ˇˇ
Li Weicheng ˇˇ
Ŝi Ridetis
Inter
Veproj
(sciencfikcia novelo)
ˇˇ
Antaŭparolo
La noveleto estas mia debuta verko.
Ĝi
ne havas aventurplenan rakonton, sed alportas la esperon, ke la mondo estu
paca, egala, amika, riĉa kaj progresa.
La
aŭtoro
2005-10-15
(1) La junulino
Iu junulino loĝis kun sia duonpatrino en malgranda domo.
Antaŭ la domo estis korto. En la korto troviĝis kelkaj plantoj:
ĉiamverdaĵoj,
rinantoj kaj veproj. La junulino plej ŝatis la veprojn, ĉar ili havis
multajn dornojn, kaj ŝajne simbolis la vivon de la junulino. Ŝi povis
teksi ŝtofon kaj ofte pentris la veprojn sur la tukoj, kiujn ŝi teksis.
Ŝi promenis en la korto ĉiutage kaj spektis la plantojn. La folioj de la
ĉiamverdaĵoj
estis grandaj kaj bluaj. La floroj de la rinantoj estis ruĝaj kiel
kokokrestoj. Kaj la veproj estis verdaj, kies dornoj ofte pikis ŝiajn
fingrojn.
Sed la junulino ne povis
resti tie longe, ĉar tuj kiam la duonpatrino
vidis ŝin en la korto, ŝi insultis la junulinon, kvazaŭ la junulino ne
volus labori ĉe
teksilo.
Iun matenon la junulino promenis en la korto, la duonpatrino kriis, ˇ°Kie
vi estas, Lili? Venu ĉi tien!ˇ±
Lili tuj iris al sia duonpatrino. ˇ°Iru labori en la teksĉambron,ˇ± ordonis
laŭte la duonpatrino.
(2) La
malnova teksilo
Lili iris en sian teksĉambron kaj
ekteksis.
La malnova teksilo estis eksmoda kaj permana. Lili ĵetis la navedon tra la
varpoj per sia manoj kaj tretis la tretradon per sia piedo. La
laboro estis laciga. Lili sentis sin laca, sed ŝi ne povis
paŭzi. Se la duonpatrino ne aŭdis la zumadon de la teksilo, ŝi iris en la
teksĉambron kaj insultis Lili-n.
Unu tagon la teksilo estis silenta. La duonpatrino tuj iris al la
teksĉambro.
Ŝi demamdis: ˇ°Kial vi ne teksas?ˇ±
ˇ°La teksilo estas difektata,ˇ± respondis Lili.
La duonpatrino tuj iris al la naibaro kaj revenis kun junulo.
La junulo estis alta. Li estis amiko de Lili kaj laboris en tekstila
fabriko.
ˇ°Bonan tagon, Lili,ˇ± salutis la junulo.
ˇ°Bonan tagon, Tangrong,ˇ± eĥis
Lili.
(3) La
junulo
Ekzameninte la tekstilon, Tangrong trovis ke la tretradoj
fendiĝis.
ˇ°Ni bezonas ŝanĝi la tretradon,
ĉar
ĝi estas difektita,ˇ± diris Tangrong al la duonpatrino, ˇ°mi devas iri al
urbo kun Lili por aĉeti la novan.ˇ±
Ili iris en la urbon por aĉeti tretradon. Sur la strato Lili diris al
Tangrong, ˇ°Vi ne venas al mi por longe, Tangrong.ˇ±
ˇ°Mi timas vian patrinon.ˇ±
ˇ°Venu al mi tagmeze. Ŝi siestas unu horon tiam,ˇ± diris Lili. ˇ°Kiel fartas
viaj gepatroj?ˇ±
ˇ°Ili fartas bone. Dankon. Mia patro estas tre okupita en la instituto, sed
li ankoraŭ lernas Esperanton kune kun mia patrino. Ili lernas diligente
por partopreni la Esperantan kongreson alilande.ˇ±
ˇ°Ĉu vi ankoraŭ lernas Esperanton?ˇ± demandis
ŝi
al li.
ˇ°Jes. Ĉu
vi volas lerni Esperanton?ˇ±
ˇ°Jes, mi volas, sed mi ne povas.ˇ±
ˇ°Kial?ˇ±
ˇ°Mi ne havas disponeblan tempon.ˇ±
Ili iris en butikon kaj aĉetis tretradon.
Post aĉeto ili revenis hejmen.
ˇ°Ĉu vi havas tempon viziti mian tekstilan fabrikon?ˇ± li demandis.
