¡¡

   Mao Zifu

Dezertulo

ruino de prakastelo.

ĥato.

hundo tre pli vigla ol leon¡¯ mortinta.

dezertulo kun krono dorna.

 

sub unika palmo

vilaĝo de Nod.

polvo faras brikon

sen pajlo. kaj la sndalo

ĵetiĝas for.

 

ricevinte jakon kaj mantelon

de onkloj, 1' dankemulo

redonas moneron vidvinan:

koro..

birdoj kaj lilioj

atendas la sunan paŭzon.

la semon de mustardo

karesu fermento.

 

kie estas kolombo

ĉe rojo? sur la monto

kun aromaj herboj

gazelo kaj cervido".

la sovaĝanser' ne estu korvo!

 

fratoj, de vi li prialmozas

la kaŝan manaon.

de la frapo ovru l' pordon.

antaŭetendu vian manon

dekstran. li akceptas

kukojn aŭ fiŝojn.

kaj eĉ ŝtonon aŭ serpenton ¡ª

ĉio por li en l' okuloj pomo.

               el El Popola Ĉinio, n-ro2, 1996

¡¡

            Reen al Katalogo