PENSEO/N-RO 104/JUNIO/2000
Jadbov (1941 - ) \ MI AMAS POEZION *
Saigyo (1118 每 1190) \ TANKAOJ *
Semio Sun \ ĈU LA SEMOJ ĜERMAS? *
el Tao Te Ching (Laozio aŭ Dao De Jing), n-ro 41\\trad.Krayg *
INTER NI *
﹛
Saluton!
Kian ludon?
※Ho mia kor*, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor*!§
vi iĝis tiom sentema#
Sen-tema? Jes, sen temo. Ĉu via opinio persona?
Nu nur per sona, sed ankaŭ per-kora.
※Se falas al ter* araneo,
min trafu prefere pereo,
ĉar vido ja ŝiras la koron;
mi sentas mortigan doloron.
Tiom tragike!
Neniom troige.
Sed iom tro pike.
※La muso merdu sur vizaĝo.
Ne diru, ke estas malsaĝo!
La morto turmentas la koron;
mi sentas sufokan angoron.
Tiel idiote!
Neniel bigote!
Sed iel dorlote#
※La karnon pikadu moskito;
okazas nenia incito.
Kaj tio balzamas la koron;
mi sentas oferan honoron.
Kiom vantege!
Ĉiom memrege!
Iom tro seke!
※Min sorĉas la tuta Naturo,
min tentas la bela figuro.
La ĉarmo karesas la koron;
mi sentas senliman adoron.
kiel amore!
Neniom pudore!
Iom tro mole!
※Min tiklas petaloj aromaj,
min vokas verdaĵoj senhomaj.
La tiklo vigligas la koron;
la voko pliigas fervoron.§
Tiel reveme!
Neniom subpreme!
Sed iom senkreme!
Se floroj defalas altere,
mi levas al sino poere#
Leĝere tenere libere,
sincere modere ofere,
butere kulere ansere,
sufere mizere infere#
Kia mikspoto entenanta tiom da 每eroj! Ne sarkrilegiu kontraŭ Muzo!
Muso festenas, se kato ne venas.
※Ho pluvo, pluvo,
ne frapu plu sovaĝe.
Se la ruĝbrilaj
folioj monte falus,
ja estus tre domaĝe.§
Poemo bela.
Malpli ol la miaj.
Kiu ĝin verkis?
Unu el la Ora Duopo, kies manoj forte kalas.
Ne logogrifu!
La kaloza#
Kalocsay!
※Ornaton sian tajlis aŭror* el silko ora,
kaj pasas dignoplene al tagoserv* adora.
Sur branĉoj erupciis burĝone lanbuletoj,
kaj pikas tra la grundo jen kelkaj verdaj betoj.§
Denove de la mano ※kaloza§?
Vi jam oldas!
Efektive. Sed mi demandas pri la aŭtoreco.
※Vi jam olda§!
Ha, William Auld, ĉu ne?
※Citrona flav*, violkoloro:
siringoflor* kaj ranunkol*!
Citron* langvoras pro viol*.
Pri lun* mi kantas kun adoro,
per vortoj el viol* kaj oro#§
Kies versoj?
Hilda Dresen tradukis el la rusa.
Milda kaj ruza?
※Absinto floras orkolore,
grenkampo muĝas kiel mar*,
herbejtapiŝ* arome ondas,
venteto flugas en arbar*#§
De kiu?
※En ruĝa roz* abelo zumas,
kaj ĝoje sonas birda klam*!
Mildec* plenigas koron mian,
amare dolĉe kiel am*.
Sufiĉe!
※Je floroj la patruj* abundas,
ekverdas ĉiu stipa spik*;
somero staras ĉe pordego,
mansvingas kiel vi, amik§#§
Lasu la ruzan mildan hidan!
Bela kaj milda. Milda Jakubĉova.
Tute egale!
Mi povas ĉerpi mil sitelojn da#
Vi mem estas sitelo.
Jes, stelo#
Ha ha ha!
Ne hahau! Eĉ famega poetego#
(daŭrigota en n-ro 106)
Alvenu nepre
Ĉe la florad* de prunoj
al mi por gasti!
Eĉ fremdaj homoj devas
dum tia temp* kunveni.
* * *
Sakurojn famajn
en Yoshiho ekvidis
mi sur deklivoj 每
de tiam koro mia
ne sekvas mian korpon!
* * *
Sakuroj, certe,
ne estas kaŭz* de tio,
sed rigardante
al ili, mi ja sentas
turmenton en la koro.
* * *
Se en la mondo
la luno ne nubiĝus,
ne velkus floroj 每
mi estu malzorgema,
sen kiaj ajn sopiroj!
* * *
En Shirakawa
sur brancxo primavera 每
kant* najtingala.
Kaj ŝajnas, ke aŭdiĝas
Eldiroj de la floroj.
* * *
Mi florĝuante,
en Yoshino por ĉiam
decidis resti.
L* parencoj, eble kredas:
li venos post florfalo.
El la japana: Gennadij Turkov
﹛
ĈU LA SEMOJ ĜERMAS?
Mia infanaĝo pasis en mia naskiĝ-vilaĝo, kie restas miaj memoroj pri la infaneco, kiuj ofte venadas dum printempo al mi. Antaŭ verdaj salikobranĉoj, kvazaŭ voĉo de iu knabo flugas al mi: ※Ĉu la semoj ĝermas?§
Infanece mi kaj mia frato estis petolaj. Dum somero ni almenaŭ fajrigis nian domon pro tio, ke ni kaptas cikadojn per brulanta kaŭĉuko, kiun mi prenis el ŝuo de nia avo. En la Printempa Festo mi diseksplodis per petardoj neston de krabroj, ĉar krabro iam turmentis mian fraton per la pikado.
