Guozhu
AL HOSEMO
!! laŭ ĉinesko Shuidiaogetou*
Nacia Tago.
Aŭxtuno ora.
El Hosemo venas
kanto fervora.
Kun preĝo sincera,
pri Esperantismo
pie adora.
Profundan dankon! amiko fora!
Ĉinesko
bel-sona,
sonora.
Min kortuŝas
paseo kar-memora.
Fidele laboru
ni samideane
kun ĵur' verdkora.
Marŝu antaŭen! sub flago glora!
* Shuidiaogetou: ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun versoj de
55,65,665,55/333,47,665,55 silaboj laŭ rimaranĝo de xa,xa,xxa,xa/xxa,xa,xxa,xa
(x=senrima).
|