¡¡
al Dekjara Donghu-a Esperanto-Domo
Guozhu
Ni vivas ĉiutage izolita
pelate de vivritmo tro rapida.
Kvankam ni ¡ª nur plebanoj tre banalaj
sen ŝarĝo de aferoj specialaj,
tamen ja mankas al ni temp¡¯ feria,
por renkontiĝi unu kun alia.
Hodiaŭ ni dediĉe per bukedo
celebras dekjariĝon de DED.
Donghu-a Esperanto-Domo kara,
ĉe verdaj montoj, apud akvo klara.
En bela loko kie lago ondas,
esperantistoj propran hejmon fondas.
Ĉiumonate ni kunsidon havas
regulan, kiu por mi ja plej ravas.
Tiam malnovaj amikoj revidas
sin, kaj elkore ĉiuj ĝoje ridas;
tiam vizitas nin jen gast¡¯ intima
trans montoj akvoj, el lok¡¯ malproksima;
tiam surprizas nin mirind-persono,
kiu inspiras pri ver¡¯, bel¡¯ kaj bono;
tiam povas intime per babiloj
diskuti ni pri lerno-malfaciloj;
tiam ni povas nin ekzerci buŝe,
ke ni interparolu ne plu fuŝe;
tiam ni povas aŭskulti novaĵojn,
revui novajn Esp-ajn eldonaĵojn;
tiam ni povas senigi soifon
al ni, glutante Esp-aperitivon.
Temppason preskaŭ ĉiam ni forgesas,
babil¡¯ ankoraŭ daŭras kaj ne ĉesas.
Bedaŭre ni disiĝas kun invito,
kaj diras reciproke: ¡°Ĝis revido !¡±
2006-06-10
¡¡ |