PENSEO/N-RO 102/APRILO/2000


VORTOJ DE REDAKTORO *

Vera Ludikova (1943 - ) \ Por Feliĉo de 2000 *

Liu Bingjun (1912 - ) \ Ĉe Pasejo Amikeco 1) *

Shi Chengtai(1939 - ) \ PRI PERIODA DIVIDO DE LA ESPERANTA LITERATURO *

Phuong Mai (Hanjo, Vjetnamio) \ MIA VIZITO AL VERDA JAPANIO * 


VORTOJ DE REDAKTORO

Dum ĉi bela printempo de 2000 nia povra revueto aperigas belan prozaĵon de la ĉeĥa poetino Vera Ludikova, ŝi ĵus eldonis la poemaron Konfesu Animo (CHRONOS, Praha, 1999), kiu entenas la ĉeĥan originalon kaj ties dek-lingvajn tradukojn, inkl. la esperantan kaj la ĉinan. Dank’ al helpo de esperantistoj ŝia poemo havis por si tradukintojn en iuj lingvoj, ekzl. W. Auld angligis, Kurisu Kei japanigis la poemon k.a., eĉ mi havis feliĉon kunlabori, ke mi ĉinigis notojn pri aŭtorino kaj ĉinigintino. Poetino Vera Ludikova deziras interkomuniki la animojn de homoj sur la mondo pere de sia poezio, kaj ŝi lasas nin Ekaŭdi la Animon (la titolo de ŝia poemaro dulingva, la esperanta kaj la ĉeĥa, CHRONOS. Praha, 1998). En la poemo “la animo estas ne nur katedralo, en kiu kaŝiĝas la homa strebado kaj sopiro proksimiĝi al Dio, sed ankaŭ la mistero de ekzistado mem. Demandi la animon per ordinara homa lingvo ne sufiĉas. Ŝi migras tra tempospaco kaj de tempo al tempo setlas la Teron.” (d-ro J. Lebeda). La apero de tiu poemaro elokvente atestas efikon kaj valoron de Esperanto kiel la Ponta lingvo kaj forton de nia Esp-komunumo! La red.

****************************************

Vera Ludikova (1943 - )

Por Feliĉo de 2000

Torento da fulmantaj kometoj, flugantaj fajraĵoj eklumintaj de ĵus naskiĝinta galaksio, frakasiĝemaj akvofaloj kaj sparkantaj vualoj prilumos la atendantan Teron. Ŝi malfermas la brakumon al malproksimaj senditoj de la Nova Erao el la regionoj, kie lazuro ŝanĝiĝas en helon. La koloraj diamantoj falas sur la Teron, sur ĉiun ĝian peceton, sur Vultavon kaj Hradcxany, en la centron, en la koron. La radioj falos sur la nekovritajn nukojn, en sidejojn de spiritaj energioj. Je la homa sperto pli riĉa revenos en la kosmon la atesto pri estaĵoj celantaj pli alten, sopirantaj je Dio. La animo kaptas la akordan eĥon de la kosmo. La universo pleniĝas de homo, sed nur tia, kiu komprenas, ke ĝuste ĝi, pli spirita, estas lia senco kaj espero.

Decembre 1999

 

Liu Bingjun (1912 - )

Ĉe Pasejo Amikeco1)

Ĉi tie pri paseo mi memoras,

kial ŝanĝiĝis ties nom’ kelkfoje?

Oni ĝin Amikeco nomi volas,

do klopodadu por la paco ĝoje!

Tra Urbo Lang Son2)

Iamaj “kamaradoj plus gefratoj”

Interbatalis en tiuj stratoj.

Ĉiĉeronin’ afable nun komprenas:

L’ amikecon ne detruis la batoj!”

1) antaŭe Ĉinoj nomis la pasejon Zhennan (bridi Sudon), post 1949, Munan (paciĝi kun Sudo), nun Amikeco, kiu situas ĉe landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio;

2) en 1979 troviĝis batalo inter la Ĉina kaj la vjetnama armeo en la urbo.

