni ĉiam sekvu la 4 vortojn kiel
sanktan kodon. Ĉu tion ni jam tute forgesus ĝuante ĝian frunkton de la
laborado de niaj pioniroj? Mi tute ne eble komprenis, pro kio ĉie interna
malpaco estas plena de nia movado en Ĉinio. Mian konfidon skuis tia fakto,
ke mi rigardis kaj sentis ĉion malbonan en nia rondo de ĉinaj
esperantistoj. Ĉio reala forte diferencis de tiu en mia revo. Mi havis multe da
embaraso pri mia revo kaj nia komuna afero. Tiam nia estimata avo Zensto
fervore konsilis min forlasi la kurson. Do mi decidis forlasi la
kompletigan kurson de Esperanto. De tiam mi ankaŭ forlasis mian aferon kaj
malaperis de nia movado. Mia internacia korespondado ankaŭ ĉesis de tiu
tempo.
Dudek jaroj pasis. Mi mallernis Esperanton. En la
pasintaj tagoj mia revo frapis min de tempo al tempo. Mi nur ĝuis mian
rememoradon de pasinta klopodado por nia afero. Kvankam mi forlasis nian
movadon kaj Essperanton, tamen mi ankoraŭ zorgadis pri ĝi. Post Uk de
1986, granda nombro da ĉinaj esperantistoj ankaŭ forlasis la rondon de
Esperanto-movado. Nia movado malvigliĝis iom post iom. Se Tikos ankoraŭ
vivus, kiel li eble pensus pri tio? Ĉu liaj penoj fariĝus
tute vanaj? Mi ne rajtas taksi iun aŭ ion en nia movado. Tamen mi volas
inde mencii kelkajn majusklajn esperantistojn, t.e, TIKOS, ZENSTO, ARMAND
SU, XIE YUMING, HU GUOZHU, WANG CHONGFANG, ZHANG DANCHEN, SHI CHENGTAI, LI
SEN, WEI YIDA, HOU ZHIPING, LIN LIYUAN, DAI LIMING, LIU JIAN kaj ankaŭ
multe da aliaj esperantistoj nekonataj de mi. Mi preferas nomi ilin
majusklaj homoj anstataŭ majstroj. Ili ĉiam estas la plej estimindaj en
nia rondo. Ili estas grandaj batalantoj por nia afero kaj la interna ideo
de Esperanto. Ili estas niaj modeloj noblaj, modestaj kaj sindonemaj. Iuj
el ili eĉ senĉse inspiras min dum la pasintaj tagoj de mia malaperiĝo. Pro
la subita morto de la majuskla batalanto prefesoro Dai Liming, nia movado
refoje perdis unu el fortaj grandaj batalantoj. Pro lia morto mi pensis
multe pri nia movado. La fervolaj esperantistoj fariĝas pli kaj pli
maljunaj. Iliaj scioj kaj spertoj estas la grandaj kaj karvaloraj
posedaĵoj de nia movado. Kiel ni povos heredi tion? Mi jam timas plue
pensadi pri tio. En nova tempo la sankta misio alvokadas nin ĉiujn, kiuj
vere amas Esperanton. Ĉu ni esperantistoj ankoraŭ plu povos silenti en tia
stato?
Por la perdita kaj rompita revo, do mi komencis denovan lernadon de nia lingvo por reveni al nia movado. Mi revas pri tio,
ke en iuj estontaj jaroj nia ĉina movado de Espeanto povos revigliĝi tiel
pli prospere kiel en la 80-aj jaroj de la 20a jarcento. Tamen por realigo de
tia revo ni bezonas kune klopodadi kaj penadi. En la interreta tempo, ni
havas plibonan okazon disvastigadi kaj praktikadi Esperanton. Ni devas
meti ĝin en nian programon de la laborado. Tamen estas rimarkinde, ke
verŝajne oni diskutis multe nur pri sia uzado de Esperanto por siaj
propraj utilecoj kaj interesoj. Oni malatentis la internan ideon de
Esperanto kaj sian devon pri la movado. Oni ofte malrespekte mokas niajn
estimatajn kunbatalantojn kiel krokodilantojn. Bedaŭrinde, oni nur vidis
ilin krokodili en esperantista medio, sed tute forgesis ilian grandan
klopodadon por nia movado. Se ili mankus, nur restus nekrokodilantoj. Kia
estas nia movado en Ĉinio? Nun multaj lokaj asocioj de Esperanto povas
ankoraŭ ekzisti dependante de ilia subtenado. Tio estas videbla fakto.
