Guozhu 

                                  

Librosakoj post Tertremo


Vicoj da librosakoj sur ruino!
pensigas al ni pri freŝvigla vivo.
Geknaboj en flor-aĝo de naivo
kial subite falas al vivfino?


Parco nejuste laŭ fatal-destino
falĉas per masakro en efektivo.
Pro la tragedio -- forta motivo --
larmoj vualas al nia retino.


Kvankam doloras la sceno obskura,
tamen ni batalas kun persistemo.
Spite al la katastrofo natura,


Ĉinio luktas kontraŭ la tertremo.
Por pli bela perspektivo futura,
Esperantistoj ĉantas per poemo.

กก

กก

กก

กก

            Reen al Katalogo