PENSEO/N-RO 105/JULIO/2000


 

Feng Xuefeng (1903 – 1976) \ ORFAZANO KAJ PASERO *

Jadbov (1941 - ) \ MI AMAS POEZION *

POEMOJ DE DU FU (712 – 770) *

ALVENO DE GASTO *

EN CENT TRISTOJ *

ŜTATROMPO *

LUNO *

FORIRANTA BOATO *

FOR SHU *

NOKTO (2)

KARPOJ SALTAS TRANS LA DRAKA PORDO trad.Guozhu *


 

Feng Xuefeng (1903 – 1976)*

ORFAZANO KAJ PASERO

Unu orfazano vizitis alian orfazanon kiel gasto. Okaze de disiĝo ili ambaŭ eltiris de sia korpo la plej belan plumon kaj reciproke donacis kiel memoraĵon. Tion vidis grupo da paseroj kaj moke diris: “Tio ja estas tipa reciproka memlaŭdo, ĉu ne?”

“Fi, pasero!” ne volonte min deteni, mi parolas jene: “Vi eraras! Kiel ajn ili tamen estas orfazanoj, eminentaj el belaj birdoj. Finfine iliaj plumoj sorĉas belege. Sed kio vi estas? – nur grizaj paseroj mallindaj!”

trad. Wu Hua

*Feng Xuefeng (ŝjŭefeng) – fama verkisto, fidela disĉplo de s-ro Lusin (1881 – 1936), mortis turmentate dum la fino de la Kultura Revolucio. Kiam li kuŝas sur malsanula lito, lia malnova konato / rivalo, k-do Zhou Yang (1908 – 1989), la grava gvidinto en la literatura kaj arta kampo de la Kompartio de Ĉinio, farante memekzamenon pri sia farado sub la gvidado de Maŭ, post elprizoniĝo de la Kverpersona Bando, speciale vizitis Feng, kaj gajnis lian tolereman komprenon. Feng verkis ĉi-fablon, sian lastan verkon. (la red.)

Jadbov (1941 - )

MI AMAS POEZION

Hi hi hi, varmega potego!

Eĉ mia filino, denaska poetino…

Proteino! Hu hu hu!

Aŭskultu!

Ĉokolado, marmelado,

Mia frato kaj amato.

Nenio, kompare kun tiu…

Kiu?

Aŭskultu kaj kultu!

Jen ĉie regas festa atmosfero, ekde la lasta tago de 1999. Kaj ĉie ankoraŭ iras bankedo aŭ festeno. Jen tiu jam ebrias kaj lia kapo turniĝas aŭ vertiĝas. Ties okuloj brilas aŭ glimas.

Kaj vi?

Ne mi. Jen iuj fumaĉas. Subite iu laŭte krias, eble pro doloro en la stomako, ĉar festeno sekvas bankedon.

Aha! Ĉio bagatela, tute ĉiutaga. Se temas pri celebrado en la dumila jaro, nu, babilaĉu plu. Sed ni parolas pri versado.

Ĝuste! Ĉio vekiĝas en la animo kapo vertiĝas okulo glimas densa vaporo nebula fumo pika doloro brula fajrero tondra ekkrio fine kio mi estas genio stultulo…”

Kia tohuvabohuo!

Tiujn vortojn mia lernantino skribis sur papero. Mi trovis ŝin ne stultulino, sed talentulino. Mi do dividis la tohuon en tri pecoj kaj sendis al “Penseo”:

Ĉio vekiĝas

En la animo.

Kapo vertiĝas;

Okula glimo.

 

Densa vaporo,

Fumo nebula;

Pika doloro,

Fajfero brula.

 

Tondra ekkrio!

Nenio restas?

Fino? Genio!

Kio mi estas?

Ha ha!

Kaskada lirikeco, subtila sentemo, ĉu ne?

Kial vi ne volas sendi ĝin al Literatura Foiro aŭ Fonto aŭ

Eble. Mia lernantino ĝin kopiis, sed eble pro la juneco, eble pro neglektemo aŭ malatento, ĝi fariĝis tia:

Ĉio

en la

animo

vekiĝas

kapo

vertiĝas

okulo glimas

densa vaporo nebula

fumo pika

doloro brula

fajrero

tondra ekkrio

fine kio

mi estas genio

stultulino

Kio okazas al vi?

ĝi tiom tusxas vian koron aŭ ankaŭ vi subite sentas pikan doloron en la stomako?

ĝia titolo estas “Juneco”. Kaj Ŝton recenzas, ke la genia aŭtorio, sin kamuflanta per “stulteco”, ege kuraĝas stari aŭ marŝi sur la fronto kun verda frondo en la maneto. Ŝi genie renversas la rutinon, talente disŝiras la ŝiman ĉifonan tegon de ritmo kaj rimo, heroine (ne kokaine) sin liberigas el ĉio de la poetika kateno. La brila poemo estas dumila-jare epokfara.

Ja ja!

Fine vi ellasas jajaon! Jen kia kapo? Verda. Kiaj okuloj? Glimantaj. Sturme tra la densa nebula vaporo el cxio malnova, malgraŭ pika fumo kaj brula doloro. Nun jam fajrero! Verdaj fajreroj. Verdiĝos la tuta mondo, tere kaj anime. Aŭskultu, Mi estas genio! “Mi”, pronomo por la nova generacio, la nova forto, la nova vivo, la nova jarmilo…

Mia Dio!

