PENSEO/N-RO 103/MAJO/2000


 

Gnail: \ VEKFRAPI KONSCIENCON *

Wen Zhao \ LA VIKTIMA POETINO *

Mao Zifu (1963 - ) \ TIUJN JAROJN *


¡¡

Dum la ĉarma printempo de la jaro 2000 ni omaĝas nian n-ron de majo al preskaŭ de oni forgesata f-ino Lin Zhao, talenta poetino, kvankam ŝi restis en nia mondo tre mallonge, eĉ ŝiaj versoj estas tre malfacile legitaj hodiaŭ, tamen ŝia mensosana pensado kaj kuraĝa konduto por serĉado de la libero ĉiam vekfrapas konsciencon de ĉiu ĉino, kaj plie instigas nin, vivantajn en la ¡°Novepoka¡± Ĉinio klopodadi por la bela morgaŭo, ĉu ne?

La red.

¡¡

Gnail:

VEKFRAPI KONSCIENCON

Sub la kondamno pri la krima " kontraŭrevoluciulo", ekfalis juna ĉina intelektulino kun varma koro en sangmarĉon. Tamen la kurteno ankoraŭ ne falis: post kiam la "krimulino" estis ekzekutita, ŝiaj familianoj ankoraŭ devas pagi 5 cendojn por la kuglo, kiu mortigis ŝin. Jen estis la vivo de ĉinoj! En la ne tiel normala "natura katastrofo", tri milionoj da kamparanoj mortis de malsato. Kie do estas tiuj batalintoj antaŭ dek jaroj por demokratio kaj kontraŭ malsato ? Ĉu ekzistas eĉ neniu daŭriganto? En senĉesaj politikaj movadoj, por sia propra sekureco, preskaŭ ĉiuj spertoriĉaj intelektuloj regresis, de iripova fariĝis scipovanta rampi. Sed kiu asertas ke ekzistas neniu daŭriganto ?

Tia daŭriganto ja ekzistas, kvankam eble tre tre malmulte. Sed ilia korpo senbrue malaperis en la obskura nokto de Ĉinio. Unu kuglo sufiĉas fini unu viglan vivon, kaj, memoru, ke oni ankoraŭ devas pagi 5 cendojn por la kuglo! Ŝi mortis, en iu obskura nokto de la sesdekaj jaroj. Neniu ĉina kamparano scias ŝian nomon. Eĉ ĉe tiuj tre malmulte da plej kuraĝaj kaj plej saĝaj ĉinaj intelektuloj, ili nur senvoĉe flustris intime tiun sonoran nomon : Lin Zhao ! Ŝi nur faris tion ke ŝi elparolis la parolon : "Ni devas havi demokration kaj liberon . Ni devas havi pli bonan vivon ol en pasinteco." Tian parolon ja ĉiu devas diri sed preskaŭ ĉiuj intence evitis eldiri.

Por persisti je tiu parolo, ŝi oferis sian vivon. Ŝia kadavro jam delonge kunfandiĝis en argilo de sennoma loko de Ĉinio. Ŝi ne bezonas la rememoron de tiuj humile postvivantoj de la nacio. Tamen, tiuj homoj kun titolo de intelektulo travivintaj el kvindekaj kaj sesdekaj jaroj, devas frapi al si je la pordo de konscienco , sub la stelo Norda Ĉerpilo (La Granda Ursino) en nokto, kun demando al si : ¡°Ĉu mi fordonus mian sendependan personecon interŝanĝe por akiri mian sekurecon ?¡± Dume, la junaj intelektuloj devas koni ke okazis en nia nacio tiom multe da tragediaj historioj, kaj , tio ne finiĝis ĉe Lin Zhao .

(1999-12-13. Chengdu)

Wen Zhao

LA VIKTIMA POETINO

Rara talentino

Lin Zhao (1932 ¨C 1968), lokano de Suzhou, origine nomiĝis Peng Lingzhao. Laŭdire ŝi havis apartan ŝaton al la romano Ruĝdoma Sonĝo, precipe al la protagonistino f-ino Lin Daiyu (Jaspa), sekve ŝi ŝanĝis sian nomon al la aktuala Lin Zhao.

