|
Vejdo
¡ªlaŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
1. Al longe sopirata loko trans la mar¡¯ mi suriris jam la teron nekonatan sed intiman kun viv-gam¡¯ sen ajna malam¡¯
l¡¯ insulo kun bela pejzaĝ¡¯ riĉas kaj fruktodonas invitas al la vojaĝ¡¯ al sia miraĝ¡¯
finfine jen plenumis mi la sopiron delongan kune kun la famili¡¯ por vizit¡¯ al ĝi
2. Yehliu geologia parko ĉemare groteskaj ŝtonoj alloge punktas dise kun laŭtaj ondaj sonoj ¡ªnaturaj donoj
turistoj kriadas kun mir¡¯ vete fotiĝas kune pro marpejzaĝa altir¡¯ aŭ gapa admir¡¯
spektaklon kreas la natur¡¯ homoj ĝuas kaj spektas ĝoje kun granda plezur¡¯ des pli kun kor-pur¡¯
3. Malnova rezidejo de Ĝjang Kaj-ŝek la gravul¡¯ jam forlasis for nur dom¡¯ ankoraŭ restas oni pri lia labor¡¯ kalkulas en kor¡¯
loĝejo okcident-stila sidas en bela medi¡¯ kun kvieto trankvila sunlumo brila
la bosko plenas en ĝarden¡¯ je mirigaj sekretoj delikata pensfaden¡¯ skrupulo kaj ĝen¡¯
4. Moderna templo jen staras domeg¡¯ impona la trideksep-etaĝa kun tegmentpinto krona tintil¡¯ belsona
la templo tute malsame kiel tiuj antikvaj ŝanĝiĝis multe jame ja monde fame
ne flirtas fumo incensa pro media protekto nur vizitfluo densa preĝado mensa
5. Lun-suna lago ja vasta spac¡¯ de akvaro glimas per rulaj ondoj sub ĉiela blu-klaro ¡ªnatura raro
nutritas ŝi per la lumo suna kaj luna vere vivanta en brakumo de nebul-fumo
navedas jaktoj leĝere glitante sur arĝento kun turistoj fiere ĝoje libere
ravite huraas ĥore turistoj jen plenĝorĝe foj-refoje fervore tre bonhumore
6. Monto Ali prosperas la verda mondo la ĉielon dividas arboj per tranĉa tondo sur alta monto
sporade penetras lumo tra foliaro densa vibranta kiel plumo kun venta zumo
enspiras homoj profunde oksigenon puregan tra la nazo abunde rundo-post-runde
7. Sud-pinto de la insulo senĉese blovadas vento ŝancelante turistojn plorante kun lamento sufoka sento
leviĝas ondoj en maro siblas herboj ĉeborde arboj kurbas kun knaro preskaŭ sen staro
sin sentas oni komforte sub pelado de vento sed volvas vestojn forte stumblas laŭsorte
8. Kanjono Taroko langvore fluas la river¡¯ inter montoj apikaj saltas trans rok-barier¡¯ fole kun liber¡¯
surkape pendas danĝeraj minacantaj rokmuroj kun ŝtonglitoj misteraj kaj faloj teraj
turistoj ĉiu kun helmet¡¯ kontraŭ ebla akcident¡¯ iras per singarda tret¡¯ kun kor-malkviet¡¯
9. Pluvo en Tajpei tre ofte pluvas senĉese piedantoj kunportas ombrelon ja necese ¡ªtre interese
sed tie la pluv¡¯ ne ĝenas se vi sub dom-arkado aĉetas kaj promenas ĉar arkoj ĉenas
la pluvon ĝuas kun plezur¡¯ oni nepoluitan en pluvo-evita kur¡¯ kun paŝa murmur¡¯ ¡¡ ¡¡ ¡¡ ¡¡ |