Penseo 1
Julio/1990
Prologo
Ni jan venas en la 90ajn de ĉi-jarcento. Ni a Esp-movado antaŭenmarŝas en Ĉinio. Dum la lastaj 1o jaroj multaj ĉinoj lernis Esperanton, kaj nun antaŭ la ekranoj de televidiloj pli multaj ĉinoj lernas nian lingvon per la instrua filmo La Espero. Kun la disvolviĝo de la movado Esperanto-beletro interesas pli multajn samideanojn, novajn kaj malnovajn. Tial oni deziras kultivi beletran ĝardenon en la verda ruro de nia movado, eĉ nur bedon en la ĝardeno por instigi la lingvan uzadon, por apreci ĉarmon de deletraĵoj aŭ nur por plezurigi legemulojn kaj verkemulojn mem. Nu, ni burĝonigas tiun mincan Penseon, eĉ nur sur arida glebo.
Tamen ni kun ambicio deziras, ke ĝi kreskos Linda, pimpa, se vi, karaj amikoj, ankaŭ prizorgas ĝin, aspergas ĝin per via verkado, legado aŭ abonado, eĉ kritikado!
La Penseo jam ekstaras sur la horizonto de la Oriento.
Ni esperas, ke ĝi estos kurioza kaj aminda por ĉiuj samideanoj tra la tuta moondo; ni eĉ revas, ke ĝi povos omaĝi iomete da ekzotikeco al nia Esperanto-kulturo el la orienta maljuna lando —— Ĉinio.
La red.
Masayuki KURODA
Penso Dum la Novjaro
——al Shi Chengtai
Pubere bomboj
Inferaj vizitis min,
Sed ne amtromboj.
Riĉo invitis
Socion amorvekan,
L’ oldon iritis.
Rimorson trenas
Sinrego, transirinta
Vivfino splenas.
1990/01
Shi Chengtai
Krepusko Ĉarmas
——al tre estimate poeto Kuroda Masayuki, kun kiu mi amikiĝis antaŭ la foto de Miyamoto Masao en Osaka, 1989.08
En karo supra
Retas Lazur’ Kristala
Kaj Pluv’ Susura.*
Poem’ anala
Pekino Grandioze
——universala.
Disfloras roze
Japaneskoj, sonetoj…
El-virtuoze.
Buntaj konfetoj
Eoste poezias,
Riĉas facetoj.
I pozicias
Post Miyamoto ture,
Faton defies.
Sekvas vin kure
Mi, ĉion, kun aplombo
Por-verdkulture.
Sed ne amtrombo
Vizitas nin plu; venas
Psalm; al koombo.
Rimorson trenas
Sinrego via, tamen
Tute ne splenas:
Krepusko ĉarmas, amen!
1990/01
* la nomo de la poemo de Kuroda
Lu Jianbo (1904—)
Dum Mi Ankoraŭ Vivas
Tiam, kiam mi estas mortonta, sed ankoraŭ ne mortas, en soleco, malsana turmentado, senhelpado ni interkonatiĝas. I simpatias min, kompatas min, etendas viajn manojn — la helpajn, al mi. Iom post iom ĉe ni ambaŭ troviĝas interkompreniĝo, kaj ni amikiĝas sincere.
Tamen ni ne havas feliĉon tian, kia estis ĉe Turgenev kaj lia amikino, kiuj kune foliumis ŝatatan libron, eĉ kune larmis por iuj paĝoj. La reciproka estimado, komuna ĝojo kaj veo pli fortigas nian interkompreniĝo.
Kun personoj, aferoj rilatas mi ĉiam laŭ mia kutimo, mia principo, kiuj formiĝas dum la plurdeko da jaroj, ĉu tion nomas oni vidpunkto pri vivo?ntute, mi amas ĉion por aliaj, sed malamas ĉion por si mem, ankaŭ vi esstas tia, kia mi estas.
Mi nun mi mortos baldaŭ, fine malaperos de la mondo. Eble se iuj disĵetus mian cindron en ventblovon, kiam vi ne koleru pro mi. Tion paligos, eĉ forgesigos la tempo. Eble vi ankaŭ maljuniĝos, kiam vi ne sentos vin soleca, vi rememoros pri mi, tiam kun iometa tristeco, minca, svaga mieno aperos antaŭ viaj okuloj, kiu estas favorite, karesita, instruita de vi.n tiu momento li, la ŝvebanta, povas etendi la manon por karesi vian manon… por tio vi ne devu larmi, sed vi eble iomete stuporus, -- ‘Jen li’!
Kaj mi kontentos, se certe ekzistus la animo.
