|
กก Mao Zifu ekspliko de sonĝoj 1 centjara vivo sekundan morton povas elteni? flagra ŝpruco eonon kovas abisman. semoj la flugaj ĉe tertuŝo radikas eĉ sen pripensi aridecon aŭ fekundecon. kutimas je cedemo fajenco simple ĵetas kadukan kovron akceptas puson korodan. sen soifo sen kia ajn kontento.
ligno el mikso.
kiu kuraĝon havas demandi? dubi estas sakrilegio. kiel folio inerto difiniĝas. prospero velk' laŭ vol' de topografio. markoto grefto -- event' post apenaŭa profeto. tordon toleras kaj la trunko kaj la membraro. nutro el deciduo.
instinkto kreskas supren.la supron tamen kalfatras buŝoj tenantaj tondilegon. ciruso regas. meteo delikata.
kukolas alpa-rozo.
2
iama mont' kun tigraro atakitas de katoj kiuj per siaj blankaj ostoj kurigis arbojn for,pro malsat' manĝinte la logon toksi ratojn, kaj tiuj iĝas venkantoj l' lastaj. la templo kuŝa pro la mordad' sin sternas sur fava spaco.veproj suĉas incensojn pasintajn. korvoj benas marasmon feke. la grakoj sur ĉielo ruladas, kune veas miljara avo entera. fumaj vorticoj en aero.
anasoj oraj senmortas en legendo. sur sekaj lagoj ili aprezas gelon. mor' sedimenta kavojn inundas kampojn. rojoj sulkas rutinojn. fendoj. saliv' el flato solvas engluton de litorinoj. plumoj oferaj levas sin kun tajfuno vintre. nudaj animoj trepidas dentogrince. sengalan ventron fasĉinas utopio. la fosforesko el tomboj giras agle.
kornoj plagkaŭzaj fuĝigas cervojn en la forno. kaj homoj enuaj je hokado insidas ĉe la rand'. forlasinte ovojn birdoj al maro migras. senforma reto pendas lazure. civilizitaj manoj en poŝ' rikoltas frustron. la nenifara turojn faligas kaj tiujn konstruigas. ŝtopi la maron per grejsoj,el la grejsoj fari do maron... murdi por planti kapon kaj ekspluati florejon por fabriki hantatan erikejon.
lamhundoj iĝas vulpoj. l' kastrita inajn kokojn perfortas. senlunan nokton oni kaptas la ombron morgaŭan. kaj serpentoj hopas arogaj; langsag' etendas sin al okulo blinda. vundito kuŝas teren atendas rean atakon. erinaco neniam timas dentojn, sed ĝin frakasas aerŝtono. kaj la sigelo megalita pli sanktas ol la imperiestra korpo propra.sub skurĝo la rito--karnavalo.
3
trans eĝo eble ja ne ankoraŭ eĝo. rampu per manoj kaj la piedoj, kun la idoj en korbo surdorsa. ĉe lavango ĉe vivkratero forĵetu korpon vian savante l' filojn fikciajn. putra vundo ne plu doloras, dank'al glacio. kala deziro trovas finalan sobron, pere de ard'. nirvano en brulo estas eble fajrobirdiga. se el hararo ŝpinus facilan kabloponton!
trans oceano jam ne samaĵ' fluida? boat' el papero kun velo aranea esperas venton. kaj venas uragano. renverso kun la fundeto supren.dum la remiloj ŝarkas, sieĝo ĉirkaŭ ne mi sed la edzino aborta. sen oliva folio kiel kaŝi pudoron? ruĝa suno aperas ĉe nekonvena horo. necesas sinko. koloraj algoj nepre vualos al mi vangojn. kaj la densnigro. profundo estas paca.
kaj mia mondo probable sur ĉielo la sepa. vokas bronzuloj. kajto estas vehiklo ŝika. tia el mia haŭto lanĉiĝas laŭ la fulgo de bivakfajro. rure sen strabo. noktmezon for de gvato. rara transejo! sori, kun kor' sopira. iom post iom. la cel' vidiĝas klare. la bluaj nimboj radias kron-efluve. eksurteriĝi. pum! nub'de polvo turbas odoro pisa. simi' intrigas buba.