1954, ŝi eniris Pekinan Universitaton kun brila poentaro kiel ĉampiono inter sukcesintoj en la provinca ekzameno de Jiangsu. Komence ŝi lernis en la fako de redaktismo, kiu poste renomiĝis fako de ĵurnalismo de la ĉinlingva fakultato.

Foje, s-ino Xu Guangping, la edzino de s-ro Lusin, venis al Pekina Universitato kunsidi kun junaj gestudentoj. La gejunuloj konkure parolis, esprimante sian amon kaj estimon al s-ro Lusin. F-ino Lin Zhao ekdemandis: ¡°Kion povus okazi al li, se s-ro Lusin vivus ĝis hodiaŭ?¡± bonŝance la s-ino ne klare aŭdis tiun pensigan demandon.

En Pekina Universitato Lin Zhao ĝuis famon de talenta f-ino. En 1959, kiam Britio kaj Usono lanĉis militan atakon kontraŭ Egiptio pro Suez-kanalo, Lin Zhao verkis poemon, subtenantan al la egipta popolo, kiu publikiĝis en la Tagĵurnalo Guangming (Lumo). Kaj kiam k-do Voroŝirov, prezidanto de la Supera Soveto de USSR, vizitis Ĉinion, la Ĵurnalo Ĉina Junularo sinsekve publikigis du poemojn por bonvenigo, ambaŭ verkitajn de Lin Zhao.

Absurde etiketita kiel ¡°dekstrulino¡±

Lin Zhao membriĝis al la Poezia Societo de Pekina Univesitato. En la universitata organo kaj la revuo Ruĝa Domo de la studenta ligo ofte publikiĝis ŝiaj poemoj kaj prozoj. Ŝi ankaŭ redaktis la murgazeton por la Libera Forumo de la universitato. Poste, multaj membroj de la Poezia Societo kaj la Libera Forumo estis etiketitaj kiel ¡°dekstruloj¡±. Kaj nature, Lin Zhao ne povis esti escepto.

Komence, Lin Zhao neniel povis kompreni: kial la ago doni sincerajn vortojn laŭ alvoko de Kompartio subite fariĝas kulpa? Ŝi provis sinmortigi per engluto de superkvanto da dormigiloj, sed ne sukcesis. Poste, ŝi havis sian komprenon, kaj eĉ persvadis al aliaj samsortuloj: ¡°Kvankam mi ankoraŭ ne estas tute klara pri la demandoj kiaj estas la karaktero, signifo kaj konsekvencoj de tiu ĉi kompanjo kaj kiel ĝi influos la historion de nia lando, tamen ni nepre serioze pensu por trovi la solvojn.¡± Pro ŝia ¡°malbona¡± konduto ŝi estis kondamnita al punlaboro je 3 jaroj. Malkonvinkite, ŝi iris al la centra institucio de la Junulara Ligo demandi: ¡°Kiam s-ro Cai Yuanpei estis rektoro de Pekina Universitato, li senhezite grandanime traktadis kun la militarista registaro por garantie liberigi la maljuste arestitajn studentojn, dume la nunaj gvidantoj de la universitatoj prenis ĝuste la malan konduton miskulpigi siajn studentojn, mi ŝatas demandi, kie estas la konscienco de ili?¡±

Ekzekutita kiel aktiva ¡°kontraŭrevoluciulo¡±

Printempe de 1960, Lin Zhao malsaniĝis kaj havis forpermeson reveni al la hejmo de sia patrino en Ŝanhajo. Ŝi ofte babilis kun kelkaj kunlernantoj pri la kurantaj aferoj. I.a. ŝi parolis ke situacio de Jugoslavio estas iom simila al tiu de Ĉinio, do iuj politikoj estas lernindaj por ni. Sed, tute ekster ŝia atendo, ŝi estis perfide denuncita kiel krimulo kiu organizis agadon kontraŭ Kompartio. Sekve Lin Zhao estis arestita en 1960 kaj kondamnita al malliberigo por 20 jaroj.

