Penseo 15

Septembro / 1991


 

Rikardo Ŝulco

 

KABANA AKCIDENTO

Duo Fuo estis lia nomo,

Vivis en la dinastio Tang.

Nomis lin ¡°poeto¡± jam diplomo.

Li meditis, formis rimojn per la lang¡¯.

Poezio en la sang¡¯.

 

La septembra vento blovis forte,

Kaj ektremis forte la kaban¡¯,

Kaj, ni scias tion laŭraporte,

Jam elradikiĝis eĉ platan¡¯.

Furiozis uragan¡¯.

 

Difektis ĝismulte la tegmento.

Grandaj pajlofaskoj flugis for

Kaj fariĝis de l¡¯ ĉiel¡¯ prezento,

Por vilaĝaj buboj, de volor¡¯.

Forrabita kvazaŭ or¡¯.

 

La poet¡¯, maljuna kaj kaduka,

Skoldis kaj minacia per baston¡¯.

Vana estis lia gest¡¯ eduka,

Ĉar la buboj mokis pri l¡¯ admon¡¯,

Eĉ ne dankis pro la don¡¯.

 

Baldaŭ rekalmiĝis la aero.

El malhelaj nuboj falis pluv¡¯.

Ĉie nur obskuris la vespero.

Trategmente venis la diluv¡¯.

Lia lito akvokuv¡¯!

 

Estis li poeto kreopova,

Kaj palacon laŭ la fantazi¡¯

Li tuj kreis. Ŝirma, milalkova

Estis ĝi kaj rev¡¯ de nostalgi¡¯.

Tute laŭ la poezi¡¯!

 

¡°Duo Fuo, kara laŭreato,

Mi envias vin ne pro l¡¯ palac¡¯,

Eble jes pro via mensa adkvato,

Ne pro la malseka litmatrac¡¯,

Sed pro la kabana pac¡¯.

 

Vi du, vivas mi en granda domo,

Konstruaĵ¡¯ el ŝtonoj kaj beton¡¯.

Estas certe mi moderna homo.

Tamen ĝenas min la telefon¡¯.

Via tarda epigon¡¯.¡±

                    1991.4.

 

POEMOJ DE TANG-DINASTIO

He Zizhang (659¡ª744)

 

PRI SALIKO

Smeralde verda arbo svelttalio

pendigas salikrubandojn je dekmilo.

Kiu foliojn faras lert-gracie?

februarbrizo ŝajnas la tondilo.

 

Men Haoran (689¡ª740)

 

ANKRE ĈE JIANDE-RIVERO

Mia boat¡¯ ankriĝas sub fum-giro,

denove tristas mi dum sunsubiro.

Ol arb¡¯ malaltas tra kampvast¡¯ ĉielo;

proksimas luno sur rivela helo.

 

Zhang Jiuling (678¡ª740)

 

SOPIRO SUB LA LUNO

Leviĝas sur la maro Lun¡¯,

mi estas fore de vi nun.

Amantoj plendas pri tio longa

nokto, sopiras en lunlum¡¯.

 

Jen estingiĝas la kandel¡¯;

rose humidas la mandel¡¯.

Lunlumon mi ne donas al vi;

en sonĝ¡¯ renkontu nin l¡¯ esper¡¯!

 

Li Ye (?¡ª784)

 

AL FRATO BIBLIOTEKISTO

Ve, ĉirkaŭ jar¡¯ dum farniento

en urbo Wucheng mi jam restas.

Kiel vi fartas, frato? Estas

al mi nur ĉio en silento.

 

Nun per boato vi veturos,

via kaleŝo sekvos stelon.

Do, skribu vi al mi leteron,

kiam tra Dalej-bord¡¯ vi kuros.

 

Liu Changqing (?¡ª786)

 

ADIAŬ AL BONZO LINGCHE

Smeralde verdas Templ¡¯ Bambua,

defore sonas tintad¡¯ malfrua.

Subira sun¡¯ la ĉapon stompas,

foriras vi al monto blua.

 

                   elĉinigis Shi Chengtai

 

Yin Minghua

LA TENTO DE DORMO

Ofte okazis tiel: forta aspiro pri dormo tuj kaptis min, kiam mi ekvidis liton.

Ĉiu homo ja devis pasigi en la lito ĉirkaŭ trionon de sia tuta vivo.

Langvore, en animstato sen strebo, sen lukto, sen aspiro, sen ĝojo aŭ kolero, sen doloro aŭ gajeco oni eniris la sonĝon senigitan je filistreco. Tamen mi ne havas tian feliĉon. Mi devas ellitiĝi frumetene je la 4-a horo, spite al ĉia malbona vetero, ĉu venta aŭ pluva. Post kelktempa hastado, mi biciklis duonan horon al mia laboro. Laŭvoje mi povis vidi figurojn de legomvendistoj, stratpurigistoj, korpekzercantaj gemaljunuloj k.a. Mi admiras ilin pro tio, ke ili povas kuraĝe, decidinte ellitiĝi tiel frue, kategorie forlasinte ĉian ĝuon de sonĝo.

