PENSEO/N-RO 101/MARTO/2000


VORTOJ de REDAKTORO

Mao Zifu (1963 - )/SUPER LA STEPO LA ETERNA SUNO 

Wang Chongfang (1936 - )/MIA REVO ĈE LA SOJLO DE LA 1-A JARCENTO

POEMOJ DE DU FU (712 - 770)

RIGARDO AL MONTO/trad.Shi chengtai

PENTRAĴO PRI FALKO/trad.G.Berveling

AŬDANTE KE LA IMPERIA ARMEO REKAPTAS LA REGIONON ĈE FLAVA RIVERO/trad.Xie Yuming

AŬTUNSOVAĜO/trad.Kris Long

Wang Lingyun/trad.Censinio/PATRINAJ FLUSTROJ

S-ano XIE Yuming ricevis OSIEK-PREMIO-N 1999


Ekde kiam simpla floreto Penseo aperis en bedo de la Esperanta Kulturo en 1990, dek jaroj jam forpasis, nun Penseo kune kun ni eniras la novan 21an jarcenton, ĉu hazarde? Ne, fakte estas, ke legado, kontribuado kaj mecenata subtenado de samideanoj karese kaj eĉ tolereme kultivis ĝin kiel aspergado kaj butado. La subtenado de legantoj/penseanoj donas al ni kuraĝon, kaj ni certe eldonas plu ĝin, ĝis kiam? Mi ne scias...se al Fonduso Penseo ne mankus viaj mon-subtenadoj, do ĝi nepre pluvivos, mi kredas! Nu, ĉia dono estas bono!

Ĉe la sojlo de la 21a jarcento nia s-ano Wang Chongfang havas sian "revon"? kian eble aliaj inter ni ankaŭ havas, do, skribu pri via "revo"? al ni, por tia teksto Penseo volonte liveros sian spacon. Sed ni devas pli klopodadi, por ke ĝi estu plenumita?

La red.

 

Mao Zifu (1963 - )

SUPER LA STEPO LA ETERNA SUNO

Super la stepego la eterna suno

Patrine flegas aglojn kaj ĉevalojn;

Nenie estas rato kaj serpento,

Sub la okuloj akraj kaj ŝtalhufoj.

 

Sur la stepego la eterna suno

Vartas gefrate ligan verdularon;

Ĉie troviĝas bovoj kaj kolomboj,

Inter olivoj, ŝafoj kaj lilioj.

 

Jam fulme pasis floraj dudek jaroj,

Geknaboj maturiĝas kontraŭ ŝtormoj.

Vin ja atendas la du miloj fruktaj,

Sur la stepego en l' eterna suno.

 

Wang Chongfang (1936 - )

MIA REVO ĈE LA SOJLO

DE LA 1-A JARCENTO

 

Mi havis multajn revojn dum mia vivo.

