Penseo 11

Majo.1991


 

Omaĝe al Julio Baghy kaj K. Kalocsay, nia Esp-beletra ĝemelstelo paro, okaze de ilia centjariĝa jubilee 1891-1991.

 

Laŭlum

Rimletero

¡ª    al k-do Shi Chengtai

 

Saluton, mia estimato,

saluton, kara kamarado.

Leteron vian mi ricevis

bonvenan ja sen atendado.

 

Post la Novjaro, en vespero

mi sidas super la letero.

Memoro mia ekvigliĝas

pro travivaĵa svarmapero.

 

¡°Printempo en Aŭtuno¡± ĉarmis

min tial ke la koro varmis

ĝis-arde, mi ĝin man-kopiis,

kaj relegante mi eklarmis.

 

¡°Johano la Brava¡± kaj aliaj

versaĵoj de Sandor pasiaj

flamigis min en la juneco

per K-tradukoj la geniaj.

 

Niaj Julio kaj Kolomano

ja estis por mi kvazaŭ pano,

por kreski, krei esperante

por progresad¡¯ en bona sano.

 

Ja ili estis ĝemelsteloj

sur nia Esperant-ĉielo,

esperon kaj kuraĝon donis

al mi por marŝo al la cello.

 

Fieras ni pro tiu paro,

ĉagrenis ĉiujn ĝia falo.

Sed kiu hom¡¯ ne atingeblas

por la kruela Mortfatalo?!

 

Jan e utilas ve-domaĝo,

nek helpas laŭda vortomaĝo.

Prefere faros mi laŭeble

por skribo de daŭriga paĝo

 

de l¡¯ granda verko Esperanta

por kiu nia par¡¯ giganta

strebadis dum la tuta vivo.

Valoras pli labor¡¯ konstanta.

 

Mi dankas vian bondeziron,

deziras al vi glatan iron,

sukcesojn en la nova jaro,

por memorigi la du Virojn!

                     1991-01-04, Pekino

 

JULIO BAGHY KAJ K. KALOCSAY EN ĈINIO

Je komenco de ĉi-jarcento Esperanto promenis en Ĉinion, sed kiam nur tre malmultaj ĉinoj sciis, kio estas Esperanto. Tamen dum la Movado de la 4a de Majo, 1919, Esperanto trovis favoron en la tiama Nova Kulturo-­Movado kontraŭ imperiismo kaj feŭdismo; progresemaj ĉinaj intelektuloj prezentis ĝin al publiko, iris sur paĝoj de NOVA JUNULARO, la fama maldekstrula gazeto, polemiko. Lusin ( 1881- 1936 ), la standardoteninto de la Nova Kulturo-Movado, aprobis kaj laŭdis tiun artefaritan lingvon, Chen Duxiu (1880-1942), unu el la fondintoj de Kompartio de Ĉinio kaj aliaj subtenis Lusin; Qian Xuantong (1887-1939), la fama filologo kaj fakulo pri la ĉina skribaĵo, eĉ opiniis, ke oni devus aboli han-ideogramojn, anstataŭ kiuj uzus Esperanton. Jen ne malmultaj ĉinoj eklernis Esperanton, eĉ en la fama Pekina Universitato funkciis Esp-kurso sub aŭspicio de Cai Yuanpei (1868-1940), la tiama rektoro de Pekina Universitato. Li Invitis V. Eroŝenko (1890- 1952 ) instrui Esperanton en la universitato. Post nelonge Hujucz (1897­1986) kaj aliaj organizis Ŝanhaja Esp-Asocio-n kaj ekvigligis Esp- movadon. Nu, Esperanto ekvivas tra Ĉinio¡­

