Penseo 12

Junio / 1991


 

MEMORE AL LA CENTJARIĜA JUBILEO DE JULOI BAGHY KAJ K. KALOCSAY

 

Shi Chengtai (1939¡ª)

LA ĜEMELSTELA PARO BRILAS

 

Krepuske antaŭ centojaro

aperies ĝemelstela paro:

Julio Baghy kaj Kalocsay

en bela Lando de Hungaro.

 

Baghy rakontis al ni varme

pri VERDA KORO stilĉarme;

jen la ORINTEMPO EN AŬTUNO

emocias nin eĉ ĝialarme;

 

trmigas frost¡¯ en Siberio

nin kun VIKTIMOJ, ho ve, Dio!

kontemplis li SUR SANGA TERO,

kaj kantis pri aŭtunfolio¡­

 

Surprizis nin Kalocsay fole

per Li Bai poemoj parole,

ne ĉine, tamen esperante;

lin mi estimas versidole.

 

KREMOn mi ĝuas dum IZOLO,

ĉefas ORA DUOP¡¯ en skolo.

Mi versas per GVIDLIBR¡¯ PARNASA,

restas ¡°poeto sen popolo¡±.

 

La ĝemelstela paro brilas.

La fonto ĉiam nin inspiras

riĉigi Esperant-kulturon¡­

Mi pro la centjariĝ¡¯ jubilas!

                   1991-02-23, Tailai

 

Bakin (1904- )

ANTAUPAROLO AL LA TRADUKO DE (PRINTEMPO EN LA AŬTUNO)

Se oni petus min verki romanon kun tiu ĉi temo, mia verkmaniero certe diferencus de tiu de Baghy. Sed tamen, kiam mi legis tiun ĉi romanon de Baghy, miaj okuloj plurfoje vualiĝis de larmoj. Tio estis larmoj de kortuŝiteco kaj, kiel diris la maljuna foira komedianto Majstro Baltazar, la animon fekundiga printempa pluveto.

Povas esti, ke troviĝis tiaj homoj, kia Majstro Baltazar; estante filo do aktoro kaj vivante kun vagantaj amuzistoj, Baghy ja havis la okazojn renkonti. tiajn homojn. Sed la misteran fatalismon de Majstro Baltazar ni neniel devas kredi. En  la romano de Baghy ĝi ludas nenian alian rolon ol tiun de ornamo, kiu celas kaŝi aŭ, pli ĝuste,, tute forigi la ribelan koloron de tiu ĉi verko, ke ĝi fariĝu milda, dolĉe melankolia rakonto. Kiel pacifisto kaj humanisto, Baghy povis verki ĝin nur tia, kia ĝi estas. Sed ĝi estis verkita tre bele, tre emocie. Kaj eĉ en tiu ĉi dolĉe melankolia rakonto mi tamen sentis ian ribelan spiriton. Kiam mi legis ¡°Kiel ajn mi batalos por ĝi, ĉe la celatingo iu alia forprenos de mi mian belan parolantan pupon kaj la Vivo por kontentigi min alŝavos antaŭ min unu ŝvelvizaĝan ĉifonpupon¡± , mi ekbrulis per la tuta korpo. Suneto, vi ostis trompita de via avo (Majstro Baltazar ), ĉar tio ne estis la Vivo, sed la malracia sociordo. Tio, kio fari la renkontiĝon de la du trovitaj infanoj plorinda, estis nur la malracia sociordo, ne la Vivo.

La Vivo estas plena de printempo. Printempo en la aŭtuno, printempo en la vintro, kaj multaj, multaj aliaj printempoj. La studento Adamo diris, ¡°Tiel bela printempo, kiel estis tiu ĉi en la aŭtuno, venos neniam.¡± Tio estis erarego. Kontraŭe, prava estis la diro de profesoro Baranyoŝ: ¡°Ankoraŭ venos printempo... multaj belaj printempoj.¡±

Multaj, multaj pli belaj... , tiel mi kredas.

Kvar jarojn antaŭe, en printempo, loĝante en hotelo en Parizo, mi skribis leteron at iu mia amiko. Nun tiu homo jam fortranĉis al si la vivon, per sia propra mano, kaj la letero revenis en mian manon.

Estis vintro, kiam mi legis jenajn vortojn :

¡°Estas printempo. Ĝi estas la plej ĝojplena tempo en mia vivo. Ĉiufoje, kiam mi, pasiginte la vintron plenan de murdkrueleco, revenas al la brila kaj bela printempo, mia koro denove pleniĝas de espero kaj mia kredo pri bela estonteco estas pli firma. Mi sentas, ke post lukto kun la demono mi denove revigliĝas. Mi havas krean kapablon, mi havas vivipovon! La printempo donas al mi ĉion.

