Hosemo
             

AL S-RO HU GUOZHU

 

!! laŭ ĉinesko Shuidiaogetou*
 

Aŭtuno venas,
Blovas zefiro.
Kiam luno plenas,
Restas suspiro.
Vi kiel fakiro
Senlace ja penas
Kun la aspiro.
Ĉineskon tenas
Vi pioniro.

Al Viro
Mi benas
Per liro.
Vin ĉagrenas
Vi por bela inspiro.
Kiu vin komprenas?
Ho, via rapiro,
Bela satiro!
Mi sole splenas,
Pro la sopiro.


 

            Reen al Katalogo