Lusin, kiel ĉefgeneralo de la Nova Kulturo-Movado de Ĉinio, emfazis efikon de literaturo por reformigi socion. Teminte pri sia verkado de noveloj, li diris, kiam li komencis verki , ¡°ne mi mem intencis verki, sed preferis prezentadon, tradukadon, precipe atentis tradukon de noveloj verkitaj de aŭtoroj el subpremataj nacioj, ¡­ Ĉar mi celas al verkoj kun krioj kaj rezistoj, tial inklinas al Orienta Eŭropo, kaj tralegitaj verkoj de Rusio, Pollando kaj Balkanaj landoj estas tre multaj." (PLENA KOLEKTO, vol. 4, p. 511) Li mem tradukis multajn novelojn de la Orienteŭropaj aŭtoroj, kaj lia frato Zhou Zuoren (1885-­1966), la fama verkisto, esperantisto, ankaŭ tradukis tiajn novelojn el Esperanto. Poste, Lusin respondis al revuo LA MONDO, redaktita de Ĵelezo (1911- ), skribinte, ¡° Mi estas mem konvinkita, ke mi aprobas Esperanton. Tio estas de tre longe, probable de 20 jaro j , tamen laŭ mia nuna memoro la motivo ŝajnas tre simpla: 1. ĉar ĝi povas unuigi ĉiujn homojn en la mondo ¡ª precipe la subprematajn; 2. pro propra profesio, eble ĝi povas servi al interkonigo de literaturoj; ¡­¡± (respondo al LA MONDO, 1936-08-15). Lusin alte taksis Esp-movadon kaj literaturan efikon de la lingvo. Ekde la 20aj jaroj ĉinaj esperantistoj ekprezentis alilandajn literaturaĵojn, precipe la Orienteŭropajn al ĉinaj legantoj per Esperanto; ed en la gazetoj ORIENTA REVUO, redaktita de Hujucz, NOVELA MONATĴURNALO, redaktita de Mao Dun (1896-1981) , la lama verkisto, ofte aperis tradukitaj noveloj el Esperanto. La ĉina Esp-movado stringe kuniĝis kun la Nova Kulturo-Movado. De la 30aj jaroj sub tia favora kondiĉo Julio Baghy kaj Kalman Kalocsay, la ĝemelstela paro en Esperanta literaturo, havis eblecon iri en Ĉinion.

Je januaro de 1929 Lusin, kiel redaktoro de gazeto TORENTO, ricevis kontribuaĵon kun letero de iu nekonata junulo Sun Yong (1901-­1985), kiu tradukis ses poemojn el Esperanto, kaj informis al Lusin, ke li ĉinigis fabel­epopeon de Petofi Sandor (1823- 1848 ) JOHANA LA BRAVA el traduko esperantigita de K. Kalocsay. Sun Yong petis helpon de Lusin por eldoni sian tradukon. Lusin tuj respondis, ¡°Se vi povas sendi la tradukan epopeon, eble mi publikigos ĝin en la gazeto. Nur eldono en librformo estas tre malfacila, ĉar nun legantoj de poemoj estas ne multaj, pro tio eldonejo ne interesiĝas al poemoj. Sed mi povos pridemandi al Beixin Librejo, se tiu volos akcepti, tiam mi sciigos vin, kaj vi poste povos rekte trakti kun tiu.¡± (Letero al Sun Yong de 1929-02-15). Lusin mem tre ŝatis Petofi, kelkfoje temis pri ties vivo kaj verkado en siaj eseoj, eĉ propramane ĉinigis 6 poemojn de Petofi el la germana lingvo. Ricevinte tradukojn, Lusin klopodis por eldoni. Li deziris, ke ĉinaj legantoj povus ĝui belajn versojn pli bone, skribis leteron al sla amiko, kiu tiam studis en Germanio por aĉeti la eldonon kun ilustraĵoj; dum li ankaŭ proponis al Sun Yong: ¡°Ĉu ĉe via flanko troviĝas ebleco por aĉeti tian eldonon kun ilustraĵoj pere de esperantisto en Hungario?" (letero de 1930- 09- 03 ). Sun Yong tuj korespondis kun K. Kalocsay, la esperantiginto, kun peto, kaj K. Kalocsay tre ĝojis akcepti la peton.  Post serĉada strebo li sendis al la ĉiniginto 12 belajn kolorajn bildojn kun freska stilo. Ricevinte la bildojn, Lusin delicis, eĉ intencis represi laŭ la originaloj kolore, tamen ties elspezo estis tro valorkosta, tion neniu eldonejo akcepti. Lusin sinturnis al gazeto, kun kiu li konsiliĝis ĉu povus publikigi tiujn bildojn kun koncernataj versoj en trikoloroj en gazeto, poste li povus prunti kliŝon de la gazeto por librformo, tion la gazeto rifuzis. Tiam Beixin Librejo perfidis permeson eldoni epopeon pro timo de malprofito. Lusin kolere skribis al Sun: ¡°Eldonejo ĉasas profiton, kio kaŭzos, ke al Ĉinio mankas bonaj libroj.¡± (Letero de 1931­05-04 ). Lusin decidis per propra financo eldoni la epopeon je mil ekz. kaj ofsete represos tiujn bildojn. Fine Hufeng Librejo, la malgranda eldonejo, konsentis eldonon de la libro, nur postulis, ke Lusin antaŭpagis por kliŝfarado kaj honorario de la tradukinto pro manko de kapitalo. Lusin konsentis tion. Fine, post klopodado de jaro kaj duono la fabel­epopo de Petofi aperis antaŭ la ĉinaj legantoj. Je la 13a de novembro, 1931, Lusin skribis al Sun: ¡°JOHANO LA BRAVA jam estas eldonita, nun sendas al vi 11 ekz. ¡­ La majstra verko de Petofi estas finfine prezentata al Ĉinio.¡±

