|
Vejdo ¡ªfunebre pri Paulo Silas Vi, kometo tranĉas tra l¡¯ mallumo inter steloj jen sur la ĉielo, kun gracio kaj kolora belo, jam flugante per vivokonsumo.
Via bril¡¯ volviĝas per kostumo kun glimanta franĝo de flavhelo, pentras belan arkon per rivelo kiu parabolas sub la luno.
Sed ekbrilo via efemeras, kvankam ore bunta kaj impona. Via flug¡¯ de supro ja liberas,
ve! malfeliĉe la senfanfarona tranĉo tra la volbo dum momento estas nur mallonga sinprezento.
*Laŭ la nekrologo en n-ro 31 de Belarta Almanako, Paulo Silas (1990-2017), juna brazila poeto forprenis de si la vivon je la 24-a de oktobro, 2017. ¡¡ ¡¡ |