¡°La nudaj arboj en Luksemburgo burĝonas. La rivero Sejno denove ŝvelas. La dormantaj insektoj removiĝas. La mortintaj, la dormantaj, la seamovaj, ĉio reviviĝas,

vekiĝas, moviĝas. Antaŭe mi tiel malesperis pri la vivo kaj kordoloris, sed la printempo ree donis al mi esperon kaj kuraĝon, ke mi ankoraŭ havas la firman volon batali kontraŭ la medio kaj ne submetiĝas al la malamikoj...

¡°Vento printempa, mi vin dankas, ke vi revigligis la flamojn de mia vivo kaj forblovis miajn dolorajn rememorojn; printempo, mi vin dankas, ke en via sino mi sentas, ke la vivo estas ĉeesta, ...¡±

Leginte tiajn vortojn, mi ree ekvidis printempon en la vintro. Mi min ne trompas, kaj eĉ en tiu ĉi tempo, kiam malvarma vento tranĉas miajn orelojn kaj tiel frostrigidigas miajn manojn, ke mi apenaŭ povas teni skribilon, mi ankoraŭ kredas la vortojn skribitajn en varmeta, sunbrila printempo antaŭ kvar jaroj. Tiu bela printempo ne formortis, nun ĝi ankoraŭ restas en mia koro, ĉar, kiel diris la marmoto en La Rozkoloraj Nuboj, ¡°la printempo ne formortos¡±.

Jes, la printempo ne formortos. En la sekvanta printempo revenos Majstro Baltazar kun la suneto, kaj rerenkontiĝos la du trovitaj infano j.

Kaj ne necesas al ni krii kiel la studento:

¡°Printempa amo, neflugu for,

ho estu... restu en mia kor' !¡±

Ĉar ne forflugos la amo de la printempo.

Fine lasu al mi diri kelkajn vortojn pri Baghy.

Julio Baghy, hungara poeto kaj romanisto, estas unuaklasa verkisto en la Esperanta literatura mondo. Li verkis en Esperanto ok verkarojn, inter kiuj estas romanoj, poemaroj, teatrajoj. Lia romano Viktimoj jam estas tradukita en dek tri lingvojn kaj grandkvante eldonata en diversaj landoj. Li estas filo de aktoro kaj ankaŭ mem estis iam aktoro, kiu ludis ĉefajn rolojn en teatraĵoj de Ŝekspiro, ekz. tiun de Hamleto. Pro sia partopreno en la eŭropa milito li fariĝis militkaptito de Rusio kaj vivis en kaptitejo en Siberio, kie li dolorĝemis en izoleco kaj versigis sian kordoloron en melankolia tono. Lia Viktimoj estas registro de liaj vivsuferoj en Siberia. La tragika rakonto sur la fono de glacio kaj neĝo, la superhoma karaktero kaj sinoferoemo de la herooj, kaj la sentema entuziasmo kaj potenca priskribo, sendube faras sur la legantoj neforviŝeblan impreson kaj vekis de multaj simpation, kio kronas la romanon kiel unuarangan verkon en la Esperanta literaturo. Liaj verkoj havas la stilon de la ruseska melankolio, tamen, malgraŭ tio, el ili brilas espero. Stile li tre similas at Dostojevski, kaj tio, kion diras liaj verkoj, penetras rekte en la koron de la legantoj. Ĉe li tiuj personoj, kiel ajn mizera ŝajnas ilia vivo kaj kian ajn malaltan socian pozicion ili okupas, tamen radias el si helan brilon, alivorte, sub mizeraj kaj malpuraj eksteraĵoj sin kaŝas puraj animoj. Estas nature, ke tio estas nekomprenebla por la junaj sinjoroj kaj sinjorinoj. Kiam siatempe Turgenev kaj Grigoroviĉ publikigis siajn romanojn, priskribantajn la vivon de servutuloj, multaj aristokratoj mire demandis: ¡°Ĉu eĉ tiaj homoj povas havi emociojn kaj konas la amo?¡± Do ili ne legu la romanojn de Baghy.

Printempo en la Aŭtuno estas unu el la novaj verkoj de Baghy. Inter lia verkoj jam ĉinigitaj estas la romano Viktimoj kaj la novelo Nur Homo, ambaŭ ,tradukitaj de Zhong Xianmin, kaj la novelo Heredaĵo, tradukita de Sofio.

Mia traduko estas ĉefe laŭvorta, kaj iafoje mi ankaŭ forigis el la traduko unu aŭ du superfluajn adjektivojn. Absolute laŭvortan tradukadon mi ne aprobas, tial mi tradukis ¡°animon¡± jen kiel ¡°psikon¡±, jen kiel ¡°spiriton¡± , kaj ¡°sopirfloron¡± ĉiam nur kiel ¡°floron". Similaj ekzemploj estas tiel multaj, ke estas nekonvene ilin tiujn citi, kaj tial mi ĉi tie nur simple tion rimarkigi.