ˇ°Mi ne scias. Mi devas unue peti permeson de mia dounpatrino.ˇ±
(4) La
tekstila fabriko
Unu tagon, Tangrong kaj Lili vizitis la tekstilan fabrikon, kie lia
patrino laboris.
La fabriko estis granda. Ĝi havis cent mil spindelojn kaj kvar mil
teksmaŝinojn.
Ili vizitis la kotonan puriglaborejon, kardlaborejon, slipkuniglaborejon,
dikafadenolaborejon, ŝpinlaborejon kaj tekslaborejon.
En la kotona puriglaborejo estis multaj grandaj maŝinoj. La aero en la
laborejo estis malpura. La subtilaj senutilaj kotoneroj flirtis en la
aero. Ili gluiĝis
al ŝiaj
vizaĝo kaj vestoj.
La ŝpinlaborejo estis sufoke varma. La laboristinoj estis tre malkomfortaj
en la laŭta
bruo de ŝpinmaŝinoj.
La teksmaŝinoj en la tekslaborejo estis multaj. Ili estis pli modernaj ol
la ŝia,
sed estigis surdigan bruon.
Post kiam ili vizitis la fabrikon, li demandis, ˇ± Kio estas via impreso
pri la fabriko?ˇ±
ˇ°Ĝi ne plaĉas al mi, aparte
ĝia
tekslaborejo. Estas tre brue tie.ˇ±
ˇ° Panjo diris, ke la teksistoj ofte suferas kormalsanon kaj orelsurdiĝon.ˇ±
(5) La
planedo
Lili ne ŝatis la tekstilan fabrikon. Ŝi pensis, ke la ŝpinistinoj kaj
teksistoj multe suferas. Ŝi maldormis nokteˇ
Iun tagon Lili elteksis grandan tukon kaj petis, ke Tangrong fiksu du
raketojn sub la tukon. Post kiam ili sidis sur la tuko,
ĝi
tuj leviĝis
en la aero.
Ili flugis kaj flugis kaj finfine venis sur alian planedon.
Tie ĉi estis bela urbo kun larĝaj
stratoj.
Ili interparolis kun multaj pasantoj sur la strato.
Ŝi
demandis al unu el ili en ĉina lingvo, ˇ°Zhe shi na er (kie estas ĉi tie)?ˇ±
Tiu respondis Esperante, ˇ°Ĉu vi scipovas paroli Esperanton? Ĉu vi venas el
Ĉinio de la Tero?ˇ±
ˇ°Ho, vi parolas Esperante. Kiel vi scias, ke ni devenas el Ĉinio?ˇ±
demandis Tangrong en Esperanto.
ˇ°Laŭ
viaj vestoj. Mi iris en Ĉinion antaŭ longe. ˇ±
ˇ°Kiel vi venturis al Ĉinio?ˇ±
ˇ°Ni flugis per aerŝipo, kiu estas UFO nomata de Teranoj ,ˇ± respondis la
homo.
ˇ°Ĉu
mi povus scii vian nomon?ˇ± demandis Tangrong.
ˇ°Mi nomiĝas Karlo. Kaj vi?ˇ±
ˇ°Mi nomiĝas Tangrong. Jen mia amikino Lili.ˇ±
ˇ°Mi tre ĝojas konatiĝi kun vi.ˇ±
ˇ°Same ni.ˇ±
(6) La
altgrada stadio de socialismo
ˇ°Bonvenon al mia domo,ˇ± diris Karlo.
Ili iris en la domon. Tangrong trovis, ke antaŭ la domo ne estas pordego.
Li demandis, ˇ± Kial ne estas antaŭdoma pordego? Ĉu ne troviĝas
ŝtelisoj sur via planedo?ˇ±
ˇ°Ne. La socio de ĉiuj landoj sur nia planedo sin trovas en la altgrada
stadio de socialismo. Pro tio, pordegoj ne estas necesaj,
ĉar
ĉi
tie nun ne estas ŝtelistoj, rabistoj ,gangsteroj kaj kanajloj, nek koruptiĝo
nek trompo. Ĉiuj estas riĉaj, egalaj kaj amikaj. Ĉiu havas domon, okupon,
laboron, kaj monon. Kiel statas via lando? ˇ± demandis Karlo.
ˇ°En mia lando la socio restas
ĉe
la elementa stadio de la socialismo, kiu
ĵus
ĝermis
el kapitalismo, tial ekzistas ŝtelisoj, rabistoj, kaj tiel plu. Ne nur
pordegoj, sed ankaŭ
ŝtelimunaj pordoj estas fiksitaj al domoj,ˇ± respondis Tangrong.
