PENSEO /n-ro 100/Feb.2000


Gennadij Turkov (Ruso )/SAĜULO *

Pri Penseo en malnova paĝo *

DU POEMOJ *

retrospektive...Pri Penseo ...koncize *

Laŭlum (1923-)/ĜINGLO-EKZERCO *

Jariĉ (1937-1999)/Anekdoto de legantoj de Penseo *

Armand Su (1936-1990)/SE *

Vortoj de N.Ostrovskji *

Mao Zifu (1963-)/letero el alia stelo *

Tao Yuanming (365- 427)/DRINKADO/trad.Shi Chengtai *

Kalman Kalocsay (1891- 1976 )/PAĜO DE ĈINESKO/La Amo * 


Gennadij Turkov (Ruso )

SAĜULO

Li plugis silente

la bedon de l' bono

per ilo malnova

 

Persiste enigis

plantidojn de l' amo

en teron sendankan.

 

Neniom atentis

mielon de laŭdo,

nek pikojn de mokoj.

 

Kaj post rikoltado

li fruktojn ne manĝis

sed ilin disdonis...

 

Komencis li vivi

delonge, sed strangas,

ke vivas eĉ nune !

Postleginte...

Ofte okazis tiel: iu verkis (aŭ versis) ion, eble ne por difinita okazo, sed alia homo, en tute malsama cirkonstanco, ĉu en fora tempo aŭ malproksima lando, legante, sentas ke tiu verkas (aŭ versas) ĝuste por lia stato. Jen, en ĉi momento mi ĝuste havas tian senton, legante la supran poemon de Gennadij Turkov, nia rusa amiko, kiu de tempo al tempo kontribuas al Penseo per poemoj originalaj kaj tradukitaj, el la rusa , sed pli miriga —eĉ el la ĉina ! Tamen kelkfoje ni eĉ mistajpis lian nomon kiel Gernnadij (Pardonu !).Mi havas la impreson, ke tiu ĉi poemo kvazaŭ estus pri nia Penseo,"...sed strangas,ke vivas eĉ nune !"( mi aldonu: eĉ centa-numere !),ĉu ?

—Guozhu

 

Pri Penseo en malnova paĝo

de La Kancer Kliniko (LKK)

n-ro 58 (4-5-6/1991), p.25

Ĵus aperis la n-ro 10 (aprilo) de tiu kvarfolia beletra revuo. Tri n-rojn mi ricevis kaj kun plezuro mi konstatis, ke poetoj, junaj kaj malpli, tiom svarmas en Ĉinio, kiom en Britio (aŭ Hungario, Usono, elektu mem !). Kiel mi eksciis pri juneco aŭ malplieco ? Nur per la naskiĝdatoj, kiuj estas indikitaj por ĉiu poeto; jen bona ideo.

Sed ne nur ĉinajn poetojn vi trovos en tiu Penseo: Kris Long aperas en la n-ro 10 ( ankaŭ Waringhien) kaj Mazdaĵetoj en n-ro 8. Krom tio vi trovos poemojn de Tang-dinastio kaj prozaĵoj ----- eventuale ankaŭ de Tang-dinastio ! Longan vivon al tiu PENSEO!

DU POEMOJ

El malnovaj paĝoj de pra-Penseo

 

Wang Wei (701-761)

Kanto pri Vej-urbo

Matenpluv' sur voj' ĉe Vej';

La salikoj ĉirkaŭ la gastej'.

Prenu tason de blankvin',

sen konatoj trans Yang-pasej' !

esperantigis Saŭkio (en Lanzhou )

-- el n-ro 2 (apr./1983)

 

A.Puŝkin (1799-1837)

Ĉi tie kuŝas Puŝkin;li kun juna Muzo,

amo kaj maldiligento,kune pasigis ĝojan vivon;

Li ne faris ion bonan -- sed anime

li estas efektive bona homo.

(1815)

esperantigis Kitaiĉ

-- el n-ro 4 (aŭg./1983)

 Noto :

la pra-Penseo estas dumonata beletra revueto, tajpite eldonata en urbo Huangshi, sub ĉefredaktado de Shi Chengtai, resume aperis 19 n-roj (1983-02/1986-02).

 

retrospektive...Pri Penseo ...koncize

● Fondiĝis 1990-07, aperis monate (kun paŭzo inter 1995-05/1996-12), unue dissendita el Kantono (n-roj 1-62), poste el Wuhan (n-ro 63-100), Ĉinio.

Ĝis 2000-02 resume aperis 100 n-roj kun 400 paĝoj en A4-formato.

● Por publikigi la pli longajn manuskriptojn aperis du Penseo-Folio(j), respektive kun 8 paĝoj.

● Por informi inter legantoj, mecenatoj kaj redaktoroj aperis neregula informilo Penseano 11 foje.

● En 1994-09-04 estis honorita de Grabowski-premio.

● En 1997 ekaperis en Interreto, kiel la unua rete legebla Esp-revueto de Ĉinio.

● Nome de Penseo eldonis en 1998 la libron Triptiko de Amrakontoj de Tang-dinastio.

