Penseo 14

Aŭgusto / 1991


 

A.S. Puŝkin (1799¡ª1837)

 

AL A. P. KERN

  Anna Petrovna Kern (1800¡ª1879) estis amikino de Puŝkin, kaj parenco de Osipova, najbarino de Puŝkin en la Trimonta vilaĝo. Puŝkin konatiĝis kun ŝi unuafoje en 1819 en la hejmo de Olenin, direktoro de la Belarta Instituto kaj Publika Biblioteko en Peterburgo. La unua strofo de la poemo ja rememoris pri tiu ĉi memoranda intervidiĝo. Poste, kiam Puŝkin loĝis ekzilite en la vilaĝo Mihajlovski, Kern venis viziti sian onklinon Osipova en junio, 1825, en la Trimonta Vilaĝo kaj revidis Puŝkin. Puŝkin versis tiun ĉi poemon, dediĉis al ŝi. Poste, Kern konatiĝis kun Glinka, la fama rusa komponisto, kiu verkis muzikaĵon por tiu ĉi poemo kaj la kanto tiel tradiciiĝis ĝis nun.

Mi memoras pri la sorĉ-momento,

antaŭ mi aperies vi kun hel¡¯,

kiel efemera rev-prezento,

kiel la fein¡¯ de l¡¯ pura Bel¡¯.

 

En turment¡¯ de tristo senespera,

en la ĝeno de l¡¯ brua vantem¡¯,

ĉe mi sonas via voĉ¡¯ tenera,

kaj mi sonĝis pri via mien¡¯.

 

Jaroj pasis. Ardo malmodera

pelis for iamajn revojn. Jen

mi forgesis pri la voĉ¡¯ tenera

kaj la bela feina mien¡¯.

 

En dezerta loko, en ekzilo,

miaj tagoj tiel pasis jam

senbrue, sen vervo, sen inspiro,

sen larmo, sen vivo, kaj sen am¡¯.

 

Jen anim¡¯ vekiĝis el silento,

ĉar nun reaperis vi kun hel¡¯,

kiel efemera rev-prezento,

kiel la fein¡¯ de l¡¯ pura Bel¡¯.

 

Mia kor¡¯ ekbatas kun jubilo,

pro ĝi ĉio revekiĝis jam

vivanta: kaj vervo, kaj inspire,

kaj vivo, kaj larmo, ankaŭ am¡¯!

 

Marian Zdankowski

 

MAZDAĴETOJ

 

Mi, enamiĝinta

Ĉe mi estas ĉiam

bonkora inklino

al mia belega

kundormigantino.

 

Mi, papilio

Estas anomalio

aŭ nur idilio,

se multajn florojn

feliĉigas pepilio?

 

Jen la viv¡¯

Reciproka amo

en la mia koro

signifas malmulte

sen¡­

reciproka amoro.

 

Rezulto

Ĉar ne volis singardi¡ª

nun ŝi devas varti!

 

Enamiĝinta ĝardenisto

Kiam rigardas

mi en dekolton,

ĉiam admiras

pomo¡ªrikolton.

 

Burĝono

Ju pli ŝi similas

la plenaĝan damon,

des pli inter viroj

ardigas am-flamon.

 

Qu Yuan (4a jarcento, a.k.)

 

LA FIŜISTO

Qu Yuan estis ekzitita. Li vagis laŭ riveroj, kaj kantis siajn poemojn apud marĉoj, la vizaĝon laca kaj malluma, la korpon malgrasa kaj velkinto. Fiŝisto lin vidis, kaj demandis:

  ¡°Ĉu vi ne estas Sinjoro Ministro pri Klanaj Aferoj? Pro kio vi venas Ci-tien?¡±

    Qu Yuan respondis:

¡°La tuta mond¡¯ malklaras

krom mi en klaro propra;

kaj ĉiuj ebriiĝas

dum mi nur restas sobra.

Tial mi estis forpelita.¡±

La fiŝisto diris:

¡°La plejsaĝul¡¯ kroĉiĝas al nenio,

sed agadas laŭ la mod¡¯ de l¡¯ mond¡¯.

Se l¡¯ tuta mond¡¯ en akvo kotas, kial

vi ne l¡¯ ŝlimon kirlas en la ond¡¯?

Se ĉiuj ebriiĝas, kiel vi ne

trinkas vinon ĝis la feĉ¡¯?¡ª De l¡¯ rond¡¯

pro kio vi deflugis en profunda

pens¡¯ kaj ekziliĝis kun volont¡¯?¡±

QuYuan diris: ¡°Mi aŭdis, ke

Post freŝa bano oni l¡¯ veston skuas,

kaj lavinte l¡¯ harojn oni l¡¯ ĉapon

frapetas. ¡ª Kiu malpuraĵon lasos

eĉ profane l¡¯ propran blankan korpon?

Prefere mi torente entombiĝu

en la ventrojn de riveraj fiŝoj!

De virga blank¡¯ mi estas; kiel [pvas

mi suferi l¡¯ teran polvon?¡±

La fiŝisto ridetis kaj forturniĝis.