En mia infaneco mi karesis svagan revon, ke mi, plenaĝiĝinte, faros ion mondskuan, ne herostratan, sed bonoalportantan al la postaj generacioj kaj sekve min eterne famigantan. Dum mia juneco, kun tiu ĉi revo mi diligente lernadis kun avideco por akiri al mi sciojn. Sed la pliaĝiĝo sobrigis min kaj mi ekkonsciis, ke por mi, ordinarulo timida kaj mezkapabla, voli fari ion mondskuan efektive estas revo ĥimera. Mi dronis en deprimiteco kaj sendecideco, kaj ĝuste tiam mi hazarde eksciis pri Esperanto. Ĝi tuj altiris min per sia "interna ideo". Zamenhof estis judo ordinara, sed li havis koron plenan de homamo, kiu instigis lin krei Esperanton kaj dediĉi sian tutan vivon por la disvastigo kaj aplikado de ĝi, kio akirigis al li universalan respekton de la esperantistaro, sendistinge pri politika konvinko kaj religia kredo, pri aĝo kaj sekso, pri la socia pozicio kaj profesio, pri htkoloro kaj raso. Ĉu tiu ĉi idealo pri interhoma frateco kaj la sindonemo de Zamenhof ne estas tio, al kio mi sopiras kaj strebas? Mi do komencis lerni Esperanton kun granda intereso kaj de tiam mi sekvadas la vojon de dumviva esperantisto ĝis hodiaŭ. Mi tiam teksis al mi novan revon: mi nepre devos ellerni Esperanton ĝis plena posedo kaj, sekvante la ekzemplon de Zamenhof, labori kun zorga konscienco por fari ion utilan al la socio kaj la homaro. Por tio nepre necesas ne alta talento, sed fera persisteco kaj severa konstanteco. En la tiama politika atmosfero de nia lando, mia lernado de Esperanto ŝajnis al miaj kolegoj kaj konatoj ago stranga kaj eĉ kondamninda. Sed mi kredis la aforismon: iru vian vojon kaj lasu al aliaj kritikaĉi kaj moki, kaj mi plu persiste lernadis. Dum la "Granda Kultura Revolucio" finfine malfeliĉego falis sur min. Pro mia ofta internacia korespondado per Esperanto mi estis deklarita kiel homo havanta kontraŭleĝajn rilatojn kun fremdaj landoj kaj estis devigita submetiĝi al politika ekzameno en izoliteco, kiu kaŭzis al mi grandajn mensajn turmentojn, kaj oni eĉ konfiskis ĉiujn miajn Esperantajn librojn kaj korespondaĵojn, kiuj estis por mi tre karaj. Poste mi estis liberigita kiel suspektato, kontraŭ kiu la enketo ne malkovris konvinkajn pruvojn (fakte mi estis tute senkulpa honestulo!), kaj mi denove enprofundiĝis en la studadon de Esperanto. Mi vaste legadis Esperantajn librojn kaj faris notojn pri Esperanta vortouzado sur dekmiloj da slipoj. Dum la 1970-jaroj, kuraĝigite de s-ro Fang Shanjing (Tikos), fama ĉina esperantisto kaj mia instruisto de Esperanto, mi partoprenis en la kolektiva tradukado de Poemoj de Maozedong. En la fruaj 1980-aj jaroj mi partoprenis ankaŭ en la kompilado kaj kontrolado de Esperano-Ĉina Vortaro sub la ĉefredaktorado de s-ro Zhang Hongfan. Pli poste mi ankaŭ Esperantigis la ĉinan faman romanon Kamelo Shjangzi kaj la konfuceanan Biblion Analektoj de Konfuceo, per kio mi kontribuis al la interŝanĝo de la Orienta kaj la Okcidenta kulturoj en la mezuro de miaj kapabloj. En 1993 mi komencis kompili mian Ĉina-Esperantan vortaron, kiu ampleksas pli ol 80,000 artikolojn. La kompilado laŭplane daŭros 10 jarojn. Nun la manuskripto ĝis la lasta litero Z jam estas finita kaj tute enkomputerigita. Post la finiĝo de la tuta manuskripto mi tajpos ĝin per komputero por fari al ĝi reviziadon, kaj pri ĝia sukcesa finkompilado mi estas tre optimisma.

Nun la 20-a jarcento jam proksimiĝas al sia fino kaj la sonoriloj baldaŭ anoncos la komencon de la 21-a jarcento. Ĉe la sojlo de la nova jarcento svarmas en mia kapo miloj da pensoj pri la pasinteco kaj la estonteco. Mi jam fariĝis el junulo plena de suko de la juneco grizharulo, kiu, kvankam dediĉinte preskaŭ kvindek jarojn de sia vivo al Esperanto, tamen ĉiam trovas nesufiĉajn siajn laborojn por ĝi. Mi pensas ankaŭ, ke homo maljuna kiel mi devos morti pli aŭ malpli baldaŭ kaj, antaŭ ol mi forlasos tiun ĉi mondon, kion plian mi devos fari por nia kara lingvo? Mi devos bone ordigi miajn materialojn sur la slipoj kaj donace prezentos ilin al la estonta generacio. Mi havas la feliĉon ĝisvivi la komputeran epokon. La komputero multe helpas min en la kompilado de mia vortaro kaj ordigado de miaj materialoj, kaj mi devos ankoraŭ pli bone utiligi ĝin. Mi ankaŭ planas ke, post la finkompilado de la Ĉina-Esperanta vortaro, mi kompilos per la helpo de komputero alian vortaron, nome Vortaron de Esperanta Stilo, kiu traktos ĉefe pri la kunuzadoj de vortoj kaj idiotismaj kombinaĵoj. Krome ĝi devos enhavos ankaŭ sinonimojn, antonimojn, idiotismojn, proverbojn ktp. Mi esperas, ke ĝi povos servi al la tuta esperantistaro de la mondo kiel praktika konsultolibro. Cetere, mi ankaŭ intencas traduki la ĉinan klasikan filozofian verkon Laozi en Esperanton. Se ĝi estos Esperantigita, tiam la du plej ĉefaj verkoj de la ĉina kulturo, kiuj reprezentas respektive konfuceanismon kaj taŭismon, la du ĉefaj pensoskoloj en la antikva ĉina historio, havos ĉiu sian Esperantan tradukon. Mi pensas, ke se nur la Ĉielo favoros min donante al mi sufiĉan vivdaŭron, mi certe povos bone finplenumi la du laborojn. Pri tio mi havas plenan memfidon. Laŭ mi, se dum sia vivo oni povas sukcese plenumi kelkajn aferojn, kiujn oni trovas farindaj kaj memvole faras, ĉu tio ne estas por li la plej granda plezuro?