Dum korespondado kun K. Kalocsay, Sun Yong ankaŭ akceptis peton de K. Kalocsay por helpi esperantigon de poemoj de Li Bai, la granda poeto do Tang- dinastio en Ĉinio. Li detale klarigis al Kalocsay enhavon kaj propran metrikon de elektitaj poemoj en leteroj, per kiuj Kalocsay reversis en Esperanto, tia kunlaboro trans landlimo pastlasis valorajn beletrajn heredaĵojn en Esp-kulturo, 7 poemoj de Li Bai unue aperis en LITERATURA MONDO, poste en la poemaro ETERNA BUKEDO (1931). Alie Sun Yong ĉinigis poemojn do Petofi Sandor el esperantigitaj de Kalocsay, kiuj estis eldonita en 1951, Pekino, nome 40 POEMOJ DE PETOFI. Poste dank¡¯ al du hungaraj studentoj, kiuj studis en Pekina Universitato siatempe, Sun Yong ĉinigis p1i ol cent poemojn de Petofi, eldonis libron POEMOJ DE PETOFI, 1959 Pekino.

En 1931 iu juna esperantisto Lu Jianbo (1904- ), La nuna profesoro pri historio, aĉetis poemaron de Kalocsay MONDO KAJ KORO en Shanghai por perfektigi sin per legado. La unua poemo en la libro Sonorilludo tuj tuŝis la koron do tiu junulo, li ĉinigis kaj publikigis ĝin en felietono de tagĵurnalo. Poste li daŭrigis la tradukon de la poemaro, iuj tradukoj aperis sur paĝoj de tagĵurnaloj en Shanghai kaj Chengdu f prov. Sichuan. Lu Jianbo estas sentema, la poemoj de Kalocsay pinĉis lian kor-kordon. Dum la 70-aj jaroj li ĉinigis EZOPA SAĜO-n de Kalocsay kiu estis eldonita de Sichuan Popola Eldonejo, 1980.

Kalocsay, majstro de formo kaj virtuozo en Esp-poezio, kies verkoj nutris kaj nutras generacion post generacio da esperantistoj. Li persone kultivis talentulojn por Esp-poezio. Li siatempe trovis ĉinan s-anon S, J. Zee (1901­1986 ) e1 multaj, kontribuintoj por LITERATURA MONDO, kiun li redaktis, kaj publikigis ties unuajn poemojn en Esperanto, instigis lin grimpi sur la verdan Parnason. Poste S. J. Zee fariĝis elstara poeto, kies poemoj iris en ESPERANTA ANTOLOGIO-n, la eld. 1958, estis la unika ĉino el aŭtoroj en tiu volumo.

En komenco do la 50aj jaroj Li Laorong (1911-1989), verkisto, esperantisto, tradukis poemojn de Kalocsay, kiujn enhavis en poemaron JUĜO, Tianjin Scio Librejo, 1950.