4
folioj povas eskapi el la reto de la radikoj? sescentmil jarojn vito restas adstringa. heliko persistema mezuras orbon la ekvatoran, je la ism' nepesebla. goriloj manpiede iras la vojon inter burĝon' kaj frukto; ol ili floro fulma pli longe vivas. kaj amfibiaj testudoj ne kapablas transpasi glatan pavimon. ĉion tion penetras talpo.
vakero lazas siajn piedojn sur la dors' de ĉevalo, postkuras apetencon dispersan. sablo kaj herboj voras lian skeletan staron. fiŝisto sejnas sian portreton movan en la ondar' de saŭma tajdo. sireno muntas karikaturan filmon el aventuro lia. kaj l' driva kadavro estas ventro de sinmortiga baleno jam graveda.
al kosmonaŭtoj prosperas gajni vivon, ho, centmiljaron.
5
eterna palpebrumo, stampo sur koro. la momentfotoj ŝimas en antisepso.
pereas ĥat' en humo. nia sidloko teniĝas en la sama ĉambro. tegaĵo la veterlika ladas ĝermojn, frue maturaj branĉoj disas suden kaj norden. spiroj volviĝas; korbatoj malagordas. la paralelaj rigardoj celas unu patkukon; langoj devas lekadi lipojn la proprajn. devo, manprem'. moralo, danco. neagresebla insulo sub krajono. nia salivo saligas monotonon de l' lago.flegas ni arbojn figajn, tiujn akvumas per la ploro kaj poroj virtaj. pecigu l' ŝipon el cigaredpapero. ĉi arkadio ne trovas sin en mapo. okuloj, akva- marinoj. vangoj, fruktoj de asfodelo. harar', kaskado meda. ĉiel' asperga sur kapo. akvarela ter' sub piedoj. edeno ekster dia manavro. pomojn manĝu senskrupule.
hort'. la ŝvithaŭtaj sidiĝas ombren pare. vizaĝo kontraŭ vizaĝo. koroj bolas. acerb' sufiĉas-- konsila voĉ' aŭdiĝas. tra la stratuso mi vidas krestojn de la fungoj. racio ŝnuras avidajn manojn. enspiri l' flaron en la distanc' laika. sendi kartonojn kverajn en okulteco. konkursi bove. dueli per la plumo. milit' malvarma okazas sub konscio. la valo ŝajnas kvieta. kalmo. aŭ sen ventomontrilo. bastonoj forstas kaŝaj. gnomo ja sentas subteran maskareton. antaŭ averto puno: transporti polme mamelonaron, cicerojn fari unge el la ĵetglobo, nimfeon pluki vintre, pisti lamenan domvitron fingre,nokte. serafo, bildoj sekvencas preter via mens-truo. feno. vi anemia fue sternaĉas vin sur flirto de flago. brumo. ombrelo vin balonas.
septembro. neĝas jasmenoj. migras mi kaj anseroj. stumble tra unustrabaj pontoj revo pingvena aspiras cignon. kurba river' ĉusignas norden-retreton. spite, vindante kapon per vato mi bizaran groton vizitas. estras diurnon lumo tepida. glita delfen' el historio naĝas petole. plaŭdas la lakta vojo. tra rulŝtonetoj mi vadas ĝibe. verta okulo gapas al delf'en fresko rusta. scintilas buoj. fluktuas mia velo. solida maro estas konfuza. pri la kalejdoskopa bordo mi miras beba. vinkoj l' deklivon tapiŝas.sur la pinto atik' anĝela. muslino glima al mi kolon implikas. brakum' boaa.morte ebriĝas mi.ho for de la nordo ĉiam. por ĉiam nestu ĉi tie! mi simia reĝas.kaverno sen tigro.stalagmitoj grimpas zeniten. hej, hej! mienu kiel reviva dinosaŭro!