Jen mia revo ĉe la sojlo de la 21-a jarcento. Mi deziras, ke ĝi estu plenumita.

POEMOJ DE DU FU (712 - 770)

 RIGARDO AL MONTO

Kiom majesta estas Taishan-monto?1)

Sinue bluas sur Qi, Lu l' figur'.2)

Sur ĝi koheras Bel' el naturfonto,

Dividas ĝin duparte hel', obskur'.

Flugantajn birdojn sekvas la rigardo,

Nin kore emocias nubtavol'.

Do grimpu ni ĝis la kulmina parto,

Aliaj montoj ŝajnas nur grapol'.

1) Taishan(tajsxan) -- nomo de fama monto en gubernio Tai'an(taj'an), prov. Shandong. Ĉinoj rigardas ĝin ĉefo de la Kvin Famaj Montoj (nome la orienta, la suda, la okcidenta, la norda kaj la centra);

2) Qi(ĉji) -- antikva nomo de la suda regiono ĉe Taishan;

Lu -- antikva nomo de la norda regiono ĉe Taishan, Qi kaj Lu estas en la nuna prov. Shandong. Trad. Shi Chengtai

                  PENTRAĴO PRI FALKO

El blanka tol' leviĝas venta frosto --

Pentraĵ' mirinda jen pri griza falko:

Korpstreĉe ĝi sopiras la leporon,

Akre gvatante kvazaŭ trista huno.

Katenas ringo ĝin -- palpeblas brilo,

Kolone pendigite -- eblas voki.

Ĝi sturmdefalas ek sur simplan birdon!

Disŝprucas plumoj, sango sur la plantojn!

Trad. G. Berveling

 

AŬDANTE KE LA IMPERIA ARMEO

REKAPTAS LA REGIONON

ĈE FLAVA RIVERO

Inform' pri venko al ribelo venas,

La vesto mia tuj de larmoj plenas.

Ĉu nun ankoraŭ sombras la edzino?

Anstataŭ legi, hurle mi solenas

Kaj kantas, drinkas -- grizula orgio.

Printempe iru al la familio,

Tra l' gorĝoj Ba kaj Wu seninterrompe,1)

Jam Luoyang fine, en la sunradio!2)

Trad. Xie Yuming

1) Ba-gorĝo -- en Fu-rivero de la nuna prov. Sichuan;

Wu(vu)-gorĝo -- en Yangzi-rivero;

2) Luoyang(lŭoyang) -- urbo en la nuna prov. Henan, la Orienta ĉefurbo de Tang-dinastio.

AŬTUNSOVAĜO (1-a el 5)

Aŭtunsovaĝo pli kaj pli dezerta.

River' malvarma skuas bluan spacon.

Boat' ligita ĉe l' Putŝnura stelo.

Mi lokis domon en urbo barbara.

Aliaj plukos maturajn daktilojn;

mi sarkos bedojn, lolplenajn, por malvoj--

el maljunula tagmanĝ' en telero

almozon ŝutos al riveraj fiŝoj.