Movante la remilojn li ekkantis:

¡°La blua akvo klaras;

tie mi l¡¯ ĉap-laĉojn lavas.

La blua akvo kotas;

tie mi l¡¯ piedojn frotas.¡±

Kaj li forremis, ne parolante plu kun Qu Yuan.

                     trad. Licius

 

Xue Yusi (Ŝjŭe Jusi)

LA TRIA INO

  En Tang-dinastio, okcidente de Bianzhou troviĝas hotelo de Banqiao. La mastrino, Tria Ino, kies devenon neniu scias, estis vidvino pli ol 30-jara, sen ido kaj parencoj. Kun kelkaj domoj, ŝi okupis sin per mastrumado de la hotelo, sed sufiĉe riĉa, kun multaj azenoj en la stalo, kiujn ŝi ofte vendis je malkara prezo al la veturigistoj, ĉu ofica aŭ privata, al kiuj nur se mankas forta ŝarĝbruto. Per tio ŝi akiris al si bonan famon. Tial pasaĝeroj ofte emas viziti al ŝia hotelo.

Dum Yuanhe-erao (806 - 820 ), Zhao Jihe, pasaĝero de Xuzhou, dum sia vojaĝo al la Orienta Ĉefurbo£¨Luoyang£© restis tie tranokti.

Ses aŭ sep gastoj venis jam pli frue kaj okupis respektive la pli oportunan liton. S-ro Zhao, la malpli frua, ricevis liton plej internan, tuj apud la muro najbare de la ĉambro de la mastrino.

La Tria Ino regalis la gastojn per tre abunde da manĝaĵoj. En malfruaj horoj ŝi prezentis vinon kaj ili kune ĝuis la drinkadon tre ĝoje. S-ro Zhao, kvankam maldrinkema, ankaŭ partoprenis en la gaja babilado. En la horo malpli frua ol la dua nokta gardoperiodo, la gastoj ebriiĝintaj ĉiuj iris al sia lito. Ankaŭ la Tria Ino revenis al sia ĉambro, fermis la pordon kaj estingis la kandelon.

Ĉiuj dormis profunde, nur s-ro Zhao neniel povis endormiĝi. Aŭskultante susuron el la najbara ĉambro de la Tria Ino, li sentis, kvazaŭ ŝi ion movis. Hazarde li subrigardis tra fendeto kaj vidis ke la Tria Ino prenis kandelon el sub kovrilo kaj ĝin lumigis. Poste, ŝi prenis el kesto plugilon, lignajn bovon kaj pupon, kun grandeco respektive nur de ses aŭ sep coloj. Metinte ilin antaŭ la forno ŝi ŝprucigis per plenbuŝo da akvo kaj la du lignaĵoj ekmoviĝis. La ligna pupo jen plugis malgrandan terpecon antaŭ la lito, bridante la lignan bovon ir-revenen. Dume la Tria Ino prenis ree de la kesto sakon da fagopirsemoj, kion ŝi donis al la ligna pupo ke li semu. Dum palpebruma momento la semoj ekfloris, kreskis kaj maturiĝis fagopiroj, kion la ligna pupo rikoltis. Tiam la Tria Ino starigis etan muelilon. Farinte farunon, ŝi remetis la pupon, lignaĵon k.c. en la keston, kaj per la faruno ŝi faris kelkajn dabingojn.

Baldaŭ kokerikis. La gastoj ekvojaĝos. La Tria Ino ellitiĝis la unua. Ŝi lumigis la kandelojn, aranĝis manĝotablon, sur kiu ŝi metis la novbakitajn dabingojn kiel manĝaĵojn de la gastoj. Tiam ekfulmis ideo ĉe s-ro Zhao. Li subite foriris haste, sed fakte nur embuskis sin ekstere de la domo kaj subgvatis. Li vidis ke la gastoj kunsidis ĉirkaŭ la tablo kaj manĝis la dabingojn. Apenaŭ fininte la manĝon, subite ili falis teren kun azena heno kaj dum palpebrumo ĉiuj jam transformiĝis en azenojn, kiujn la Tria Ino senescepte pelis al la stalo en la posta korto de la hotelo kaj kies riĉaĵojn ŝi alproprigis ĉiom.