Ĉinaj novicoj multon elĉerpis el verkoj de K. Kalocsay. Dum la teruraj tagoj de nomata Granda Kultura Revolucio (1966-1976) kelkaj pli-ol-30-jaraj esperantistoj ankoraŭ kaŝe legis en Esperanto sub instigo de Tikos (1907­1983), kiu pruntis al ili esperantajn librojn por perfektigi ilian lingvan kaj Esp-beletran kapablon, kaj por ke transdonu torĉon de la Espero el sia mano al la aliaj. Inter ili Guozhu (1938- ) plej diligente maĉis lakton de Kalocsay: Li tralegis esearon LINGVO FORMO STILO kaj PARNASA GVIDLIBRO­n, mankopiis tutan volumon da ESPERANTA ANTOLOGIO de la unua litero ĝis la lasta. Guozhu mem verkis gvidlibron ESPERANTA METRIKO en la ĉina lingvo por ĉinaj samideanoj, kiuj ankaŭ deziris studi Esp­-poezion, mimeografe eldonis ĝin je cent ekz. La mimeografaj libroj spronis aliajn, ekz. kiam mi ricevis ĝin en 1973, tuj eklegis, en la koro torentis aspira ondo, malgraŭ ke la Ruĝa Gvardio povus kondamni min nereformigebla dekstrulo/fiulo, mi ankaŭ kaŝe ekzercis min en subtera poezia ĝardeno, kio konsilis mian animon. En 1979 mi ricevis poemaron IZOLO de Kalotsay al estimata korespondinto Max Kubler (ĉi-moments Pacon al li en ĉielo!) , la svisa amiko, traleginte, mi pruntsendis al Guozhu, kiu denove mankopiis ĝin de la unua litero ĝis la lasts. Kaj mi ĉinigis.poemon Ho, Esperanto, kiu publikiĝis unue en movada revueto, poste en LA MONDO, organo de ĈEL. Guozhu imitis modelon de Kalocsay kaj versis Rimportretojn pri poetoj en la ĉina historio, ekz. Li Bai, Du Fu, Li He kaj aliaj per formo Rondelo...

Bakin (1904- ), la fama verkisto, esperantisto, ekiris sur la literaturan vojon per traduko. Li esperantiĝis en 1924. Poste li ĉinigis verkojn de E. Amicis, A. Tolstoj kaj Akita Ujaki el Esperanto! En 1927 li publkigis sian unuan romanon PEREO. Li estas humanisma verkisto kun homaramo kaj homecliberigo. En 1931 la romano PRINTEMPO EN AŬTUNO de Julio Baghy aperis, kiu tuj kaptis animon de la juna Bakin, li ĉinigis ĝin, kies ĉina versio aperis en 1932, Kaiming Librejo, Shanghai. La hazardaĵoj estas interesaj, ke Baghy verkis la romanon per semajno, kaj Bakin tradukis ĝin per semajno, eĉ Bakin mem verkis romanon AŬTUNO EN PRINTEMPO, 1932, kiu estis influita de Julio Baghy, ankŭ per semajno. PRINTEMPO EN AŬTUNO rapids havis fortan eĥon en la ĉina legantaro, precipe en junularo,, de 1932 ĝis 1981 tiu romano estis repersita deksep-foje, faris debiton. Multaj uzis kaj uzas ĝin ellerni lingvon Esperanto kaj tradukarton. Chen Yuan (1918 ), la ĉefo de ĈEL, skribis : ¡°Kiam mi komencis lerni Esperanton, mi tenis la originalan libron de Baghy kaj la tradukon de Bakin, ĝuis stil-nuancon simplklaran kun iomete da sentimentaleco, sed plenan de svaga espero de la originalo kaj traduko.¡± Post ĉirkaŭ kvarono da jarcento, en 1956 Chen Yuan renkontis kun nia verkisto Baghy en Kopenhago dum UK, en hejmo de iu dana samideano Chen babilis kun Baghy, unue li diris sian emocion dum legado en sia junaĝo al la aŭtoro, kio interesis la aŭtoron, li diris, ke li neatendis sian verkon havi tian forton. (vd. HOMOJ KAJ LIBROJ, Sanlian Librejo. 1988, Pekino, pp. 264-265). En 1989 Sanlian. Librejo en Pekino kaj Hongkong, Donghua Librejo en Tajvano kunlabore eldonis SERIO DE TRADUKAĴOJ DE BAKIN-n, inter 10 volumo j troviĝas PRINTEMPO EN AŬTUNO, kiu ankoraŭ enhavas Antaŭparolojn de la unua kaj la tria eldonoj verkitaj de Bakin. La romano de Baghy certe tuŝas korojn de pli multaj laŭ volo de la tradukinto (kaj la aŭtoro) !