ĉe la supremon mi provas trovi vican limiton.toro sur sferoj jam seniĝas difererncie. ĉe topologo fabo egalas al la piramidego. tanĝanta linaro as projekcio de ankro tra la surfo. plan' parabola enfokusigas ikson el reaktoro fuzia. kompleksaĵo kvardimensia ne povas integriĝi per spritmetio. organo prescienca estas postiĝa. il' je sistem' binara kuplu meandrajn surfacojn izomerajn. plus' kunfandiĝas kun mala. deco. la paralelaj fine kruciĝas ĉe la punkto infinitfora. sinusoidoj. samfazo.altfrekvenco. kuniĝo de la kamp' elektromagneta ek ciklotronas partiklojn. kolizio. ĥaos'. stokasto sin trudas en serion geometrian. fado.nekontinua tango laŭgrade al nulo reduktiĝas.
interrompeje, tropiko de la kankro min subinstigas reveni norden.tie nun lotusfloroj deziras plukon. lago kun abrotanoj allogas plonĝon. pavo papagojn trafas. abeloj papilio pripalavradas trancante loĝantiĝon sur luno.ŝipo aera aerŝipas. surteren vrakas aerostato pro aera stato malmola. lopas aeroplano sur plan' aera. en la aer'pasero pentradas koron jen aerobatike --- verk' sur batiko antaŭ kaj post tinkturo -- ja ĝuste male rok'!!! el aero riĉa al ter' sterila. circa malica,mise mi prenas vanton eĉ anunciacio. ne lotussemon delfenan mi kolektas sed trapojn ŝarkajn. karmo kaj Trapo.ĉe la lag' en absinto oldulo sidas pala fiŝhoke l' fingron mergante en la akvo. post mutacio en nutacio planto. kaj lonĝo ĉirkaŭ l' lumbo. kun abradaĵo muelo l' haŭton tanas.
vojo sur korpo. lemno sub rana treta piedo. marto morta. kaj sendifekta ŝraŭbo inenas. fi! for viringojn! fuŝaj estas la krifoj viaj.la vesto fraŭla kvankam ĉifona devintus ŝirmi dignon kontraŭ mukaĵoj. ve,distondita estas sango kun vino. probable mi ne devus rajdante akvon ĉasi brulantan tajdon. tamen freŝmarte kiu do povas fermi tenton lanugan? probable mi ne devus pristiki trude alies kampon; dume la meman lasas nekultivata.tamen bebo suĉantas mamon; la mano zorgas pri la alia. gorilo al la vasto ekejakulas kiam virino donas rigardon tra la sunokulvitroj kafaj. griloj pankracas ĉe la tiklado arista. en tiu marto eksudas miela suko; kaj ekstazulo tiam povus nure sidi sur poto paŭti al la lingamo, sobra? ligno sen amo. jobo.
ijobo rajtas riproĉi l' konsolantojn, al dio plendi. tamen azen' balama la perfortita jam de ĉevalo bruska devu silenti. kateno sur la buŝo. ĉeno la memborjn ligas. ne eblas stamfi. la pord' granita de la sezamo estas nefrapfrapebla. ne decas al spiona anten' kalcitri. aspektu ĉe tempesto hidrarge. besto planta, mimozu al la guto el larmoj de krokodilo rida. koptison plantu sur propra tomb'; liveru al homoj febraj galon ke ili veku sin el deliro. eltrinku l' akvon en la river'leteo por ke la rabiuloj memoru sian naturon. halucino. mankas la akvo; la salikokoj fleksas sin esplorante diluvon firmamente. sadistoj per la alena kapo kokon sodomiadas volante gajni ovojn por vintrodormi kaj ĉe l' vekiĝo ricevi kokinaron.