1987/12/11 Chengdu
POEMOJ DE LI BAI (701—762)
Vi ĉiuj konas la nomon de Li Bai, la plej granda poeto en Tang-dinastio de la ĉina historio, kiu multon kontribuis por la maturigo de la ĉina poezio.
Li estis la unua poeto, kiu iris en Esperanton: En 1931 aperis la traduka poemaro de K. Kalocsay ETERNA BUKEDO, en kiu troviĝas 7 poemoj de Li Bai. Tamen tre bedaŭrinde, dum la longa tempo nenio ĉina samideano tradukis Li Bai el la ĉina lingvo. Pro tio W. Auld publikigis siajn 11 pecojn tradukintajn el la angla en LA NICA LITERATURA REVUO, n-ro 12 en 1957 kaj skribis antaŭ liaj tradukoj: “Ĝis la tago, kiam iu ĉina amiko tradukos por ni la verkojn de la grandaj klasikaj ĉinaj poetoj, kiel Li Po kaj Tu Fu, ekzemple, la esperantistoj devos aŭ tute nenion scii pri ili, aŭ kontentiĝi per la tradukoj de okcidentuloj. Mi tre bone scias, ke la dua alternative havas grandajn mankojn, tamen mi opinias, ke ĝi estas preferinda al la unua; kaj tial mi humile prezentas la subajn procojn! Se ĉina samideano tuj pruvos per siaj propraj tradukoj, aŭ eĉ per siaj kritikoj, ke ili estas maltaŭgaj, mi la unua ĝojos. “Ĝis 1980 EPĈ eldonis la libron ĈINA POEZIO tradukita de ĉina esperantisto S. J. Zee. Kvankam li esperantigis tiujn poemojn dum la 40a jaroj, tamen fakte la manuskriptoj restis longatempe en la tirkesto de s-ano Tikos. En la poemaro de S. J .Zee troviĝas 14 poemoj de Li Bai. Post la faligo de Kvarpersona Bando iuj ĉinaj samideanoj esperantigis kelkajn ĉinajn klasikajn poetojn, inkluzive Li Bai. Eĉ Shi Chentai prelegis en la halo de Japana Esperanto-Instituto pri Li Bai dum la vojaĝo en Tokio, 1989. Informĝis pri tio W. Auld tre ĝojis, kaj li skribis al sia ĉina amiko por stimuli la esperantigon de Li Bai. Jen la rezulto de la klopodado far ĉinaj samideanoj:
Li Bai
el ANTIKVESKAJ POEMOJ
11
Kuras la Flav-river’ al oriento,
kaj falas la suno al okcidento.
La forpasnta tempoflu’ torentas,
galope, eĉ momenton ne atendas.
Ho ve! Forlasis min aspekto juna,
prujnŝutas min hararo jam aŭtuna.
Homo ne estas ĉiam verda pino,
kiel povus daŭrigi bel’ sen fino?
Surrajdi drakon mi en nubojn devas,
ĉar mi reteni tempon mian revas.
elĉinigis Guozhu
19
Ascendante sur Lianhua-monton,
tuj vidas mi Feinon Stelo.
Ŝi, manprenante lotusfrondon,
supreniras en la etero;
pimpveston ligas la rubando.
Ŝi ŝvebe el la gineceo
invitas min al pinta rando.
Mi riverencas al Wei-feo,
kaj sekvas lin dum sorveturo
sur buntanser” trans nubpurpuro.
Mi vidas, ke ĉe Luoyang-kampo
herboj en sangflu’ mucidas:
gregas la hun-arme’ dum rampo;
sur lupoj nobelkronoj sidas.
elĉinigis Shi Chengtai
SOLA DUM DRINKO SUB LA LUNO
2
Pensu: se la Ĉiel’ ne amas vinon,
ne brilus Vino-stel’ sur la ĉielo;
Same, se la Tero ne amas vinon,
ne ŝprucus vina Fonto sur la tero.
Se plaĉas al Ĉiel’, Ter’ drinkplezuro,
ankaŭ drinkem’ mia estu beata!
La klara vin’ nomiĝas ja Sanktulo,
kaj la malklara — Saĝul’ estimate.
Eĉ sanktul’ kaj saĝul’ ŝatas drinkĝojon,
ĉu mi necesus iĝi senmortulo?
Post tri drinkoj mi trovos Grandan Vojon,
kaj post mil mi fandiĝos kun Naturo.