Dum la 30aj jaroj ĉinaj samideanoj ankaŭ ĉinigis aliajn verkojn de Julio Baghy: Sofio (190? -1988) tradukis novelon HEREDAĴO, Kaiming Librejo, 1930; Zhong Xianmin (1910-?), la fama esperantisto, ĉinigis romanon VIKTIMOJ, Moderna Librejo, 1934, NUR HOMO, Guanghua Librejo, 1930 kaj DANCU, MARIONETO j Li Naixi (1908­¡ª), la eksfukciulo de ĈEL, ĉinigis la skizon LA TEATRA KORBO. 1944, Chongqing.

Julio Baghy havis varman koron, kies verkoj kun sentimentala kaj homarama nuanco ĉiam emociis ĉinajn legantojn. En 1960 iu ĉina junulo, traleginte romanon PRINTEMPO EN AŬTUNO, kun larmo skribis al la aŭtoro per versoj:

La knabinon idealan mi serĉis,

sed senresponda iĝis mia vok¡¯.

¡­

Sed je unu Printempo en Aŭtuno,

aperis antaŭ mi la bela Evo.

 

Ŝi ja estas la ideal, am-idolo serĉita de la junulo delonge! La junulo fine demandis al la poeto:

 

Oh, Kara Paĉjo, mia poet¡¯ plej amata,

diru do, ĉu eblas mi renkonti ŝin?

 

Tiu junulo estas ¡®Armand¡¯ Su (1936-­1990). Nia poeto tuj respondis lin, komencis ilian amikecon per korespondado. Baghy forte influis Armand Su, instigis lin iri sur vojon de versado en Esperanto. Li nomis tiun ĉinan junulon sia poezia filo, kaj Su nomis lin Paĉjo. Armand Su kremon elĉerpis de verkoj de Baghy, 1a granda humanisma poeto, homa homo, kaj mem fariĝis la brila stelo sur ĉielo de orienta horizonto de nia Esp-literaturo. Julio Baghy ankaŭ amis la ĉinan brilan kulturon, li versis laŭ la ĉina antikva legendo pri bola kaj malfeliĉa junulino Meng Jiang, kia eposo aperis en n- ro Printempa, de MONDA KULTURO, 1965; interese, ke en la sama numero post eposo de Baghy,viciĝis eposo do Armand Su, lia poezia filo, kiu ankaŭ estis versinta laŭ la ĉina antikva legendo pri korŝira ama tragedio de paro da gejunuloj Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai. La du generaciaj poetoj rivelis la esperon sur la verda parnaso al publiko.

Ankaŭ dum la 60aj jaroj Julio Baghy atentis nomon de ĉina junulo Wang Chongfang on NORDA PRLSMO, kiam lia amiko-samklubano,  la korespondanto de Wang, prezentis al 1i du poemojn, versitajn de Wang an Esperanto kaj la hungara, li tuj skribi al Wang mallongan leteron, kaj petis sian amikon kunsendis ĝin. Ricevinte la neatenditan lateron, Wang Chongfang ekstazis kaj decidis ekde tiam: oferu sian talenton al Esp-afero! Li versis kaj tradukis en Esperanto, Kalocsay kaj G. Waringhien prenis lian trioleton Krizantemo en la dua eldono de Parnasa Gvidlibro, 1968, tion sciis Wang mem nur post pli ol dek jaroj.