Tion s-ro Zhao malsekretigis al neniu. Post pli ol unu monato, li revenis de la Orienta Ĉefurbo. Antaŭ ol atingi la hotelon de Banqiao, li faris anticipe fagopiran dabingon, same grandan kiel tiu de la mastrino. Atinginte li ree loĝis en la hotelo. La Tria Ino varme bonvenigis lin kiel lastfoje. Tiun vesperon estis neniu alia gasto kaj la regalo estis pli abunda. En malfrua nokta horo, ŝi afable pridemandis kion la gasto deziras. S-ro Zhao petis ke la mastrino preparu iom da matenmanĝo la sekvantan matenon antaŭ lia ekveturo. La Tria Ino respondis al la gasto ke estu trankvila pri tio. Noktmeze, s-ro Zhao subrigardis ke ĉio okazis kiel antaŭe. Je matenkrepusko, la Tria Ino preparis manĝopladon kun manĝaĵoj, fruktoj kaj kelkaj dabingoj. Fininte tion, ŝi foriris por alia objekto. Profitante tiun ŝancon s-ro Zhao tuj aliris kaj ŝanĝis unu per sia antaŭpreparita dabingo. Tion la mastrino sciis neniom. Antaŭ sia ekveturo s-ro Zhao iris al matenmanĝo. Li diris al la Tria Ino: "Okaze mi mem havas dabingojn, do, forprenu la viajn por regali aliajn gastojn." Li ekprenis sian dabingon manĝi . Ĝuste kiam li manĝis , la Tria Ino venas kun teo, s-ro Zhao diris :" Kara mastrino, bonvole gustumu mian dabingon." Li donis al ŝi la interŝanĝitan kaj ŝi ekmanĝis. Ĵus ĉe la ektuŝo de la manĝaĵo la Tria Ino ekfalis teren kun azena heno, kaj transformiĝis en azenon, eĉ tre fortan. S-ro Zhao do rajdis ĝin ekveturi. Li ankaŭ prenis ĉiom la lignajn pupon, bovon, plugilon k.c. , sed, ĉar ne posedante la sorĉarton, li ne povas disponi ilin. Tre glate s-ro Zhao vojaĝis multajn lokojn rajdante sur la trasformita azeno, kiu povas iri po cent liojn ĉiutage.

Post kvar jaroj li vojaĝis al la trapasejo Tongguan. Atinginte lokon kvin aŭ ses liojn oriente de la Templo de Huashan-monto, li renkontis apudvoje maljunulon kiu ridegis manklakante, dirante : "Ho, la Tria Ino de Banqiao, kial en tia formo ?"

Ekkaptante la azenon li diris al s-ro Zhao :" Kvankam ŝi estas kulpa , tamen vi ja sufiĉe punis ŝin. Bonvole liberigu ŝin ekde nun !"

La maljunulo do ekdisŝiris de la muzelo kaj el la azena felo eksaltis la Tria Ino, tute sama kiel en la malnova tempo. Riverencinte al la maljunulo, ŝi foriris kaj malaperis neniu sciis kien.

                        EL Noveloj de Tang-Dinastio       trad. Guozhu

 

PAĜO DE ĈINESKOJ

VERSI SAMRIME

  Ofte okazis tiel inter ĉinaj poetoj: Kiam la unua poeto verkis poemon, lin sekvis alia(j), ĉu responde, reciproke, eĥe, aŭ samrime.

  Poemoj verkitaj laŭ samaj rimoj sonas ja kun aparta gusto. Estas diversaj manieroj por versi samrime.

1.      Laŭ rimoj el la sama rimĉapitro de la rimaro. Tiuokaze, estas ne necese uzi samajn vortojn kiel tiujn en la unua poemo.

2.      Laŭ samaj rimoj. La rimvortoj estas tute samaj kiel tiujn en la unua poemo, sed la rimaranĝa vicordo ne.

3.      Rigore uzu kaj la samajn rimvortojn kaj la saman rimaranĝon de la unua poemo. Kiel ekz. la subaj du ĉineskoj Xijiangyue* de s-anoj Guozhu kaj Xuexun (ŝjŭeŝjun).

 

AGRABLA VESPERO

Riz-aroma ruro.

Riĉ-rikolta belo.

Kvakbruo ĉe orelo.

Agrabla vespero.

 

Du aŭ tri bolidoj

strekis tra l¡¯ ĉielo.

Post arbar¡¯ ekrivelo:

Pont¡¯ super rivero.

               Guozhu

 

VESPERO EN QINGDAO**

Malfermita urbo.

Vigl-prospera belo.

Fajfil-vok¡¯ ĉe orelo.

Bolanta vespero.

 

Arĝenta avio

flugis tra ĉielo.

Post domeg¡¯ ekrivelo:

Ŝipoj sur rivero.

             Xuexun

 

*Xijiangyue (ŝjiĝjangjŭe): ĉina fiksforma poemo el du strofoj po kvarversoj de 6, 6, 7, 6 silaboj, laŭ rimaranĝo de x, a, a, a (x=senrima).

**Qingdao (ĉingdaŭ): bela urbo ĉe bordo de Bohai-maro, prov. Shandong, Ĉinio.

 

Lu Jixin (1953¡ª)

 

ĈE TABLO

¡ªlaŭ ĉinesko Yumeiren*

Ŝvebas kvazaŭ papili¡¯

tablen ruĝ-foli¡¯.

Ĉu send-endas ĉi-aŭtun¡¯

al knabin¡¯ ĉe riverego nun?

 

Plum¡¯ verŝonte pri sincer¡¯.

Ridas sur paper¡¯:

Jen flirtigas jam zeffir¡¯

la folion kiel ŝia spir¡¯.

 

*Yumeiren ¡ª ĉina fiksforma poemo el du strofoj po kvarversoj de 7, 5, 7, 9 silaboj kun para rimo.

 


                                                                                                                                              ·µ»ØĿ¼