● Ekde la 101-a n-ro aperos en nova aspekto sub nova respondeca redaktoro. S-ano Guozhu sin okupos per surretigo de la traduko (unue de la unua volumo) de la fama Liaozhai en kompleta teksto.

Laŭlum (1923-)

ĜINGLO-EKZERCO

La viv' dependas de movado,

Ne eblas vivi sen korbato.

Ĉu povus vivi vi sen spiri ?

Pri tio ne necesas diri.

 

Laboro gravas por la vivo,

ne nur pro ĝia produktivo.

Laboro estas daŭra movo,

fortiga al la vivopovo.

 

Loĝantoj de la kvar vilaĝoj

de nia mond' de altaj aĝoj,

Laboras ĉiuj energie,

ĝis centjariĝo kaj eĉ plie.

 

La ĉinaj tradiciaj sportoj

gongfu-o, kiel tajĝiĉjŭano,

utilas ne nur al korpfortoj,

sed ankaŭ al la homasano.

 

Se vi jam scias, ke la sporto

fortigas sanon kontraŭ morto,

ĉu vi komprenas la kialon ?

Rivelu mi al vi l' realon.

 

Malkaŝis 《Nejĝing》1) la sekreton,

ke l' korpo havas ĝinglo-reton,

el dek kvar vital-kanaloj

decidaj por la san' kaj maloj.

 

Tricent kvindek kvar punktetoj

troviĝas sur la ĝinglo-reto.

Se l’ĝingloret' normalon gardas,

la homo tiam bone fartas.

 

Akupunkturo kaj masaĝo

stimulas ĝinglo-n sen damaĝo.

Pro tio ili en praktiko

sanigas homon kun efiko.

 

La sport' kaj movoj al la korpo

stimulas bone l' ĝinglo-reton,

pro tio kontraŭ ĉia morbo

prezentas resanig-rimedon.

 

Centmiljon2) kazoj nin certigas,

ke Hegu, Neiguxan, Zusanli-o3)

en sanprotekto bonefikas

por la masaĝa terapio.

 

Se ilin vi masaĝe premos

po du sekundojn ducent-foje,

la sano via senproblemos

kaj vi vivos sane, ĝoje.

---------

Notoj:

(1) Ĉina antikva medicina verko aperinta en la periodo de la Militantaj Regnoj(475-221 a.K.)

(2) Mi preferas uzi miljono kiel numeralan radikon anstataŭ miliono, kiu ne reguligas la Esperantan numeralan sistemon.

(3) Akupunkturaj punktoj.

Jariĉ (1937-1999)

Anekdoto de legantoj de Penseo

S-ino Hisako Sano estas legantino de Penseo en Japanio. Antaŭ kelka tempo okazis al ŝi interesa afero, kiu rilatas al Penseo .

Jen, nekonata virino telefonis al Hisako. Laŭ ŝia rankonto, ŝi( la telefonanta virino)ricevis de sia iama intruisto, prof. Takasugi Ichiroo (高杉一郎) poŝtkarton. En la letereto la profesoro demandis ŝin, ĉu ŝi konas s-inon Hisako ? (ĉar ŝia urbo situas tuj najbara de la urbo kie Hisako vivas), se ne, ĉu ŝi serĉu la s-inon ? La kialon vi eble divenas, ĉu? Jes, la prof. legis en Penseo 82 la leteron de Hisako, sed ne povis rememori ŝian nomon, ĉar en Penseo troviĝis nur "Hisako en Huzisawa" sen familia nomo. Ŝi kompreneble ne konis la s-inon, do ŝi demandis multajn samuniversitatanojn, kaj serĉis en la nomaro de la universitatanoj. Kaj finfine trovis tiun kun la familia nomo 佐野( Sano). Ŝi kontentiĝis pro tio, kaj informis s-ron prof. 高杉. Laŭ ŝia propono, s-ino Hisako tuj skribis (Esperante) al la prof.Post kelkaj tagoj la prof. persone telefonis al s-ino Hisako, kaj ĝoje invitis ambaŭ s-inojn —Hisako kaj la telefoninton —al sia loĝejo en Tokio .Ili vizitos lin kaj aŭskultos liajn tre valorajn travivaĵojn i.a. la kaptita vivo en Siberio. Do, dank' al letero publikigita en Penseo ili revidiĝis unu kun la aliaj post multjara disiĝo.

Armand Su (1936-1990)

SE

Se rekomenciĝus mia vivo,

certe havus ĝi pli da signifo.

Vin por fianĉino mi elektus

kaj per kor-amo vin protektus.

 

Se vi iĝus mia edzin', kara,

al mi ne plu estus sent' amara.

Se vi poreterne ĉe mi flankus,

kio do ankoraŭ al mi mankus ?

 

Se sur ŝultron vi kap-metus,

pri l' feliĉ' pli granda mi ne petus.

Se vi miajn lipojn tuŝus ame,

la dolor' minne plu tuŝus jame.

Se dumnokte kun vi mi kunkuŝus,

la soleco min jam ne plu tuŝus.

Ni am-flustrus ĝis aŭror' de tago,

unu en alies ĉirkaŭbrako.