 

Shi Chengtai1939 -

PRI PERIODA DIVIDO DE LA ESPERANTA LITERATURO

(Parolo dum la simpozio de Pekina Esp-Asoco, 1999-12-11, Pekino)

Hodiaŭ la simpozio favore donas al mi ŝancon, ke mi povas interŝanĝi opinion pri temoj en nia Esp-movado, kiujn niaj estimataj samideanoj eksplikis en la libro Esperanto en Ĉinio dum Centjaro, do mi volas paroli pri la problemo de la perioda divido en la historio de la esperanta literaturo, celante ĵeti brikon por ke oni aperigu la jadon.”

Ĉar la Esp-literaturo estis samtempe naskita kun nia lingvo Esperanto, oni ofte povis dividi la historion de la Esp-literaturo en tri ĉefaj periodoj, kiujn limas la du mondmilitoj, samkiel en la historio de Esp-movado, jen:

La 1a periodo: 1887 – 1921

La 2a periodo: 1922 – 1945

La 3a periodo: 1945 – 1)

Tian periodo-dividon eĉ W. Auld akceptis, kiam li kompilis la 1an eldonon de Esperanta Antologio en 1957. Sed tia divido ne estis preciza, kaj ne kapablis esence reliefigis trajton de la evoluadon de la esperanta literaturo, tial kiun dum la evoluado de nia Esp-kulturo oni pli kaj pli sentis tro svaga kaj ne-scienca. Kiam W. Auld kompilis la 2an eldonon de EA en 1982, li donis la novan dividon pri la periodoj de la Esp-literaturo, li skribis: “Tiu divido, precipe la nomenklaturo, ne rikoltis ĝeneralan aprobon – pro diversaj kaŭzoj. Hodiaŭ, kiam mi rigardas tiujn naŭdek-plus jarojn, mi vidas ilin en kvar stadioj:

1887 – 1921 (Primitiva romantismo)

1921 – 1931 (Matura romantismo)

1931 – 1956 (Parnasismo)

1956 – 1982 (Postparnasismo)…” 2)

De tiam, kiam la apero de la 2a eldono de EA, jam pasis dek kvin jaroj (la libro aperis en 1984), la esperanta kulturo havas pli grandan disvolviĝon, la esperanta beletro rikoltas pli multe kaj elstare. La studo pri la esperanta literaturo ankaŭ gajnas pli bonan atingon. Kvankam ĝis nun ankoraŭ al ni mankas perfekta verko pri la historio de la esperanta literaturo, tamen eseoj (en kvin volumoj) de G. Waringhien, verkoj de W. Auld kaj aliaj evidente priskribis la evoluadon de la esp-literaturo. Oni povas senti mankon pri la triperiodan dividon de la historio de la esperanta literaturo kaj deziras doni novan eksplikon pri tio.

En 1997 mi skribis ĉine artikilon La Esperanta Literaturo kaj Ĉinaj Esperantistoj, en kiu mi prove donis mian opinion laŭ tiu de W. Auld. Jen:

La 1a periodo 1887 – 1921 (primitiva romantismo)

La 2a periodo 1921 – 1931 (matura romantismo)

La 3a periodo 1931 – 1956 (parnasismo)

La 4a periodo 1956 – 1989 (postparnasismo)

La 5a periodo 1989 – (modernismo)

Pri kialo de tia perioda divido mi jam skribis en la artikolo, kiu aperis en n-roj 3/4, 5/6, 1998, de revuo La Mondo, nun mi nur simple kaj koncize menciu:

En ĉiu periodo de la historio de la esperanta literaturo aperis signifa literatura fenomeno, ekz. aperis epokofaraj ĉefverkoj, literaruraj skoloj aŭ influaj gazetoj ktp., kaj gravaj historiaj, sociaj eventoj donis al la literatura verkado evidentan influon; alidire, tiuj verkoj, skoloj aŭ gazetoj kaj gravaj historiaj, sociaj eventoj kreis novan periodon en la literatura historio.

