Penseo 13
Julio / 1991
NUR KELKAJ VORTOJ
Karaj amikoj / penseanoj:
Jen, denove alvenas Julio, sed jam estas 1991. Antaŭ unu jaro nia PENSEO ekburĝonis, ŝosis, kaj ĝis nun tigkreskas. Kvankam mi diris en la prologo de ties numero 1, ke ĝi estas minca penseo, ¡°eĉ nur sur arida glebo¡± en ruro de la ĉina Esp-movado, tamen hodiaŭ mi devas diri, ke ĝi jam estas prizorgita, aspergita, kultivita de multaj samideanoj aŭ sam-emuloj (ĉu kiujn mi povas nomi penseanoj?), kaj sub aŭspicio de veteranoj de nia Afero: s-ano Ĵelezo donis bonideajn proponojn; G. Waringhien, W. Auld, Masayuki Kuroda, Rikardo Ŝulco, Laŭlum kaj aliaj honorigis ĝin per siaj originalaj poemoj; sur paĝoj de ESPERANTO, LA MOVADO, HEROLDO DE ESPERANTO anoncis la aperon de PENSEO; multe da legemuloj mendis ĝin per leteroj al mia partnero, la eldonanto Lin Liyuan kvankam ni ankoraŭ ne trovas rimedon por akcepti abonpagon ĝis hodiaŭ, tamen ni volonte senpage distribuas nian revueton, jes nia, la via kaj la mia! Ĝis kiam? Mi ne scias. (Sed nur troviĝas legantoj, do, la revueto certe vivas!) Tio koincidas kun la principo de kolektivismo en Esp-movado far D-ro Zamenhof.
Nia revueto celas al instigo de la lingva praktikado en beletra sfero kaj interfluado de la kulturoj tra la mondo, eĉ ni konscie prezentas la Ĉineskojn al la verda mondo, konatigas niajn amikojn / penseanojn kun la ĉina longhistoria kulturo, nur iomete, per povra paĝa kapacito kaj pro nia nekompententeco de erudicia kaj lingva kapablo, tamen ni gajnis varman reagon kaj subtenadon el alia parto de nia mondo: mia amiko Kris Long mem elĉinigis poemojn de Du Fu (eĉ el la klasika ĉinlingvo), kaj diskutas pri traduko de La Pompa Ŝeo, la poemo de Li Shangyin, esperantigita de mi, li zorge kontrolas miajn tradukaĵojn de Tang-poemoj; nia poeto Rikardo Ŝulco versis pri Du Fu post legado de la poemo de Du Fu pri pajlkabano; estimate irlanda poetino Maron Mevo kaj Kris Long ankaŭ versis laŭ melodio Tiaoxiaoling de Ĉineskoj, sukcese elpaŝis tra labirinto de pensemaniero de la ĉineskoj¡ Ĉio ĉi instigas nin, donas al ni delicon dum laboro por Esperanto, kaj ni certe klpodas plu por pli ĉarmigi nian PENSEON!
Daŭrigu etendi viajn fervorajn manojn!
Dankon al vi, karaj amikoj / penseanoj!
la red.
1991-07-01, Tailai
Istvan Erti
PENSO KAJ VERSO
La rialto inter pens¡¯ kaj vorto
restas, malgraŭ ajna mensa forto,
tuthazarda: la perversa sorto
portas pensojn ĝis l¡¯ envorta morto.
Ĉiu verso estas pens-aborto.
PASTRO DE ESTONTA RELIGIO
Kvazaŭ per korka vando izolitaj,
ni serĉas sencon por la stranga Dio,
kiu disŝutis nin por esti ritaj
kultantoj de la febra vivnenio.
En mia ĉel¡¯ mi plonĝas en la mitojn
donitajn por forgeso kaj vizio,
dum en la koridor¡¯ la neofitoj
pretiĝas por la vivceremonio.
Ĉu nun mi diru: ¡°Haltu! Sur la vitoj
la beroj sekas!¡± Vanus mia krio.
Kaj fakte, malgraŭ mia hepatito,
min ankaŭ logas la refektorio.
Berlin, 07/08/1989
Wu Jun (469¡ª520 p.k.)