Kiam ni vizitis lernejon, nia instruisto klarigis al ni, ke ĉiuj plantoj kreskas, de eta semo ĝis granda planto, eĉ tiu malnova giganta ginko ankaŭ kreskis de la eta semo. Mi kaj mia frato pri tio tre miris. Li demandis al mi mallaŭte: ※Fraĉjo, kion fari, se krabro fariĝos granda, kia estas homo?§ Mi sentas konsolon en la koro, ĉar mi jam forigis la neston de krabroj, kiuj ne povos plu kreski.
De tiam mi tre atentis pri semoj. Mia frato iufoje trovis semojn, li ĝoje kuris al mi, kriante: ※Fraĉjo! Mi vidis la semojn, multajn arakidsemojn. La avo diris al mi, ke se ni enterigos ilin, kiuj certe povos ĝermi.§ Ni tuj trenis benkon, sur kiun ekstaris por preni manplenon da arakidsemojn el urno sur ŝranko. Ni sentis, ke ni faras grandan aferon, kaj deziris semi.
Iuvespere ni enterigis la arakidsemojn antaŭ nia domo. La frato demandis al mi, ridetante: ※Ĉu la semoj ĝermos morgaŭ?§ Mi kapjesis: ※Kompreneble! Saliko estas granda, ĝi bezonas kelkajn jarojn por kreski, sed arakido ne! Ĝi povos rapide ĝermi.§
Tamen tago post tago pasis, la peco da tero, en kiu ni semis, ankoraŭ restis ebena. Tago post tago pasis, ni jam kalkulis perfingre pri pasintaj tagoj, sed la ter-peco ankoraŭ restis senŝanĝa. Ni ekmaltrankviligxis, tiam la avo konsolas al ni: ※Ne maltrankvile, semoj elteriĝos almenaŭ post pli ol dek tagoj.§
En la tago, kiun la avo antaŭjuĝis, la suno ankoraŭ dormas, mi frue ellitiĝis por rigardi pri ĝermado. Sed vane. Kun granda malespero kaj tristo mi elfosis la arakidsemojn per la mano, kiuj jam nigriĝas. Mi ekploris, ploregis. Kiam la frato ankaŭ venis kurante, ridetante demandis al mi: ※Ĉu la semoj ĝermas?§ Vidante la nigriĝantajn semojn, la frato forviŝis miajn larmojn sur la vizaĝo per siaj manetoj, milde konsolis min: ※Ne ploru, ni denove semu!§
Tempo forpasas fluge. Multaj pasintaj aferoj estas forgesitaj de mi, sed la afero pri semado de la arakidsemoj dum nia infaneco bone restas en mia memoro, eĉ ĉi-momente ŝajnas al mi, ke ĉe miaj oreloj ankoraŭ sonus la naiva voĉo: ※Ĉu la semoj ĝermas?§ Nun mi kaj mia frato jam estas plenkreskuloj, mi kredas, ke la semoj certe ĝermos!
2000-01-17, Zaozhuang
el Tao Te Ching (Laozio aŭ Dao De Jing), n-ro 41
Eminentuloj, konante Tao,
zorgeme pratikas ĝin
Ordinaruloj, konante Tao,
laŭ la okazo rekonas ĝin aŭ ne
Trivialuloj, konante Tao,
mokridegas, blagigante ĝin.
Aŭskultu iliajn korplenajn ridegojn -
sen blago la Tao ne estus la Tao .
Blagaj ŝajnas la antikvaj diraĵoj:
Vojo hela estas kvazaŭ malhela
Antaŭen paŝi kvazaŭ regresi
Ebena vojo kvazaŭ kruta
Alta virto kvazaŭ baza
Pura virto kvazaŭ makulita
Vasta virto kvazaŭ maltroa
Konstanta virto kvazaŭ efemera
Vera virto kvazaŭ ŝanĝema
Tamen eterno doniĝas al ŝi
Kiu iras rekte laŭ la cirklo
Fondaĵo al ŝi kiu sentas iel ne per tuŝi
Harmonio al ŝi kiu aŭdas ion krom la sonon
Formo al ŝi kiu vidos ekster la flankojn
Tiel la Tao transsensas kaj nenomeblas.
Vivu ŝi kiu kun la Tao plenumas la neplenumitan.
Esperantigiis Krayg
El Krayg,nia angla amiko: Estas la ĉi-suba versio de unu verso de la Tao Te Ching, kiun mi verkis hieraŭ dum Solstica meditado. Tute ne esta orignala - simple estas mia kuniĝo de tri tradukoj (angla kiu tre poemas, germana , kaj esperanta kiu tre vort-al-vortas) plus miaj propraj pensoj. Mi esperas ke iam mi ja eklernos la ĉinan sufiĉe por kompreni la ĉinan orignalon de tiu fama teksto!!
Denove je tiu ĉi turnpinto de la jaro mi deziras al vi sanon kaj feliĉon
*Kara Krayg: mi publikigas vian tradukton laŭ Laoxio por ke ties Penso fariĝu nia komuna spirita riĉaĵo! La red.