Dum la 1a periodo de la historio de la esperanta literaturo nia Majstro, d-ro Zamenhof mem dekomence prenis la poezian verkadon kiel rimedo ellabori la lingvon, ĉirkaŭ li aperis niaj unuaj poetoj, ĉefe el slavoj, kaj poste el francoj. La 1a mondmilito finis tiun periodon.

En 1921, post la 1a mondmilito, aperis poemaroj Mondo kaj Koro de K. Kalocsay kaj Bukedo de J. Baghy, kiuj jam rivelis iagradan maturon de la poezia verkado en Esperanto, kaj en 1922 aperis fama gazeto Literatura Mondo, redaktita de Kalocsay kaj Baghy, en urbo Budapest, Hungario, kiu bakis kaj instigis multajn verkistojn kaj poetojn en Esperanto. En tiu periodo elstaris la kvinopo laŭ W. Auld, kiu estis Kalocsay, Baghy, Schwartz, Miĥalski, Hohlov. En oktobro de 1921 V. Eroŝenko, la “rusa blinda poeto”, alvenis de Japanio en Ĉinion, komencis sian verkistan karieron en Esperanto.

En la 3a periodo verkistoj kaj poetoj ĉirkaŭ la gazeto Literatura Mondo pli spertis, maturiĝis en verkado kaj tradukado. Tiam aperis libro Parnasa Gvidlibro de Kalocsay kaj Waringhien, kiu “analizis la ĝistiamajn spertojn de nia poetoj, navigis inter la diversaj poetikoj de Eŭropo, kaj eltiris “regulojn” de la esperanta prozodio, avertante kontraŭ kelkaj neakceptindaj formoj (adasismo, abortaj rimoj k.a.).” 3) La Budapesta Skolo elstaris, kaj poemaro de Kalocsay Streĉita Kordo aperis en 1931, kiu faris la esperantan literaturon posedi same elstaran ĉefverkon, kiel tiuj en naciaj literaturoj

Kaj post la 2a mondmilito la forto kontraŭfaŝistaj venkis, kiu kreis la novan situacion en la mondo, esperantistoj plejparte klopodadis por la mondpaco, tio akcelis disvolvon de Esp-movado, kaj riĉan rikolton de la esperanta literaturo. UEA ekde 1950 starigas la premion Beletra Konkurso, kiu ĉiujare premiis elstarajn aŭtorojn en Esperanto.

En 1955 du influaj gazetoj aperis, tiuj estis Norda Prismo redaktita de F.Szilagyi kaj La Nica Literatura Revuo redaktita de G. Waringhien, en kiuj publikigis siajn verkojn iuj verkistoj kaj poetoj en Esperanto, inter kiuj troviĝis W.Auld, K. Piĉ kaj Armand Su, Wang Chongfang el Ĉinio.

La longa poemo La Infana Raso de W. Auld faris la komencon de la 4a periodo de la esperanta literaturo. Aŭtoroj en la skota skolo kaj M. Boulton fariĝis ĉefroluloj de tiama beletra sceno. Du japanaj verkistoj Miyamoto Masao kaj Ueyama Masao donis la vervon el la orienta kulturo en la esperantan literaturon. En la 70aj jaroj bela gazeto Literatura Foiro, kaj en la 80aj jaroj beletra gazeto Fonto ekaperis, kiuj vigligas la esperantan literaturon. En EPĈ ofte aperis beletraĵoj, kaj ĈEE ĉiujare eldonis tradukitajn literaturajn verkojn.