La lastan tagon de 1931

el la ĉina :Wang Chongfang

 

Armand Su(1936-1990)

UNUA VERSLETERO AL JULIO BAGHY

 

Saluton, mia plej amata poet¡¯ hungara,

de soleca kaj meditema junul¡¯,

kiu vin legante en la hor¡¯ amara,

larmis kortuŝe ĉe l¡¯ malhela angul¡¯.

 

La knabinon idealan mi serĉadis,

sed senresponda iĝis mia alvok¡¯.

Tra la mond¡¯ vana mi travagadis,

ĉie min pikis nur la kruela mok¡¯.

 

Sed je unu Printempo en la Aŭtuno,

aperis antaŭ mi la bela Evo,

ŝ estas kiel unu radi¡¯ de suno,

penetris en la neston de mia revo.

 

Ĉiuj Siaj vortoj min kortuŝis vere,

kaj min konsolis en la soleca hor¡¯.

Mi ŝin amas kaj adoras tenere,

kaj konsideras mia vivanta Amor¡¯.

 

Jen estas ŝi! Delonge serĉata,

l¡¯ anim¡¯ plej pura Dia filin¡¯.

Oh, Kara Paĉjo, mia poet¡¯ plej amata,

diru do, ĉu eblas mi renkonti ŝin?

                 (1960-10)

 

ŜULCO RIKARDO

Hajkoj

 

Murdist¡¯ ekpikas.

La pikit¡¯ renversiĝas.

Sango indikas.

 

Ŝlosil¡¯ en la tru¡¯.

Ĉu malfermi la pordon?

Ŝtelist¡¯ iras plu.

 

Mi legis libron.

La enhavo forflugis,

postlasis vibron.

 

Ĉio venenas.

Ĉu ia returniĝo?

Nur se ni penas.

 

Pepas paseroj.

Nur laŭta plendego pri

birdaj mizeroj.

 

Larmoj kaj sango.

Eksplodinta milito.

Morda lavango.

 

Esperantisto!

Oni skuas la kapon.

Sed ne faŝisto!

 

Cignoj rivereaj

balanciĝas suronde.

Koloj fieraj.

 

Mi amis inon.

Ŝi amis aliulon.

For la in-klinon!

 

Varmega tago.

En la preĝej¡¯ freŝec¡¯ kaj

sankta imago.

 

Jeluzalemo.

Bomboj super la urbo.

Ama ekstremo.

 

Li Bai (701¡ª762)

LA PRINTEMPA NOKTA FESTENO KUN KUZOJ

LA ĜARDENO DE PERSIK-KAJ PRUN-FLOROJ

¡ª    Antaŭparolo al Niaj Poemoj

 

La ĉielo kaj tero ¡ª jen hotelo por ĉio en la mondo, kaj la Tempo ¡ª nur pasaĝero preterpasanta en jarcentoj. Kiom longe daŭras nia ĝuo en la vivo efemera kiel sonĝo? Do, ne senkaŭze, ke la antikvuloj ekskursis eĉ nokte kun kandeloj.

  Krome, la varma printempo alvokas min per nebuleca pejzaĝo, kaj la Tero donacas al mi verko-inspiron. Kolektiĝante en la aroma ĝardeno de persik- kaj prun-floroj ni kune ĝuas la fratecon.

  Vi, karaj kuzoj ĉiuj ja estas tiel geniaj kiel Huilian*; tamen, hontine! mankas nur al mi la dento de Kangle* por verkado.

  Apenaŭ post nia apreco de spektakloj la babilado fariĝis nun tenera.

  Ni aranĝas nian festenon inter la floroj kaj interŝanĝis tostojn ebriiĝante sub la lunlumo.

  Kiel ni povus verŝi nian ravon se mankas al ni bonaj verkoj? Do tiu, kiu ne sukcesas versi, estu trinkpunata, laŭ la nombro difinita en la Ĝardeno Ora xxxlo**.

 

*Huilian estas kuzo de Kangle (Xie Lingyun), ambaŭ famaj poetoj de Sudaj Dinastioj (420-589)

** tri tasoj

 

PAĜO DE ĈINESKOJ

Kris Long

Polucio

¡ª    post l¡¯ UK en Brajtono, 1989

 

Ŝtona, ŝtona

strand¡¯ Brajton-betona:

rubo, ne marstelo,

ladskatol¡¯, botelo

¡­ lote, lote

glutas gorĝ¡¯ pilote

 

vastan, vastan

marsurfacon plastan!

Polietilena

sako, pako ĝena;

naĝe, naĝe

sen kuraĝ¡¯, enkaĝe.

 

Meva Maron

BLANKAJ BULOJ

 

Perloj! Perloj:

neĝborulaj ferloj.

Jam galantĵargone,

dafodiburĝone:

neĝo, neĝo

for post ĝlorsieĝo.

 


                                                                                                          ·µ»ØĿ¼