|
Mao Zifu Funebre al Sinjoro Jiang vi ne estas eksterterglobano, kial teni la oksigensakon sur la dorso,de la nordo ĝis la sudo? la aeron vi sentas maldensa aŭ mision super via koro ŝarĝi? vi neniam la piedojn priatentas; kun rigardo supren,la nealta korpo jam forlasas spurojn de giganto.
rajde sur la neĝa gruo,vi forflugas kun nenia bruo. la somato kuŝos sub nulpunkto, plu akceptos tranĉon de praktiko. efektive, jam sufiĉas via testo - vento prujno neĝo pluvo... vi remaĉas ilin spite la dentaron. kial ne cindriĝi kaj kun vento malaperi? ho, spirito la solida volas resti flago ĉiam ŝtala.
vetero nulgrada. la tro pulsa koro igas semojn senti fajran ardon. nepre ili breĉos la glacion per la sango heredita kaj starigos la standardon sur la monto, kiun vi kreas per propraj karno kaj ostaro. 20080109 กก กก กก |