Amik’ se trovis vi indon de vino,
ne diru al homoj en vin-abstino!
elĉinigis Guozhu
REMEMORO PRI LA ORIENTA MONTO
Jam longe mi ne en Eastas Monto,
Ho, floris kiomfoje roza frondo?
La blankaj nuboj per si mem disiĝis.
Al kiu korto falas luna blondo?
elĉinigis Guozhu
PENSO EN KVIETA NOKTO
Antaŭ la lit’ scintilas pompa bel’.
Ĉu prujno sin disŝutas al la ter’?
Ha, l’ Lun’ al mi obstine okulumas;
ve, nostal;gio en la kapo zumas!
el la ĉina: Seimin
NOKTO DOLORA
Belulino disvolvis perlkurtenojn,
sole kun la tirantaj brovoj sidas,
sur la vizaĝ’ spurigas la larmĉenojn.
Do, kiu ŝian amon jen perfidas?
el la ĉina: Shi Cenghtai
MALĜOJO DE LA JUVELA ŜTUPARO
Rosperloj Kreskas sur jad’ ŝtupara
nokte, silkŝtrumpoj jam humidas.
Dum falas la kurten’ kristala,
kaj ŝi l’ aŭtunan lunon vidas.
el la ĉina: Shi Chengtai
LA DANDO
Printempe. Sur ĉevaloj kun selo el arĝento,
ekskursis dandoj grupe al la urboriento.
Post rava florspektad’ sin kien direktu ride?
Drinkejon fremdulinan alcelas la frekvento.
elĉinigis Guozhu
PRINTEMPA SOPIRO
Herboj ĉe vi norde garnizone silktapiŝas.
Morusarboj ĉe ni klinis sian verdbranĉaron.
Kiam vi sopire pansas pri hejmenreveno,
min frakasis trist’ reganta mian buduaron.
Al printempa vento nekonata mi demandas:
“Kial entrudiĝas vi en mian litvualon?”
elĉinigis Guozhu
RIGARDO AL MONTO CIDONIO
Rigardis mi sunna matenon
kaj birdan vesperan revenon
ĉe mont’ Cidonio mi sentas
pli pezan vagulan ĉagrenon.
elĉinigis Guozhu
NOKTE PRETER ZHENGLU-KIOSKO
Veture nia bark’ al Guangling celas.
Super Zhenglu-kiosk’ la luno belas.
Similas montaj floroj al rozvangoj,
kaj lampoj sur river’ lampire belas.
el la ĉina: Guozhu
Wang Meng
Kiso (mikronovelo)
Diplomiĝinte en la Normala Lernejo, ŝi, 20-jara. fariĝas instruistino. Iutage lernanto ne atente aŭskultis dum la leciono iras en la klaso, kaj sub la studtablo kaŝe ludis, kiun ŝi vokis en la oficĉambron por kritiki lin.
Ŝi kredis la efikkon de sia parolo, tial ŝi uzis multajn kaj fortajn vortojn, eĉ ŝiaj vangoj persikruĝiĝis pro emocio. La lernanto estis kortuŝita de ŝiaj entuziasmaj vortoj, kaj fikse rigardis ŝian mienon, ŝiajn harplektaĵetojn, ŝiajn lipojn, kiuj ravis lin. Subite la lernanto alkuris kaj kisis ŝin kaj la lernanto ambaŭ fasciniĝis.
Ŝi neniam enamiĝis, neniam estis kisita. Tiuvespere ŝi ploregis.
elĉinigis Sima Duming
Lu Jixin
NOKTE
Nokte, nokte,
leĝer-trila vok’ de
mia pensa ŝoso
kun sopira roso;
soro, soro,
al vi mia koro.
Guozhu
ĈINESKE
——laŭ melodio TIAOXIAOLING
I
Kara, kara
amatin’ florjara!
Lip’ ĉe lip’ intimi,
dum kor’ ĉe kor’ rimi.
Miri, miri,
kio pli inspiri?
II
Granda, granda
pekin-anas’ frandan;
al gasto honora
invito plej mora.
Arom’, arom’
veka al gastronom’!
III
Fia, fia
negoc” sensacia.
Korupto al homo,
skandalo al nomo.
Mono, mono,
fonto de malbono!
* TIAOXIAOLING: ĉina fiksforma poemo al ses versoj de 4, 6, 6, 6, 4, 6 silaboj, laŭ rimaranĝo de a, a, b, b, c, c. La 4 silabaj versoj konsistas el du ripetaj vortoj. Kaj la unua vorto de la kvina verso devas esti el palindrome ordigitaj silaboj de la lasta vorto de la kvara verso. ekz. rimi-miri; mora-arom; nomo-mono’ roso-soro.