Hu Guozhu
pri Cicio Mar(1914-1999)
Cicio
Mar --- plumo talenta
debutis
jam ekde junaĝo.
Andersen-fabelojn
kun saĝo
tradukis
li per kompetenta
poligloteco
eminenta.
Rakontis
pri Monta Vilaĝo.
Cicio
Mar --- plumo talenta
rekordis
jam ekde junaĝo.
Viv'
de forgesitoj legenda,
eseoj
pri l' monda vojaĝo
allogas
nin ĉiam per plaĉo
sam-kiel
Montaro Silenta.
Cicio
Mar --- plumo talenta!
|