En 1989 Sovetio kaj la orienteŭropaj landoj reĝime ŝanĝiĝis, la nova situacio de la mondo aperis, la malvarma batalo finiĝas. La reformado kaj malfermado de Ĉinio gajnas grandan sukceson. La voĉo por la monda paco fariĝas ĉefmelodio de la internacia socio. Esperanto-movado sane disvastiĝas, kaj la esperanta literaturo eniris novan periodon. Debutis la libera skolo, poemoj de junaj poetoj el tiu skolo, Neves, Kamaĉo, Liven Dek, M. Fernandez proprastile variigas la beletran verkadon. Ĉina junulo Mao Zifu per sia versado honoris nian movadon. Precipe la traduko de la fama romano Ruĝdoma Sonĝo esperantigita de Seimin estas premiita de Premio OSIEK ĉi-jare inter multaj kanditatoj. Mi opinias, ke nia literaturo en ĉi tiu periodo iras al plurismo, kaj nepre havos pli grandiozan atingon, kun kiu ni eniros la novan 21 an jarcenton. Tial mi prove nomis tiun periodon la Modernismo.

vd. Gvidlibro por Supera Ekzameno, HEA, 1979, Budapest, p.128

Esperanta Antologio, la 2a eld. UEA, 1984, p.835

Same 2), p.836

 

Phuong Mai (Hanjo, Vjetnamio)

MIA VIZITO AL VERDA JAPANIO

Nun mi estas hejme, kaj estas bedaŭrinde ke mia revo al Japanio nur restas memoraĵo.

Je la 20a, 99-10-14. La aeroplano atingis flughavanon Narita. Descendante sur la aviadil-ŝtuparon, mi ricevis freŝan, fremdan venton de Tokio. Iomete maltrankvila, mi surportas mian pakaĵon kun eta embaraso. Sed mia maltrankvilo tuj malaperis, kiam mi vidis, ke s-ano Kumaki Hideo, ges-ro Misu atendas min kun radiantaj vizaĝoj, mia koro eksentis varmon dum la malvarma nokto de Tokio.

De la stacidomo, ges-roj Doi kondukis min al sia hejmo, tiun nokton mi tranoktis pace ĉe ili.

99-10-15. vekiĝinte frumatene, ni kune pretiĝis iri al Motizuki. S-ro Awaya Hiroaki, LKK-ano atendis nin ĉe stacidomo, svigante du flagojn de Esperanto kaj Vjetnamio. Neesprimebla emocio superbordiĝis en mi. Li veturigis nin al kongresejo. Ventas kaj pluvas. La kongresejo troviĝas en tre kvieta kvartalo.ni kune prenis tagmanĝon en tre intima atmosfero, mi gustumis tute ekzotikan mangxaĵon kun plena plezuro.

Dum la 86a Japana Esp-Kongreso, mi loĝis en japanstila hotelo. Min kaptis surprizoj unu post alia. Ĉe la enirejo de la hotelo troviĝis multe da pantofloj. Ĉiu devis demeti la ŝuojn kaj ekpreni la pantoflojn, jam aranĝitajn en bonordo kaj puro.

La banejo tute speciala interesis kaj plezurigis min. Pluraj virinoj kune banas sin en varma fonto. Ho, mirinde! Panjo Murata lernigas al mi ban-manieron. Kun tia banado, rilato inter homoj fariĝas pli intima. Ĉia laciĝo subite malaperas. Agrablaj sensaĵoj pli kaj pli trakuras min.

