กก

   Mao Zifu

FLEGMO

laŭ arb' sen branĉoj,

grimpi kiel serpent' nevarma.,

malgraŭ fumoj

el buŝ' kaj tubo.

ne por zenito senrivala.

 

kontraŭ fluo regresiga,

boati velon el olivo,

spite al vent' uest-eosta,

ne por laŭroj

de oro kaj gravuro.

 

la stelojn ekster galaksio

verŝu en la gorĝon.

tra la poroj

injektu l' lumon

antaŭ dekmil jaroj.

litiazoj, anoj al la universo.

eĉ vidadperdiĝus

la okulparo, l' kavoj

farigu lampkloŝoj.

 

aranĝi l' harojn

laŭ ties eco.

iri klingon kvazaŭ turbo.

la dentoi neniam

mordas la langon

propran aŭ alian.

                    el El Popola Ĉinio, n-ro 2 1996

กก

            Reen al Katalogo