 

Ho ve, mia kor-sopir' nur vanas,

kaj mens' mia pli kaj pli malsanas.

Ŝi ja vivas en alies domo.

Ŝi -- edzino de alia homo !

1966

 

Vortoj de N.Ostrovskji:

La plej kara por la homo estas la vivo. Ĝi estas donata al la homo unu fojon kaj oni devas pasigi ĝin tiel, ke ne estu dolora la konscio pri sencele travivitaj jaroj, ke ne bruligu malhonoro pro malnobla kaj bagatela pasinteco, ke mortante oni povu diri: la tuta vivo kaj ĉiuj fortoj estis fordonitaj al la plej bela afero en la mondo —— la batalo por liberigo de la homaro. Kaj oni devas vivi hastante. Ja absurda malsano aŭ iu alia tragika hazardaĵo povas ĉesigi la vivon.

-- el la rusa trad. Solomon Cins

 

Mao Zifu (1963-)

letero el alia stelo

karaj terglobanoj,

la kruco el stelaro pendas super

viaj kapegoj. kaj sulfur' odoras

kaj ŝtormo. spite, la kalikoj tintas.

nian vidadon pikas festlanternoj

viaj. vi povus ekster vi. kaj en la

pugno, pilolo -- la terglobo.astroj

moviĝas laŭ la fingro montra, ankaŭ

la dioj. kial nutri talpojn sub la

piedoj kaj starigi kamentubojn

sur la hararo ? ni jam trovas gumo

kun sango ŝmacas en la buŝo. osto,

madzo. ĉevaloj kun buŝumo estas

ŝarĝataj per la feloj de ŝafaro.

kaproj oferas al mamono siajn

organojn. unco da spirito kontraŭ

ungo da kupro ora. vino fea,

veneno. la pokalo saturiĝas

de nubo.ekster observatorio,

ne! ĝuste sur la vitro teleskopa

ekas diluvo. tondroj tondras spite

al la oreloj kun korkegoj. sparkoj

restas blindigaj malgraŭ via blindo.

pluvegas. dioj estas dioj kaj vi

estas vi. el la buŝo ŝprucas korvoj.

nu, provbalonoj kovras la ĉielon.

ĉu superkonduktilo povus kulpi

animojn disajn? klontekniko kreus

terglobon el sableroj ? bombo, nerevena

kolombo, vak' sub la radikoj, fumo

super la kulmo. nia universo

senlimas, sed nenie as azilo !

oazo virgu for de viaj fingroj,

karaj terglobanoj.

Tao Yuanming (365- 427)

DRINKADO

ĉi ciklo estis versita de la poeto en 417,kiam li jam estis 53-jara, emerite vivis en la vilaĝo 12 jarojn.

Antaŭparolo

Mi emerite vivas en gajo, kaj lastatempe nokto longiĝas. Ĉiunokte mi drinkas, se mi havas vinon tiam. Kun la ombro mi drinkas sole, rapide ebrias, kiam mi ofte versas por distri min mem; la manuskriptoj multiĝas senorde, kiujn mia malnova amiko kopias laŭ mia peto, tio nur estas por amuzi.

V

Kvankam nun mi loĝas inter homoj,

tamen ne aŭdiĝas ĉara bruo.

Kial restas en kvieta ĝuo ?

ĉar mi for' de gajaj regionoj.

Ĉe la heĝ' mi krizantemojn plukas,

kaj vidas suden monton aplombe.

La pejzaĝo monta belas pompe,

birdoj unu post aliaj flugas.

En naturo viva senco veras,

ne paroli plu mi jam preferas.

VII

Krizantemoj ĉarmas la aŭtunon,

ties florojn plukas mi kun roso.

Forgesas ĉagrenon sen patoso

sur la mondo mi, drinkante gumon.

Mi izole drinkas laŭdezire

tas- post-tase, ĝis kruĉo malplenas.

Birdoj pepas, al arbar' revenas,

ĉiuj jam ripozas sunsubire.

Mi aplombe ĉe fenestro kantas,

dum la viv' amuzon ĝue frandas.

el la ĉina trad. Shi Chengtai

PAĜO DE ĈINESKO

Ĉifoje ni prezentas al karaj legantoj mallongan ĉineskon Yumeiren (Belulino Yu). Fakte ĝi estas ĉentono el modifitaj versoj de fama hungara esperantista poeto Kalman Kalocsay. La adaptaĵon faris Guozhu laŭ Streĉxita Kordo p.76.

Kalman Kalocsay (1891- 1976 )

LA AMO

-- laŭ ĉinesko Yumeiren

La am' ne estas ludo,

sed sorta trud.

Ĝi svingas sian vipon

forte al lip' pelante lipon.

 

Ni timas ĝian baton,

kaj senkompaton.

Sub ĝia jug' ni svenas,

sed tamen ĝin ni kore benas.

 

YUMEIREN: ĉina fiksforma poemo el du strofoj po kvar versojde 7,5;7,9 silaboj, laŭ para rimo:a,a;b,b;c,c;d,d.


                                                 返回目录