PENSEO/n-r 106/Aŭg.2000

kantoj de anteo elektitaj poemoj de mao zifu

 
kanto de anteo
 
ho,anteo,
sur rulseĝo
fortas veo?
ho,anteo,
glorpaseo
jam trans heĝo.
ho,anteo
sur rulseĝo!
 
* * *
 
ne scias mi,ĉu
signifas kant' de cigno
morton.se jese,
preferas mi,l' enkaĝa,
kanti vespere.
 
iam mi mortis.
morto egalas sonĝon.
en sonĝo vervas
spirito ladtenita;
korpo -- for el mumio.
 
ĉi mond' bezonas
morton,alie,kial
oni fabrikas
aviojn muŝe,dume
ekskoke paraŝuton!?
 
drensant,drensantoj
miaj -- el unukordo.
krak,flugas sparkoj.
okulojn fermu;
en kor' ĉielo fajru.
mia plorado
faligas acidpluvon.
jun' for de flego
trafis traktorajn radojn.
kruroj sur ŝultroj.
kie fekunda tero?
manoj piedas;
en vido l' horizonto.
ŝtopu orelojn,
ho,vivamuloj! dolcxa
la tono de ponardo.
 
--------
anteo : en greka mito filo de pozidono kaj gea
drensant : krio de cigno mortanta( latinismo)
 
al viŝnuo
 
 
patrino,zorga flam' en koro,
kial verte prujnohava?
amara maro sub piedoj,
kial frunte velkoflava?
la jupo ŝika,junvirinaj
ĉarm' kaj pimpo facilrido
al vi neniam apartenis :
miris mi--ĉe-via ido.
 
venis vi al ĉi mondo,ho ve,
nur por humilvivo sklava.
iam vin prenis la ideo
pri la arkadio rava?
vi asidua flegis teron
ĉi-aridan,kun konfido,
obee al sezon' protea,
spite al la sort-insido.
 
severa vivo akompanus
vin aliri al la suno.
esperon sur min vi surmetis
prifidante bonrezulton.
neniam tamen,al la fajro
mi ne eĥas kiel luno.
 
ĝuste ja kontraŭ via volo,
estis mi kaprica juno;
unuspirite ĉasis revon
kaj forlasis al vi multon
ambivalencan (mond' ekstera-- 
flora; tirana--tajfuno).
 
* * *
 
la mano kolosa de la patro
estas por vi volbo universa.
eĉ per vaporiĝo viaj karno
kaj spirit'ne povas fuĝi
el la magiaĵo.tamen,lasu min 
eksplodi por krei novan kosmon. 
tohuvabohuo decas pli ol
ragnaroko.ordo sub piedo
de cirkelo produktus sapotojn 
el kolos' ikona,bronza?
ho,viŝnuo,kuŝi sur la lito
de prokusto mi ne volus!
 
jem sen piedoj
mi ankoraŭ preĝas:
sulfuro diluvo jam ne venos;
la patro do vivu pli longe ol dio... 
-------
sapoto : arbo kun koreskaj fruktoj (manilkara zapota)
 
 
pramisto 
 
 
cent metrojn larĝa rivero.
du centjarojn de mateno
ĝis vespero
boato navetadas.
 
inter la digoj
forfluas sur muaroj
paŝoj de geedzoj
paŝoj de gefiloj
paŝoj de bovoj kaj ĉevaloj
krom paŝoj de pramisto.
 
fraŭlo por ĉiam.
neceliba sed stoika.
inter la digoj
navetas paŝoj de l' pramisto. 
 
------
celiba: sola pro kredo je religio 
 
kreado 
 
 
ĉiama printempo
en vitra ŝirmo.
perversio de sezonoj
faras safismojn.
greftado igas hundon kato
kaj hormonoj
feton okdekjarigas.
 
sekci spiriton,
frostigi tempon...
unika perpleksigo--
kiel dio jam kreis
eva-n el la osto
de adam',sed ĉe ni tiom da skeletoj 
viraj restas ostaj?
 
eco 
 
 
ĉiu arbo kun siaj branĉoj.
neniu homo sen membraro.
ekster suno sojfab-ĝermo
sub totalo ĝuas proprecon.
ĉe lumbriko ne troviĝas
koro,kaj ŝlemiloj prenas
polmon kiel ĉielon,sed,
naj' unikan koron havas;
per kvar koroj ĝi ĉirkaŭon 
gvatas.sono,atakcelo.
glavoj ĉiam en la buŝo;
maĉemuloj emas ĉion
pecetigi...
beb'neniam
volas rabi ekster brusto.
se eco por ĉiam en naturo!
do,kontemplu.rozari' el koroj. 
 
 
dankemo 
 
 
la suno dankas fruktojn,
trovas sian rezulton.
emanaĵoj ne ĉiam trafas akceptulon.
 
vento dankas ondojn,
montras la forton.
ne ĉiu elspiro lasas spurojn. 
 
la ĉielo dankas birdojn;
amplekso riĉas.
vakuo estas vako.
 
piedoj dankas vojojn;
kalo ne mortas.
grasaĵo venas el ĉaso.
 
kaj nokto dankas sonĝon,
havas koloron.
en vizio nokto pli helas ol tago.
 
 
darme 
 
 
dank' al vento pinoj kreskas
sur krutaĵo.ekster vido
aĵo restas aĵo. roj' ĉi-jara 
plenas de lastjara akvo.
densaj vortoj en nenio;
surdo aŭdas atompulsojn.
nedaŭraĵoj svenas lante;
um' en mano--nekaptebla.
ne' saturas universon,
kaj ĉe okulferm' klariĝas
jeso-svarmo. noktan mezon
suno helas.tra fenestroj
lum' vizitas splenviscerojn.
marĝena konsci' hirtigas
voston; tiu sieĝas korton
for de domo,pikas nur la
mastron. sub bastono muto
estas muto. fekunda la klono.

                                               返回目录