Jes ja. (fine)

POEMOJ DE DU FU (712 – 770)

ALVENO DE GASTO

Super printemp-akvo ĉirkaŭ mia domo,

Jen frekventas birdaj grupoj en ŝvebado.

Ne ankoraŭ balaitas por vi pado,

Barilpordon mi malfermas, mia homo.

Hejmo mia distas de la bazarloko,

Vin regalu povre mi per vin’ malklara.

Ĉu vin-akompane la oldul’ najbara?

Lin kondukos por plezuro nur alvoko.

Trad. Vejdo

EN CENT TRISTOJ

Mi memoras, kiam aĝas dekkvin-jara,

Bovide fortika mi iradis ĝoje.

Aŭgust’ en kort’ maturis piroj, jujuboj,

Ĉiutage arb-surrampis mi milfoje.

Fulmrapide, nun mi aĝas kvindek-jara,

Rare iras, staras; ofte kuŝas, sidas.

Servas mi per ridoj penigaj al mastro.

Kolektiĝon de cent tristoj mi nur vidas.

Mi eniris pordon – nur kvar vakaj muroj.

Maljuna edzino mienas samtriste.

La malsaĝa filo ne scias ĝentilon,

Kolere li manĝon kriĉpetas insiste.

Trad. Guozhu

ŜTATROMPO

Ŝtatrompo lasas montojn kaj riverojn,

Printempas l’ urbo: herb’abundas, arboj.

Pri ni pensante floroj ŝutas larmojn,

Koron konsternas solec’ en birdkrio.

Signalaj fajroj tri monatojn brulis,

Leter’ valorus dekmil ormonerojn.

Zorgoj forgratis la harojn, jam blankajn:

Ĉu restas iuj por subteni pinglon?

Trad. Kris Long

LUNO

En ĉielo proksimiĝis la aŭtuno.

En la homa mondo klaras lun-furoro.

Buf’ mergiĝis en la rojo, sed ne dronis.

Drogpistante, longe vivos la leporo.1)

Ĝi nur faras mian koron pli amara,

Kaj aldonas al mi pli da blankaj haroj.

Nun tumultas ĉie ankoraux milito,

Do plilumu ne al la kazernaj baroj.

1) laŭ ĉina mito: bufo kaj (la jada) leporo en la luna palaco vivas kune kun feino Chang

Trad. Guozhu

FORIRANTA BOATO

Ĉe urb’ Changxi adiaŭ al la gasto,1)

Pluvas senhalte sur la monto frida.

Ne surĉevale nur pro vojo glita

Revenas en boat’ vi sen prokrasto.

Verdo foriron de la mont’ emfazos,

Aperon de oranĝ-arbaro flavo.

Aplombe fluas la rivera ravo,

Sidante vi en la boat’ ekstazos.

Changxi (cangŝji) – nomo de urbo ĉe jialing(ĝjaling)-rivero en la nuna prov. Sichuan

Trad. Shi Chengtai

FOR SHU

En urb’ Shu gastis mi kvin jarojn,1)

En Zizhou unu jar’ forglitas.2)

Mi ne transiras pasej-barojn,

Nur turne al Xiao, Xiang vizitas.3)

Grizhare sekvos sen espero

Mi mevojn en restantaj tagoj.

Korteganoj pri l’ landafero

Zorgas, ne larmas mi dum vagoj.

Shu(ŝu) – urbo Chengdu en la nuna prov. Sichuan;

Zizhou(zizoŭ) – antikva nomo de urbo Santai(santaj) en la nuna prov. Sichuan;

Xiao(ŝjaŭ),Xiang(ŝjang) – nomoj de riveroj, per kiuj la poeto aludas regionon de la nunaj prov. Hunan, Hubei

Trad. Shi Chengtai

NOKTO (2)

Vesperfunebro: flutoj urbomure.

Vilaĝtombejon birdoj foje venas.

Jam multajn jarojn militaj kirasoj;

Reiras nokte hejmen impostitoj.

Nigraj klifarboj foliojn faligas,

Stela rivero translime subtilas.

Granda ĉerpilo survolbe videblas,

Maldika luno, pigoj ĉesas flugi.

Trad. Kris Long

KARPOJ SALTAS TRANS LA DRAKA PORDO

(novelo de Tang-dinastio)

Oriente de la Flava Rivero staris monto nomata Longmen (Draka Pordo). Yu fosis tie kaj elfaris pli-ol-unu-li-an pordon, tra kiu la Flava Rivero fluis malsupren. Inter la du bordoj ĉaroj aŭ ĉevaloj ne povis interkomuniki. Ĉiujare en la fino de printempo, flavaj karpoj el maroj kaj riveroj alnaĝis kaj konkure transsaltis la pordon. Sed tra unu jaro malpli ol 72 el ili tion sukcesis.

Tuj kiam ili transsaltis la Drakan Pordon, ili estis sekvantaj de nuboj kaj pluvoj, kaj ilia vosto estis forbruligita de la ĉiela fajro, kaj ili transformiĝis en drakon.

-- el vol. 466 de Taiping Guangji (la Ampleksa Antologio de Taiping), trad. Guozhu

                                                                                               返回目录