INSTRUITULO DE YANGXIAN
Dum Orienta Jin-dinastio (317-420), Xu Yan de Yangxian renkontiĝis kun instruit- ulo dum irado ĉe Sui'an-monto. La instruitulo havis 17 aŭ 18 jarojn. Kuŝante apud vojo, li petis ke Yan permesis lin ripozi en lia anserkaĝo, ĉar doloris ja lia piedo. Yan prenis la peton ŝerco. Sed la instruitulo eniris anserkaĝon. La kaĝo nenniom pligrandiĝis, dum la instruitulo neniom malpligrandiĝis. Li senĝene sidis apud la paro da anseroj kaj la birdoj neniom surpriziĝis. Yan iris portante la kaĝon sur si mem, tamen sentis neniom da aldona sarĝo. Kiam li ekripozis ĉe arbo, la instruitulo elpaŝis el la kaĝo kaj diris: "Permesu ke mi vin regalu per simplaj pladoj."
Yan respondis: "Jes, volonte."
La instruitulo vomis el buŝo kupran teleron kun kesto. En la kesto estis multe da frandaĵoj diversspecaj. La manĝilaro senescepte estis el kupro, dum la frandaĵoj bonodoris kurioze. Post kelkaj trinkoj de vino, la instruitulo parolis al Yan : "Mi ĉiam kunportis kun mi virinon, kiun mi volas alinviti."
Yan respondis: "Jes, volonte."
La instruitulo ree vomis el buŝo virineton, proksimume 15 aŭ 16 jaran, kun bel egaj vestoj kaj senkompara ĉarmeco. Kaj ili trinkis kune sidante.Momenton poste , la instruitulo dormis ebrie. La virino diris al Yan: "Kvankam mi edziniĝis al la instruitulo, tamen mi ja havas pli da inklino por alia homo. Ankaŭ mi kunportas por mi karulon; nun, la instruitulo endormiĝis kaj mi volas alvoki mian kunulon, bonvole ne perfidu mian konfidencon."
Yan respondis: "Jes, volonte."
La virino vomis el buŝo viron kun aĝo de 23 aŭ 24 jaroj, ankaŭ tre ĉarman kaj amindan kiu komplimentis al Yan ĝentile. Kiam la instruitulo estis veliĝonta el dormo, la virino vomis brokatan ekranegon kaj la instruitulo restigis la viri non kundormi.
La viro ekparolis al Yan : "Kvankam la virino estas amema, sed ne tute fidela. Mi ankaŭ kunportas kun mi virinon, kiun mi nun volas revidi. Volu ne malsekreti."
Yan respondis: "Jes."
La viro vomis el buŝo virinon kun aĝo de proksimume 20 jaroj, kaj ili trinkis kune.
Post longa ĝuado, auxdiĝis mov o de la instruitulo. La viro diris: "Ili jam vekiĝis." Kaj li reenmetis la viri non, kiun li elvomis, en sian buŝon. Post nelonge, eliris la virino de instruitulo, dirante al Yan: "La instruitulo tuj leviĝos." kaj ŝi, englutinte la viron , sidis sola kontraŭ Yan. Baldaŭ la instruitulo venis dirante al Yan: "Ho, mi ekdormis longan tempon kaj lasis vin sidi soleca. Nun vesperiĝis kaj mi devas diri adiaŭon al vi." Li reglutis la virinon kaj ĵetis ĉiujn kupraĵojn en sian buŝon, restigante nur la grandan kupran teleron kun diametro de pli ol 2 futoj , kiun li donacis al Yan dum adiaŭo dirante : "Mi ne havas ion por donaci al vi kaj prenu tion kiel memoraĵon."
Dum Taiyuan-erao (376-396) Yan funkciis kiel oficisto de Imperia Biblioteko, foje li regalis la imperiestran konsilanton Zhang San per la telero, San legis la s urskribon kaj trovis ke la telero estis farita je la 3-a jaro (t.e. 60-a p.K.) d e Yongping-erao de Han-dinastio.
¡¡ ¡ªel "Xu Qi Xie Ji" tradukis Guozhu
Poemoj de Du Fui (712¡ª770)
RIGARDO AL MONTO
Kia majesto estas Taishan-monto?
Sur Qi, Lu blusinuas la figuro.
Por ĝi kondensas belon Naturfonto,
dividas fu delikvojn hel¡¯ obskuro.
Flugantajn birdojn sekvas la rigardo,
la koron emocias nubtavolo.
Do, grimpu ni ĝis la kulmina parto,
sub ĝi aliaj ŝajnos mont-grapolo.
*Qi kaj Lu (ĉi k. Lu) estas antikva nomo de suda kaj norda regionoj de Taishan-monto, en la nuna prov. Shandong
PROMENADO ĈE FLOROJ
Laŭ pad¡¯ al Huang milope plenas floroj,
klinitajn tigojn flora pez¡¯ balancas.