Multaj ĉinoj ellernis kaj ellernas nian lingvon pere de verkoj de Julio Baghy. Kiam reaperis revuo LA MONDO, organo de ĈEL, 1980, redaktoro publikigis novelon do Baghy, kiel legaĵon. Komencantoj ŝatas legi liajn novelojn, ekz. Nik Nek kaj Kat Jen, kaj poemojn. Koresp[onda Esperanto-Kurso (KEK) de Huangshi Esp-Asocio, prov. Hubei, prenis lian romaneton LA VERDA KORO, kiel lernolibron por progresiga kurso, kies kursanoj ĉinigis, dulingve eldonis ĝin en 1983. Radio Pekino dissendis la eposon Mang Ĝjang kaj Van, la emocio de Homa Homo fluktuis en ora voĉo de parolantino.

Guozhu ĉinigis poemojn do Baghy, kiuj aperis en movadaj revuetoj. Li tradukis la longajn poemojn Letero al Kalocsay de J. Baghy el ORA DUOPO kaj Jubilea Letero al Baghy de Kalocsay el IZOLO, kiuj kun komentoj de la tradukinto aperis en n-roj. 1/2, 1990, de LA VERDA SPIKO, organo do Guangdong Esp-Asocio.

La granda ĝemelstela paro Baghy kaj Kalocsay multe kontribuis al nia Esp-kulturo, kies lumo ĉiam scintilas sur ĉielo tra la mondo! Ilia verkaro jam fariĝas nia kara herodaĵo kaj nutris, nutras, nutros generacion post generaclo da esperantistoj, eĉ ne-esperantistoj. Ilia merito kaj influado at ĉinaj verkintoj, verkantoj, eĉ verkontoj, jam estas gravurataj sur paĝoj de historio de la ĉina nova literaturo.

La aŭtoro do ĉi-eseo nur simpla ĉino, loĝas en urbeto de la plej norda parto de Ĉinio, ne kapablas trovi pli kompletan materialon por plenumi ĉi tiun temon, ĉi-momente nur skizas apuron de niaj du centjaraj jubileuloj en Ĉinio. Tamen kiel redaktoro d la povra revueto PENSEO, mi aperigos kelkajn pecojn verkitajn aŭ verkatajn de ĉina samideanoj, inkluzive, de sane vivantaj tradukintoj de iliaj verkoj Bakin kaj LuJianbo, kiuj ankaŭ estas kun varmaj (verdaj) koroj por omaĝi incenson el niaj korfundoj!

                                        Shi Chengtai

                                        1991-02-16/17

                                        dum la ĉina Printempa Festo

 

VORTOJ DE TRADUKOJ

el Bakin

 

Jianbo transsendis vian leteron al mi, kaj mi informiĝis pri ĉio. Nun mi ne povas verki ion pro ĝenado de malsanoj. Antaŭ 4 aŭ 5 jaroj, mi faris la trifojan korektadon de mia traduko de la Printempo en Aŭtuno komparante al la originalo. Mi neniam renkontiĝis kun Julio Baghy, nek korespondis kun li. Tamen al mi plaĉis tiu ĉi romaneto. Poste, en la 70aj jaroj, kiam mi staris flanken, mi legis du pli gravajn el liaj verkoj, nome, la VIKTIMOJ kaj SUR SANGA TERO, kaj havis pli profundan komprenon pri la eminenta humanisma verkisto Baghy. Tamen mi ankoraŭ konservas mian apartan ŝaton pri la Printempo en Aŭtuno. Mi konsentas ke vi esperantigu la Antaŭparolon kiun mi verkis siatempe kaj publikigu ĝin en nova revuo, ĉar mi jam ne havas sufiĉe da energio por verki ion novan. Pardonon!

                                       1991-02-10, Shanghai

 

Shi Chengtai

SUR LA POST KOVRITA PAĜO DE ORA DUOPO

 

En la beletra, lingva historio

tiu libro de Majstroj monumentas;

kulminas sur parnaso la hurio

en la beletra, lingva historio.

Jen apostoloj tra l¡¯ art-art-incendio

de Baghy kaj Kalocsay eminentas.

En la beletra, lingva historio

la Libr¡¯ de man¡¯ al mano monumentas.