Kvankam la lerto de lingva uzo estas necesa en praktikado, tamen ankaŭ la
fervoro de laborado estas pli necesa kaj pli grava. Per Esperanto
praktikanto estas nur esperantisto, sed por Esperanto laboranto devs esti
nia kara samideano. Por nia afero ni bezonas samideanojn pli ol
malsamideajn esperantistojn. Temas pri tio. Mi multe admiras la aŭtorojn
de la Lingvo Azia kaj la Lingvo Monda kaj iliajn sekvantojn. Kvankam la
lingvoj ne plaĉas al mi, tamen iliaj laborado kaj penado estas lernindaj
kaj lernenda, ĉar ili batalas por homa komuna lingvo. Ankaŭ ili estas
estimindaj. Ankaŭ ili estas esperantistoj, sed ne miaj samideanoj. Ili
havas sian ideon por sia lingvo. Tio ne estas ilia eraro. Kaj ankaŭ ilia
deziro estas bona. Kiel esperantismano mi nur restas ĉe Esperanto kaj
deziras agi kune kun niaj samideanoj por nia afero. Ŝajnas, ke oni
interese kaj sopire temas nur pri sia utileco kaj sia komerca uzado per
Esperanto en ajnaj kunvenoj aŭ kongresoj. Ĉu estas sufiĉe, ke oni libere
uzas nian lingvon por sia utileco? Kial oni ne multe zorgas pri instruado
kaj lernado de Esperanto? Kial oni ne povas formeti malamikan envion,
interatakadon kaj konflikton inter si por nia komuna celo? Mi iam deziris
diskuti kune kun samideanoj pri tiuj demandoj, sed tiuj demandoj interesis
neniun. Ni ne forgesu, ke Esperanto estas ne nur lingvo, sed ankaŭ la
granda ideo.
En 1985, s-ro Xie Yuming iam tiel serioze instruis min:
¡± Vi povos haltigadi vian lernadon de Esperanto, sed ne ĉesigi vian
klopodadon por Esperanto.¡± Dek jaro pasis. Tamen lian instruon mi freŝe
memoras. Hodiaŭ mi revenis en nian movadon kun mia junaĝa revo. Mi esperas,
ke la estonteco de nia afero estos pli bona kaj pli vigla en Ĉinio. Se oni
volos, mi volonte batalos kune kun niaj samideaj batalantoj. Tamen mi ne
scias, ĉu oni bonvenigos min kiel krokdilanton. Mi ne esperas, ke mia revo
ne estu refoje rompota en venonta tempo. Pro tio ankaŭ mi preĝu sub la
verda standardo:
¡¡
Al Vi, ho l¡¯ grandega Kreinto de ĉio,
Nun ankaŭ mi preĝas al Vi ja kun pio.
Babelo faliĝis pro via kolero.
Ho do Esperanto, la nova espero
Homara devenis el via ambeno.
Hodiaŭ mi ĝojas pro mia reveno.
Mi kore deziras, ke nia afero
Kun via prizorgo radiu sur tero.
Formetu ni ĉiuj konflikton pro l¡¯ amo,
Nin lasu labori por verda la samo.
La verdan standardon tre alte ni tenu.
Por paco de l¡¯ mondo pro l¡¯ graco nin benu.
Kun revo mi flugu senlace por vero.
Oferu min mem mi kun mia sincero.
Bezonas mi multe da forto kaj saĝo,
Senfina fervoro kaj ankaŭ kuraĝo.
Preferas mi iĝi persist-batalanto.
Sucesu la ago do por Esperanto! ¡¡ |