|
Vejdo Ĝi sin kaŝas en nuberoj honte, sur ĉielo regas griza brumo. Vent¡¯ ekblovas fole jen demonte. ¡¡ Arboj nestas en la nokt-mallumo, svingas siajn branĉojn kun susuro, ŝajne malkontentaj pri l¡¯ brakumo ¡¡ nigra subpremata de malplezuro. Ĉio ne videblas nur kun krioj de insektoj tute en obskuro. ¡¡ Post moment¡¯ elvenas la radioj de la luno el post nubamaso kvazaŭ imagitaj fantazioj. ¡¡ Grizaj nuboj flosas en forpaso, cedas lokon al kreskanta luno, kiu elas fine el nub-naso. ¡¡ Jen plenlun¡¯ aperas de aŭtuno, kun helpala vang¡¯ kaj flava brilo. Tuta ter¡¯ ekklaras tuj en nuno. ¡¡ Montoj staras belaj en profilo; lago pace glimas en kvieto; la insektoj ĉirpas per bel-trilo. ¡¡ La plenlun¡¯ avare per lumĵeto farbas ĉion sur la ter¡¯ varie de malhel¡¯ al helo, eĉ ĝis kreto. ¡¡ Ha, pejzaĝo sub lunlum¡¯ magie sin prezentas al la lunĝuantoj. Kiel bele, rave, harmonie! ¡¡ Tio estas por okulaj frandoj. ¡¡ |