 

VORTOJ DE LA TRADUKINTOJ

     el prof. Lu Jianbo

 

  1991 estas centjara jubilee de Kalocsay, la esp-a poeto de la mondo. Verŝajne dum la jaroj de la t. n. ¡°Granda Kultura Revolucio¡± mi legis lian poemaron LA EZOPA SAĜO kaj ĉinigis ĝin eldonata. Nun, post dekoj da jaroj, estas retroveblaj nek tia originalo nek mia traduko. Tamen, mia estimo al Kalocsay pli kaj pli altiĝis kun mia aĝo (ĉi-jare mi estas 86-jara). Mi ne havas bonan plumon, kiu povas sufiĉe esprimi mian senton, kiun mi tamen povas esprimi per miaj agoj praktiki esperantismon.

  Laŭ opinion nun konvinkanta min, Esperantismo devas iri la vojon de Grekio sed ne tiun de Romio. La vojo de Grekio, antaŭ ĉio, disponigas liberon al popoloj de la tuta mondo, sed ne devigis ilin paroli kaj skribi nur en unika oficiala lingvo. Kaj agi aŭ pensi laŭ leĝoj de la plej alta reganto.

  Por eldiri min, lasu min kopi la vortojn de Edith Hamilton el ŝia verko THE ECHO OF GREECE:

  ¡°Penso kaj arto estas rezulto de homa kunago, sed ne tiu de ies volo aŭ potenco trudiĝanta al homoj. En Grekio, eĉ en la plej brilaj tagoj de grekoj, ekz-e de Pericles kaj de lia edzino Aspasia, ili ankaŭ ne povis krei Grekan Imperion. Por ili, gravaj estas libero kaj volo.¡±

  D-ro Zamenhof kreis la lingvon Esperanto, sed li kreis ne arbiter. Li ne ripetis la ekz-on de Volapũk, kies aŭtoro el sia cerbo ellaboris ian esperon ke la tutmondaj popoloj veturu sur sammezuraj reloj kaj skribu en sama lingvo. Ĉiu radiko, ĉiu prefikso kaj sufikso de Esp-o maskiĝis el naturaj lingvoj, tial, ni ne povas nomi Esp-on artefarita. Espero estas sopiro, Esperanto estas homo kiu esperas. Espero pri ion e estas ia senradika afero el nenio. Tio estas la necesa kaj sufiĉa kondiĉo kial Esperanto povas disvastiĝi.

  TEORIO DE ESPERANTO, verko de W. Varankin, povas servi kiel reference por niaj k-doj. Krome, la VIVO DE ZAMENHOF verkita de Edmond Privat ankaŭ indas nian zorgan legadon.

                                  1990-01-09, Chengdu

 

AFABLAJ ZORGOJ KAJ SINCERAJ KURAĜIGOJ

Wang Chongfang

 

  Preskaŭ ĉiu amanto de la Esperanta literature scias, ke Julio Baghy kaj Kalomano Kalocsay estis la du grandaj hungaraj poetoj, kies brilaj atingoj sur la kampo de la Esperanta poezio ne nur estas admirataj de la nuntempaj esperantistoj, sed ankaŭ certe estos glorataj de ĉiuj venontaj generacioj de la Esperantuja popolo. Ili ambaŭ sendube apartenis al tiaj homoj, kiuj, kiel diris siatempe Horacio, neniam tute mortos. Dum mia juneco, kiam mia scipovo de Esperanto komencis permesi al mi legi verkojn de Baghy kaj Kalocsay, mi estis tuj allogata de la nerezistebla ĉarmo de iliaj poemoj, kaj en mia imago ili jam fariĝis por mi nealireblaj princoj de la Esperantaj portoj. Kaj tamen miaj postaj personaj spertoj elokvente pruvis la erarecon de tiu mia opinion pri la du grandaj poetoj.

  Mi esperantistiĝis en 1957 kaj post paso de ne pol du jaroj mi jam provis skribi versaĵojn en Esperanto. Kaj pro mia ŝato al poemoj de Petofi, unu el la plej grandaj hungaraj poetoj, en 1960 mi komencis lerni ankaŭ la hungaran lingvon pere de Esperanto, pork e ni povu legi liajn poemojn rekte en la hungara lingvo. En 1962 laŭpete mi sendis du miajn poemojn al mia hungara amiko Pesti. Unu el ili estis verkita en Esperanto, la alia en la lingvo hungara. Unu aŭ du monatojn poste mi ricevis leteron de Pesti. Malferminte la koverton mi vidis papereton, krom la leterpapero, kaj kun ĝojo tuj legis la skribaĵon sur la papereto.