Dum papilioj ĉiam gire dancas,
aplombe trilas gajaj orioloj.
VERSKVARO
Orioloj kantas sur salik¡¯ en korto,
vicon da ardeoj bluĉiel¡¯ spegulas.
Jen fenestro neĝon de la mont¡¯ figures,
kaj boat¡¯ el Wu* ankriĝas antaŭ pordo.
*wu(ŭu) ¡ª antikva nomo de orienta regiono de Ĉinio, la nunaj prov. Jiangsu kaj Zhejiang
VERSKVARO
I
Pejzaĝ¡¯ printempan tagon ĉarmas,
degelas ter¡¯, hirundoj svarmas,
aromas floroj, herboj vente;
ajksoj kuŝas, ĉar sablo varmas.
II
Birdoj blankas pli en riverbluo,
floroj ardas inter montsinuo.
Ĉi-printem¡¯ rapide forpromenos,
kiam hejman lokon mi revenos?
elĉinigis Shi Chengtai
Du Mu (803¡ª852)
LA KLARHELA FESTO*
Dum Klarhel-Festo pluvo kontinuas,
survoje trapasanto animfluktuas.
¡°Kie troviĝas ĉardo, paŝtist-knabo?¡±
Ties fingro al Florvilaĝ¡¯ sinuas.
trad. ŝceto 1991-04-06
*La festo estas ĉirkaŭ 15a de aprilo ĉiujare, tiam printempo alvenas, oni komencas semi kaj kondolenci forpasintojn de sia familio laŭkutime.
PAĜO DE ĈINESKOJ
Lu Jixin (lu ĝiŝjin, 1953¡ª)
¡ªlaŭ la ĉinesko Rumengling
SOMER-NOKTE
River¡¯, lun¡¯, spalir,
Okulo, stel¡¯ lampir¡¯,
Kaj grila trilo,
Kaj mut-kariofil¡¯.
Zefir¡¯,
Zefir¡¯,
El ter¡¯ leĝera spir¡¯.
¡°SE¡±
En nebula pase¡¯
Veadas kiom ¡°se¡±,
Kiu nin ĝenas
Samkiel farize¡¯.
Ŝose¡¯,
Ŝose¡¯
Fariĝu voj¡¯ sen ¡°se¡±!
SUR LI-RIVERO*
Boato en progres¡¯.
Ĝuad¡¯ kun interes¡¯,
Sur Li-rivero
Kaj sub nature-kares¡¯.
Sen ĉes¡¯,
Sen ĉes¡¯,
Ravanta nin impres¡¯.
*Li-rivero (La Bela Rivero) fluas ĉe urbo Guilin.
Maozifu (1963¡ª)
¡ªlaŭ ĉinesko Sopir-al-Sudo
NEFORGESEBLAJ TAGOJ DE STUDENTO
1. Pikniko
Somere,
la verda plaĝo.
Manĝi propran kuiron,
trinki ekster studkaĝo.
Ondad flor-aĝo.
2. Strando
Ridas sun¡¯,
kuŝas knabino
en bikino sen timid¡¯.
Paŝas knab¡¯ kun rektspino
al riversino.
3. Bivakfajro
Stelaron
fajro nuances.
Kisas teron per lumo
luno. Anĝeloj dancas,
ĉu nun romancas?
Gabriel Rosenstock
MINUTOJ / HOROJ
Vespo dum pluvas
La voĉeto
raŭka
*
kornik¡¯
tra puntkurten¡¯
Aŭ eble l¡¯ ombro
*
Freŝaj birdfekoj
garnas
putran padon
*
El puto supre
arbopj suĉas
inkon
*
Turdo
sur herb¡¯
inspektas lekantetojn
*
Florvaz¡¯
Trairas kat¡¯
ĝardenon nudan
*
Pig¡¯
trinkis plenan bekon
da membildo
*
Malsat¡¯ kat¡¯
en kort¡¯
Mi portis karbon
el la irlanda: Meva Maron
(el ¡°Potreto de l¡¯ artisto kaj jetio¡±, Gabriel Rosenstock (1949¡ª) estas la plej okulfrape internacia ¡ª li tradukis el la frisa kaj gelega ¡ª el la poetoj kiun nun renovigas irlandan literaturon. Tiuj ĉi poemoj sugestas hajkojn, sed estas fakte malpli longaj; mi tradukis per tristupaj kvinjamboj.)