6
mesio, majstro, nun konvertiĝo al vi jam tro malfrua? standard' relikva flirtas ĉe apogeo. turo l' rekonstruita sonoras varbon la makroskopan. trampo nesnoba, nokta tineo, laŭ la ondo vadas,somaton sur ŝultroj, kaj animon en mano kiel apogan madzon. pio flamigas harojn. torĉo en sin', la fingro de la profetoj as gvidlumilo alta. tra marĉoj flakoj. plej tikla estas floro homvora, pimpa. ĝi ekster korp', ĉe mano -- ja ne neniu. do la novico preter ĝi almozpete zigzagas. por disĉipliĝi forgesu honton. de la rivero bena ĝis atlatiko al li jen prezentiĝas bilo de la infana raso, kaj gero pastra, min' el vulkano. de gemo en cizelo al perlo fajna por li de dio ankaŭ senditaj aldo orfea, jak' josefa. paŭloj, la apostola, predika,l' korno la ŝafon vojeraran priortodoksas. toreador', migalo ĉasanta sur la virgejo lin inicas; vento estas muza. profil' de spuroj l' sablon filtras. krepito de fajfaj bambuŝosoj. saharo maras. ŝipestro l' pleje juna, lin pasaĝerus senpage? dum klientoj ĉe vi jam troaj! adepto inĝenia, jeremiadon vi volus interpreti al la plej alta!? jen punkt' el alumeto verŝajne, ho ve, pasema, unutaga. komprenu, frato. bolid' eskapa el la nigro asfalton falos. fatal'. funebre? ne! nu,laboron de amo kronas dormo kun la prapatro. falis jam iaj kuboj? bernhardo sendas al mi madejron.zorga nevaj' solviĝas, lin mi do ĥanas kee. normiĝas pulso staŭla. talero por mi tunas. vekivaj l' mimoj. i-onton ant' senigas.
roso nur rosi pecon folian? arboj kreskas sur velka kor'. zingibrita vivo repluas liven. abel' mielon joras...
7
sur patra tomb' modesta, velka liano turmentas kaduk-arbon. stringo. skuiĝo. insulo ŝtona estas blokita strikte de fajro forengluta. kaj volba luko regiĝas per mitrajloj hajlaj; ĉi, grifo malsata krozas damne. malgraŭ ĉi tio, la rampa mensrigida herbo medion vidas kun kap' malsupren. el prem' kaj kaŝo venas do diamanto. kondiĉe ke la arbo ankoraŭ staras. sed plu ĝis kiam? des pli mizere,ŝi ne estas roboto kvankam robota por la tutvivo. flamoj konfliktaj fuzas en la vejnoj debilaj. la branĉojn svingaĉi, la grundon bati radike. kompreneble. kraĉi kaj sangon kaj bavon. kiel fari? la parazito ŝin kroĉas, sensensiva. gustumi meritaĵon.
8
mi, sikario. stilet', mizerikordo. ili saviĝas. kia eŭtanazio la mezepoka! levitaci' postulas ne mumikorpon. anim' eola al la kosmo emanas. mortinta enterigu mortintan. fuĝa pilko dis de piedo sur ritmo rula akiris fekundigon de elfo. en la ventro estas spiro folia, sono ekflora. pufa ŝvelo. budaaj sido kaj staro -- unu pozo. lernado darma. ĉiuj direktoj helas sinkrone al la stavo el nebulozo. vako kaj pleno kristalas en la rondo. hipnote povas la daltonisma verdon distingi disde iriz'.stertoras. de la plej bela akvo l' azeno griza zebras. doktrino mankas.kaj dekalogon digestas kribro. iam galimatio.
nom' sur arbedo rura ne sur sceptro palaca. el salato montriĝu ordo. aperitivo estas vinagro.arkoj kaj areol' pruviĝas kvazaŭ strikninaj. kaj rondo ne kvadrato kliŝa. rulante sin sur spiralo l' pilko spilas supraĵon. saporo sulfurfonta. finto. tuŝludo. sozio en vizio. aŭtenta mi el ter' al aer'. koboldo eksalamandras.
manego kaj maneĝo. senbremso. spurto. kurejo. celtabulo. rondo. kanelo. linio rekta finas orgasmon. hura! poento providenca. murdi somaton ĝenan.orfelo kovru spiriton en kanistro.
kiam neono svenas, telekinezo telepatie voblas post kalvario.
kaj resonanco ehiĝas inter vi li...
------ notoj: koptiso: (coptis) plurjara herbo kun maldolĉegaj radikoj kaj tigoj kiujn oni povas uzi kontraŭ flegmazio. stavo: malvasta etendajĵ el akvo staranta nature a ŭartefare. spurto: impeto kun tutkorpa streĉo, pp ĉe kurkonkursoj. el La Kancerkliniko n-ro 81, 01-1997 กก |