La Kongreso daŭris du tagojn. Pli ol 300 homoj partoprenis ĝin, inter kiuj estis ĉinoj, koreanoj, amerikanoj, aŭstralianoj kaj mi, unu sola vjetnamino. Tio signifas, ke ĉi-kongreso havis amplekson de Azia Kongreso, multaj programeroj viciĝis en bona aranĝo. Mi estis ege surprizita, ke ĉiuj bone konis siajn taskojn. Mi rimarkis, ke LKK-anoj kaj zorgantoj ne montris sin haste okupata, ĉio iras glate. Mi havis tre belan travivaĵon en Motizuki, povis ĉerpi multan sperton el la Kongreso, kaj bone informis pri la deligita reto, la pasporta servo, ekaroj, la monda turismo, la azia agado, judaismo, islamismo, homararismo ktp. plie krom tio, pri la pasiva formo de Esperanto, japana kulturo: te-cermonio, banado, la tradicia kostumado. Se vi volas, vi povas sendi leterojn markitajn per simbolo de la Kongreso. Poŝt-oficistoj estis pretaj helpi vin, eĉ vi povas sigeli per blua koloro al io ajn kiel memoraĵo, mi jam provis tion. Por mi tre interese estas, ke mi relegas Esp-librojn de amikoj donacitajn al mi dum la Kongreso kun tia marko. Cetere mi rimarkis, ke japanoj ŝatas intermeti en siaj frazoj “kiel diri”, “kion diri” – signo de pripensado antaŭ ol la dirado – kio faras la parolon pli natura, pli aminda.

Post la kongreso kun s-anoj Miĉuko, Aoyama, Adati mi faris ekskurson al Harajuku-strato rezervata por gejunuloj, al Venusfort – la plej moderna konstruaĵo. Tokio estas ege moderna kaj bela, kun puraj stratoj kaj bona trafik-ordo. La moderna trajno al Venusfort kuras aŭtomate (sen ŝoforo) kaj rapidege. Tio estas mia plej interesa malkovro dum la ekskurso.

La vizito al Japana Esp-Instituto donis al mi neforgeseblan impreson. Mi pensas, ke japanaj esp-istoj devas esti fieraj pro sia belega, moderna kaj granda Esp-Domo, kiu interalie pruvas la fortan japanan Esp-movadon kun ties aktiva, efika agado. Esp-boblioteko estas instalita kiel nacia biblioteko. Alia surprizo mia estas, ke oni povas trovi multajn vjetnamajn Esp-librojn, kiuj ankoraŭ aspektas novaj, kaj tiaj jam fariĝas netroveblaj eĉ en vjetnamaj Esp-biblioteko.

Gejunuloj organizis du kunsidojn por varme gastigi min. Mi estas tre dankema al ili, ke mi havis gajajn interkonajn vesperojn, kaj komprenas pli multe pri la junulara Esp-movado dank’ al ilia helpo.

En la lasta tago, dank’ al helpo de s-roj Kinugasa kaj Yamakawa, mi vizitis “malnova Japanio”-n, kie restoracioj ankaŭ estas aŭtomataj. Multaj homoj, precipe gejunuloj, vizitis la muzeon. Ili ĝuis, admiris vidindaĵojn de ĉi tiu lando en la pasintaj tempoj. Tie kaj aliloke signalo de trajno, malnovaj luliloj ankoraŭ estas konservataj, tieaj sonoj kaj vidaĵoj verŝajne sentigis min revenunta en Japanion antaŭ 40 aŭ 50 jaroj.

Poste du fervoraj s-anoj gvidis min al Nippa lernejo, kie mi estis varmege akceptata per te-cermonio. Japanaj gelernantoj feliĉe lernas nian lingvon en sia lernejo.

La lastan nokton en Tokio, mi havis la bonŝancon partopreni en prelego de s-ro Kep Enderby. Mi vespermanĝis kune kun ges-roj Kep Enderby kaj zorgantoj. Miaj tagoj en Japanio estis tiom belaj kaj memorindaj!

Verdire, mi jam ĝuis multon belan, interesan en la gastama japana Esp-movado kaj la japana popolo, plivastigas mian scion pere de ĉi-vojaĝo. La bela rememoro kaj profunda danko al JEI, al ges-roj Doi, ges-roj Isino, al s-ro Yamasaki, al s-ro Syozy kaj al la japana esp-istaro, miaj geonkloj kaj geamikoj ĉiam estas rezervita en mia koro!

                                               返回目录