|
¡¡ MAO ZIFU Ĉevalo emerita for de brido. ŝarĝo nula estas spirĝeniga. ĵokeo flugas tra la mondo, sur la laŭroj, sola ¡ª ne! kune kun sia nova koro, ino. hurao kaj aplaŭdo ŝvelas sur ĉiel' iama, ekster krado. feliĉe, la ĉevalo ne trovas tian situacion, kian trafis Belizaro. tute ne mankas frandaĵoj kaj la okulparo restas brila: ĝin adoptis kolektanto. dankon al la ĵokeo, kies gloro donas indon al ĝi, kaj al la selo, sprono, vipo. sur ĉi tiuj la mastro vivas ĉiam per la nomo, kiun forgesas neniam lia favorito. la iloj awkciiĝas re kaj ree, kaj la ĉevalo kiel akcesoraĵo. tamen, kiom da jaroj tiel pluos? ho, sub tempa vipo la ĉevalo!
ilustrita de Mao Zifu ¡¡ el Fonto 194, feb-1997
|