Trad. Kris Long


Wang Lingyun

PATRINAJ FLUSTROJ

Unu Tago en Jinzhou

La 18a de aprilo, 1998,estis bonaŭgura tago por Wang Dan kaj la tuta familio, tio estis ankaŭ neforgesebla dato. Kvankam jam printempis sur la Nordorienta tero, oni tamen sentis malvarmeton en Jinzhou (Ĝinzhoŭ). Tiutage hurlis la norda vento, sporadaj umearboj skuiĝadis velkeme sub la forta blovego. La vidaĵoj tuŝis kordon en mia koro. Ĉu la de ni arde priatendita printempo haste forrapidus senrevene, kaj ree aperus la vintro?

Fininte la oficejan laboron en la 17a de aprilo, ni informiĝis, ke sekvatage oni al Wang Dan faros fizikan ekzamenon, kaj Jinzhou-a Prizono deziras la ĉeeston de liaj gepatroj. Sen pluaj demandoj, ja neeble plu demandi, ni tuj veturis orienten pervagonare, malgraŭ pleno de dubemo. Jam multfoje la prizonaj aŭtoritatoj ordonis faron de korpoekzameno al Wang Dan, sed neniufoje ni sciis pri ties rezultoj, krom okazoj eldiritaj de mia filo. Kial ni devas veturi tiom longadistance por la okazo ĉifoje? Ĉu io misa lin trafis? Nur posttagmeze de la 17a, ni ricevis leteron lian, kiu raportis, ke ĉio enordas. Ĉu vere realiĝas la onidiro, ke ni permesiĝos hejmen venigi nian infanon ellasitan el la malliberejo? Tio ŝajnas tro bona por esti vera, ja al ni ne kredeble.

Je la sepa matene de la 18a, la vagonaro atingis Jinzhou. Estis la 18a fojo ni eliris el tiu fervoja stacidomo. Malsame al la antaŭaj okazoj, ĉifoje nin atendis bonvene ĉe la elirejo de la stacio kvaropo da la prizonaj personoj. Post matenmanĝo ili akompanis nin dum ripozo kaj atendo en la gastejo. Babilante, iu prizonrespondeculo diris: "Ĉiufoje estis mi kiu akceptis vin. Pro longeco de tempo, estiĝis sentimento, ja malvolonte al mi vin adiaŭi." Tion aŭdinte, mi konsterniĝis, sed ne plu pensis pri la diro. Nun, rememore, la vortoj ja estis signifplenaj, pripensendaj. La parolinto eble gurdis senintence; la aŭdinto ankaŭ ne atentemis.

Antaŭtagmeze ni veturis al hospitalo, kie ni vidis, ke eliras el la ekzamenejo Wang Dan en loza griza prizonbluzo, kun flavepala aspekto survizaĝe, ne sindeteneblan de daŭra tusado. Antaŭ ol finparoli kelkajn vortojn, li estis forkondukita.

Je la tria posttagmeze la prizonestro al ni anoncis la novaĵon, ke Wang Dan permesiĝas kaŭcie ellasiĝi por ricevi kuracadon en Usono. Jam pli ol unu jaron ni multfoje petis tion senrezulte. Ni jam ne povis kredi, ke tio ja realiĝas. Nun, aŭdinte la anoncon, ni tute senemociis, ŝajne ankoraŭ ne povis kredi la plenumon de nia deziro. ni ne montris nin malmodere mirigitaj aŭ ĝojaj. Ni nur ripetis: "Ja bone, ja bone!" ĉirkaŭ la kvara kaj duono, ni alvenis en la prizona manĝejon por havi kunmanĝon kun Wang Dan, kiel ni ĉiufoje faris dum la antaŭaj vizitoj al li. Nur ĉifoje estis nia lasta kunmanĝo.

(el ĵurnalo de Hongkong) Elĉinigis Censinio (Hongkong)


 

S-ano XIE Yuming ricevis

OSIEK-PREMIO-n 1999 pro elĉinigo de romanego:Ruĝdoma Sonĝo .Gratulon!

 La premio,400 eŭr.,rekompencas vivantan aŭtoron pro publikita verkaĵo ne fikcia aŭ pro grava traduklaboro. Informoj ĉe:La Gazeto,55210 Creuex kaj http://osiek.org