Wang Yun

 

Iro al la kamparo en aŭtuno

 

La 1-an de oktobro 2016, mi iris kune kun miaj edzino kaj filinoj al mia bopatrina hejmo en malgranda montara vilaĝo por ĝui tie feriojn de la Nacia Festo.

Por diri la veron, mi el la profundo de mia koro ŝatas kamparon pro tio, ke mi naskiĝis en kamparo, kaj ke mi amas la fruktodonan nigran teron, kiu iam per siaj abundaj produktoj nutris min. Mi havas profundan senton por ĉiu arbo kaj ĉiu herbo en kamparo.

Tuj malantaŭ la domo de mia bopatrino sidas monteto, kovrita per pomarboj plene ŝarĝitaj de pomoj, tiel fajreruĝaj, ke ĉe la unua rigardo oni havas la senton, ke la monteto estas kvazaŭ kovrita de maro da flamoj salte leviĝantaj. Kia superba vidaĵo!

Parenteze, karaj amikoj, vi eble ne scias pri tio, ke Dalian-urbo iam estis nomata "la hejmo de pomoj", kies produktokvanto iam okupis kvaronon de la tuta Ĉinio. Ankaŭ Dalian estis iam fama pro siaj altkvalitaj pomoj. Antaŭ ĉirkaŭ 20 jaroj, se vi enirus en iun ajn vilaĝon en Dalian, vi certe havus la senton, ke vi estus en grandega senlima fruktoĝardeno, ĉar ĉie, kie vi estus, vi povus vidi, ke tie kaj ĉi tie kreskas granda nombro da pomarboj, tiel multmultaj, tute nekalkuleblaj. Se vi lokus vin en iu ajn fruktoĝardeno, vi certe havus la impreson, ke vi estas kvazaŭ ĉirkaŭita de orde starantaj densaj pomarboj, kaj ne kapabla orienti vin, vi certe perdus la vojon kaj ne povus trovi la elirejon. Tiam la prezo de pomoj estis tre alta kaj la kamparanoj riĉiĝis de vendo de pomoj kaj vivis en bona stato. Sed nuntempe, granda nombro da pomarboj estis jam forhakitaj kaj elradikigitaj, kaj multaj fruktoĝardenoj bedaŭre malaperis el la vido. Karaj amikoj, eble vi faros al mi demandon: En kio kuŝas la kaŭzo? Laŭdire, ĉefe kaŭze de tio, ke superabundaj pomoj de Shandong-provinco invadis kaj okupis merkatojn. Pro tio, la prezo de pomoj de Dalian-urbo iam falis tre malalten je po 0.20-0.40 juanoj por ĝino. Ju pli vendantoj, des pli malalta la prezo! Pomoj jam ne plu valoris tiam! Nun nur restas malmulte da fruktoĝardenoj ĉiloke. Pro malmultiĝo de fruktoĝardenoj, la prezo ree plialtiĝis ĝis po 2.00-2.50 juano por ĝino. Ĉio rara, kara!

La dezirego puŝis min al la monteto kaj mi eniris en la fruktoĝardenon kaj navetis inter pomarboj.

La pomarboj estis plene ŝarĝitaj de grandaj ruĝaj pomoj. Eĉ la branĉoj fleksiĝis sub la ruĝavangaj fruktoj. En la aero ŝvebis agrabla odoro de pomoj, kiu tiklis la nazon. Mi vere ekstaziĝis antaŭ la pejzaĝo.

Entuziasmigita de ĝojo, mi elpoŝigis mian poŝtelefonon kaj per ĝi rapide faris kelkajn fotojn.

Mi plue min ŝovis profunden en fruktoĝardeno. Ne sciante kiom da tempo pasis, mi eliris fruktoĝardenon kaj atingis montosupron.

Starante sur la montosupro, plena de ekstazo, mi ĉirkaŭprenis per rigardo la tutan ĉirkaŭe kuŝantan mondon.

Estis vere tre bela tago. Estis nek varme nek malvarme. La aero estis tre freŝa. La vate blankaj nuboj ŝvebis sur la lazura ĉielo. La brizo blovis foje kaj foje de la nordoriento kaj milde kisis la arbojn, herbojn, florojn ĉirkaŭ mi ...

Proksime prezentiĝis al la okulo herbejo punktita de sovaĝaj krizantemoj, ruĝaj, blankaj, purpuraj, bluaj kaj flavaj. Tie aro da neĝe blankaj ŝafoj kapmallevite paŝtiĝis, petoleme kapobatis unu kontraŭ alian, kantante blekis ... Pli kaj pli flavaj fariĝis la folioj de la arbaro, unuj post la aliaj ili defalis tremante ...

Ĉe la piedo de monteto dissemiĝis kaj duonkaŝiĝis inter arboj tegoltegmentitaj domoj, super iuj el kiuj leviĝis kolono da fumo, signo de preparado de tagmanĝo. De tempo al tempo, jen klare jen malklare ondis diversaj sonoj ...

Malproksime kuŝis sorgokampoj kun ruĝaj spikoj similaj al gaje brulantaj torĉoj. Kiam la vento blovis super ili, ili susuris kaj ondiĝis kiel la maro ...

Pli malproksime etendiĝis ora tapiŝo de la rizkampoj, en kiuj rizspikoj rulis ondojn de oro. Oraj spikoj jen leviĝis jen malleviĝis ĉe ekpuŝo de la brizo. Mi kvazaŭ aŭdis la susurantan bruon de la spikaj ondoj ...

Ho! Kia aŭtuna pejzaĝo!

                                                                                                                          2016.10.5

 

 

 

            Reen al Katalogo