Sed tiu obstinema f-ino neniam submetiĝis. Per ĉia maniero ŝi diskonigis la maljuston al si kaj sian proteston, ekz-e, en jena poemo Rozo Dediĉita al Prokuroro:

Al vi, Prokurora Moŝto

humile mi dediĉas rozon

kiel proteston plej ĝentilan,

senbrue, milde kaj delikate!

La homa sango ne estas akvo,

kial torenti kiel rivero?

Dum, la Granda Kultura Revolucio pli kaj pli interesiĝis la individua kultismo, kaj tra la tuta Ĉinio furoris la t.n. matena kaj vespera kultoj. En malliberejoj de Ŝanhajo ankaŭ furoris la t.n. matena kaj vespera sin-riproĉoj, kiam la malliberuloj devis en halo konfesi: ¡°Al la Granda gvidanto Prez. Mao mi, la krimulo, konfesas miajn krimojn.¡± Tiaj religieskaj ritoj ege malplaĉis al Lin Zhao. Do, ĉiufoje ŝi evitis tion kaŝante sin en necesejo. Ŝi diris: ¡°Mi opinias la necesejon pli pura ol la halo.¡± Sed tiu diro kaŭzis al ŝi grandan malfeliĉon. Pro la ¡°krimo¡± malice ataki la Grandan gvidanton Prez. Mao ŝi ricevis ¡°rapidan kaj gravan¡± punon ¨C pafmortigon, en sia aĝo nur 36-jara.

Antaŭ la ekzekuto, ŝi mord-vundis sian fingron kaj per la sango verkis poemon Sango Oferata al la Libereco:

Mi enigas ĉi guton da sango

en sangon de mia Patrio,

mi oferas ĉi guton da sango

al libereco de mi amata.

Viŝu, provu, lavu,

tio estas sango!

Sangon de viktimo, kiu povas ĝin forigi?

Neniu povas scii, kie Lin Zhao estis pafmortigita? Filantropia institucio sendis ŝian kadavron al kremaciejon, sekve neniiĝis ankaŭ ŝia cindro. Pli tragike estis, ke post mortigo al Lin Zhao, oni eĉ devigis ŝian patrinon pagi 5 cendojn por la kuglo per kiu oni pafmortigis Lin Zhao. La patrino tuj svenis frapite de la dolora informo kaj, post nelonge sin mortigis.

Fino, ĉu racia?

1979, la kompartia komitato de Pekina Universitato publikigis dokumenton korekti la eraron miskulpigi Lin Zhao kiel dekstrulon. Kaj 1980, la Supera Popola Juĝejo de Ŝanhajo donis juĝdecidon ke Lin Zhao estas senkulpa.

Tamen bedaŭrinde, dum simila viktimo, ekz. Zhang Zhixin, estis honorita per titolo de martiro, Lin Zhao restas, laŭ la verdikto, malsana je skizofrenio kaj verŝajne ĝuste pro tiu malsano ŝi estis senkulpigita. Tio signifas, oni ankoraŭ ne donis al ŝi justan juĝon je politiko. Ĉu tio estas racia fino?

-- El ĵurnalo Wen Zai Bao, 1998-11-29

Trad. Tong Zhou

Mao Zifu (1963 - )

TIUJN JAROJN

luno pli granda ol suno,

noktiĝo pro nubaro.

sulkoj sur la frunto de infanoj,

retroira la tempo.

¡¡

oni amikis lupojn kaj vulpinojn,

sed ne katojn kaj ĉevalojn.

homoj ŝarĝis boaton per maro.

sub piedoj la ĉielo,

sur kapo la tero.

¡¡

falĉiloj falĉis sterilecon;

ventroj satis de nenio.

¡¡

dekmiljaron vivu nia sankto.

morgaŭo estas onto

neimagebla por

nefeuloj.

¡¡                                                                         ·µ»ØĿ¼