  ¡°Kara samideano, mia amiko Pesti montris vian esp. poemon kaj legis ankaŭ vian hungarlingvan poemon. Surprizite kaj kun bona espero mi supozas ke baldaŭ vi fariĝos mia kolego, kiu leginte kaj studinte la arton de la esp. poezio montriĝos beltalenta posteulo de viaj pioniraj literaturistoj.

                          Amike salutes vin via

                          Julio Bghy

    Hodmezovasarhely

    30. IX. 1962¡±

  La letereto min ĝojigis kaj fierigis, ĉar ĝi estis skribita al mi de la mondfaama poeto Baghy, kaj samtempe mi ankaŭ sentis min jam faris firman decidon daŭrigi mian lernadon de Esperanto kaj pli funde studi la arton de la Esperanta poezio.

 

  Kiel oni scias, en 1966 eksplodis en Ĉinio la Granda Kultura Revolucio, kiu daŭris preskaŭ dek jarojn. Dum tiu tempo mi estis persekutata pro mia korespondado kun alilandaj esperantistoj, kaj multaj el miaj Esperantaj libroj kaj ĉiuj leteroj al mi senditaj de miaj alilandaj amikoj, estis konfiskitaj. (La letereton de Baghy mi lerte kaŝis, kaj nun ĝi estas ankoraŭ bone konservata ĉe mi,) Mi tiam ne povis plu korespondi kun miaj amikoj en aliaj landoj, nek havis la eblecon legi novajn Esperantajn librojn kaj gazetojn eldonitajn eksterlande¡­ Kvin jarojn post la finiĝo de la Kultura Revolucio, en 1981 mia amiko Ikso (Xu Daorong) skribis al mi, ke sur la paĝo 61 de <Parnasaa Gvidlibro> aperies mia poemo:

  Odore floras krizantem¡¯

  mirinde nobla, neĝo pura;

dum blovas frosta ventoĝem¡¯,

  odore floras krizantem¡¯.

  Jam mortas papilia trem¡¯,

  sed ridetadas flor¡¯ ebura.

  Odore floras krizantem¡¯

  mirinde nobla, neĝe pura.

  Sciiĝinte pri tio, mi kompreneble sentis min tre honorata per tio, kvankam mi ne povis (eĉ nun ne povas) ĝin legi propraokule. Kaj mi samtempe ankaŭ havis grandan bedaŭron, ĉar kvin jarojn antaŭe jam mortis K. Kalocsay, unu el la aŭtoroj de <Parnasa Gvidlibro>!

  Nun jam psis preskaŭ tridek jaroj de tiam, kiam mi ricevis la letereton de Baghy, kaj preskaŭ pli ol dudek jaroj de post la eldoniĝo de la dua eldono de <Parnasa Gvidlibro>, kaj mi jam fariĝis el junulo grizharulo, sed la bonan esperon, kiun Baghy metis sur min, mi ankoraŭ ne realigas; kaj tial ĉiufoje, kiam mi ekmemoras la letereton de Baghy kaj tiun mian trioleton en <Parnasa Gvidlibro>, mi tre hontas pri mia vanigo de la espero kaj kuraĝigoj. La sola, kio povas esti por mi ĝojinda, estas tio, ke mi nun ankoraŭ persistas en la studado de Esperanto kaj faras ion utilan por la Esperanta movado kaj reciproka kompreniĝado inter diversnaciaj esperantistoj per nia kara lingvo; sed mi devas konfesi, eĉ tion ĉi mi ŝuldas al la zorgoj kaj kuraĝigoj, kiuj faris al mi Baghy kaj Kalocsay siatempe.

 

Guozhu (1938¡ª)

CENTJARA DUOPO

¡ª    laŭ ĉinesko Xiaoxianshen

 

Duopo,

Duopo,

glor¡¯ ne nur de Eŭropo,

sed ankaŭ de l¡¯ tutmondo,

malgraŭ tempa galopo.


                                                                                                                               ·µ»ØĿ¼