ˇ°Kiam niaj landoj estis en la elementa stadio de socialismo,ˇ± klarigis
Karlo, ˇ°nia socio estis la sama kiel la via estas. Sed kiam ni iris en la
mezgradan stadion, ni jam faris grandan progreson. Nun ni jam troviĝas
en la altgradan stadion de socialismo, en kiu ne estas malbonaĵoj.
Ha! Jen mia edzino Julio.ˇ±
ˇ°Bonan tagon!ˇ±
ˇ°Bonan tagon!ˇ± salutis Julio ankaŭ en Esperanto.
(7) Ĉiuj
parolos Esperante
En la tagoj, kiam Tangrong kaj Lili vivis sur la planedo, Lili jam
povis paroli Esperanton.
Ili sidis kun geedzoj, Karlo kaj Julio, en la ĉambro kaj interparolis
esperante.
Julio diris al Lili: ˇ°Vi jam povas bone paroli Esperante. Vi rapide
progresas. ˇ±
ˇ°Dankon por via laŭdo. Kvankam mi lernas diligente: legi, aŭskulti
kaj paroli esperanton, mi ankoraŭ
ne povas paroli bone. Ĉu multaj en via lando povas paroli Esperanton?ˇ±
ˇ°Jes. En nia lando ĉiuj parolas esperante kaj en ĉiuj landoj de nia
planedo ĉiuj parolas.ˇ±
ˇ°Kial? Sed en
nia lando kaj en nia Tero nur la malmultaj parolas,ˇ±
demandis Lili.
ˇ°Fakte, antaŭ longe sur nia planedo estis kapitalismaj landoj kaj ekzistis
lingva hegemoniismo, kaj tiam ne estis lingvo internacia. Kiam niaj landoj
iris en la altgradan stadion de la socialismo, ni tre bezonis lingvon
internacian. Ni venturis sur la Teron kaj trovis Esperanton, kaj ĉiuj
eklernis. Mi pensas, ke nelonge poste sur via globo ĉiuj parolos Esperante.ˇ±
(8) Antaŭirintaj
tekstilaj maŝinoj
Iun tagon Lili demandis Julion, ˇ°Kio vi estas?ˇ±
ˇ°Mi laboras en tekstila fabriko kiel inĝeriero.ˇ±
ˇ°Ĉu ni povus viziti vian fabrikon?ˇ±
ˇ°Kompreneble. Kiam vi volas viziti
ĝin?ˇ±
ˇ°Morgaŭ.ˇ±
En la sekvanta tago ili iris en la fabrikon.
La fabriko estis malgranda, malpli granda ol ĉina tekstila fabriko.
ˇ°La fabriko ne estas tre granda,ˇ± diris Lili.
ˇ°Ne. Ĝi estas malgranda, sed ĝia produktokvanto estas granda.ˇ±
Ili iris en la laborejon. Ĝi
estis pura, luma, senbrua kaj malvarmeta.
ˇ°La laborejo estas pli bona ol tiu en Ĉinio,ˇ± diris Lili, ˇ°la maŝinoj
estas tre malgrandaj.ˇ±
ˇ°Jes, ili estas malgrandaj, sed ili estas fortaj. La produktiveco estas
alta. La produktokvanto de unu produkta linio egalas al tiu de cent mil
spindeloj de viaj maŝinoj,ˇ± klarigis Julio.
ˇ°Kiel la maŝinoj laboras?ˇ± demandis Tangrong.
ˇ°La maŝinoj estas teleregataj per komputoroj. Ni povas pririgardi la
produktan scenon sur la ekrano de monitoro.ˇ±
ˇ°Kie estas la teksmaŝinoj?ˇ± demandis Lili.
ˇ°Jen estas teksmaŝinoj. Ili estas malgrandaj, sed senbruaj kaj aŭtomate
laborantaj.ˇ±
ˇ°He? Ili estas senbruaj! Tre bone!ˇ± mire kriis Lili. Ŝi ekmemorigis al si
la bruon de la teksmaŝinoj en sia lando. ˇ°Kial ili estas senbruaj?ˇ±
ˇ°Ili estas senbruaj, ĉar ni uzas la teknikon de la elektromagneta forto.ˇ±
ˇ°Kiaj estas la teksistinoj?ˇ± demandis Lili.
ˇ°Ili estas sanaj, bonhavaj kaj feliĉaj.ˇ±
ˇ°Ha, ili vivas tre bone.ˇ±
(9) Lili estis ĝoja
Lili ĝoje
vekiĝis el la sonĝo. Ŝi pensis, ke la estonteco fariĝos
tiel feliĉa kiel en la sonĝo.
Lili iris en la korton. Ŝi ridetis
inter
veproj.
ˇˇ
ˇˇ |