Mi bone scias, ke mankas al mi tia aktiveco, memvolo aŭ konscio, kian ili posedas. La ripetaj malfrua enlitiĝo kaj frua ellitiĝo dum multaj jaroj dotis al mi la kutimon de emo kaj kapablo al dormo. Mi povas ignore la medion, kia ajn ĝi estas aŭ kiel ajn ĝi ŝanĝiĝas. Mi ankaŭ povas ignore ĉian lumon aŭ bruon for. Mi kapablas komforte eniri la dormolandon dum duona aŭ unu minuto post kiam mia korpo ektuŝiĝis kun kun la lito, kaj mi dormas tial obstine ke al mi malfacile venas vekiĝo. Pro tio mia filino Tingting ofte sentis elreviĝon ¡ª ĉar mi ja promesis ke mi rakontu al ŝi fabelon antaŭ la endormiĝo. Sed, kiam ŝi, facilmove fininte sinlaviĝon, eniris la ĉambron, ŝi trovis la patron, kiu kuŝiĝis en la liton pli frue ol ŝi, jam ete ronkanta.

Per maneto ŝi kolere fosis mian orelon, pinĉis mian nazon, plektris miajn lipojn, frapetis mian vangon, eĉ laŭte vokadis, tamen ŝia patro, bedaŭrinde, jam ĝismorte endormiĝis. Mi sentis nebule nur intiman kareson, tamen ne povas realigi mian promeson antaŭ minutoj.

La plej granda malkontento de mia filino estas: ¡°Mi ne ŝatas tiel dormeman patron.¡±

La trafa kritiko de mia edzino estas: ¡°Ne tiel timige dormu!¡±

Temas pri tio, ĉar foje mi daŭre dormadis ekde la 8-a horo de la unua mateno ĝis la alia 8-a horo de la dua mateno, dum 24 horoj, kun la sama dormpozo. Kaj tio igis ŝin tiel maltrankvila, ke ŝi skue vekigis min. Tamen mi sciigis al ŝi ke mi estis kreanta mondan rekordon de dormado.

Mi ne scias ekde kiam, iu tablojdo nomata Trankviligita Koro estis ŝtele metita sub mian kapkusenon. Ho, kia dormemo kaj dormkapablo, ke la familianoj eĉ rigardas tion malsano! Iuj opinias tion simbolo de sano kaj feliĉo. Jes, efektive, mi neniam apertis la ĝenon de sendormeco. Nek kafo nek forta teo efikis al mi ekscite. Tamen la doloro ankaŭ kuŝas en tio: Ĉiumatene mi devas, tamen neniel kutimis, frue ellitiĝi. Anstataŭ active, konscie frue ellitiĝi, mi, vole-nevole, devas ĉiam barakte ŝiris min el la ĝismorta dormado, portempe adiaŭi la mildan, sopirindan kvieton kaj rigide vestige min, eniri konscian batalon per aspiroj kaj bruon de streboj. Tio estas vera pruvo de voloj.

Iuj asertis, ke dormemuloj estas mallaboremaj. Pro tio mi devigu min kiel eble laborema dum mia limigita sobreco.

Aliaj asertis ke tiuj, kiuj kapablas multe dormi, ofte estas dikaj. Mi probable, pro troa laboremo ankoraŭ ne fariĝis tro korpulenta.

La malsamaj emoj en la vivo (inkluzive emojn diri kaj aŭdi orelkaresajn parolojn) ja povas kompletigi malsammaniere unu la alian. Ĝuste kiel okazis jene:

Iun fruan matenon, pluvegis eksterdome. Kiam mia filino vekigita, kun ankoraŭ dormemaj okuloj, vidis min ellitiĝi, ŝi diris: ¡°Ho, paĉjo! Vi ĉiam devas ellitiĝi tiel frue por labori! Kiel pene! Vespere mi ne ĝenos vin per la peto ke vi rakontu fabelon al mi.¡±

Mi estas subite kortuŝite. Mi vere ne povis rezisti la tenton de tia komprenemo kaj indulgema konsolo, eĉ se ĝi estas ne tro maturaj.

Tre eble, vivo estas historio pri tio, kiel oni kuraĝe frontas kaj kiel oni kuraĝe rezistas al la tento¡­

                                trad. Guozhu

 

PAĜO DE ĈINESKOJ

Lu Jixin (1953¡ª)

              ¡ªlaŭ ĉinesko Yumeiren

SOLA VAGO

Stratoj dormas jam sub brum¡¯

Fridas stela lum¡¯.

Ĉie svenas taga paŝ,

Tamen tondras nur kulara klaĉ¡¯.

 

Mornas mi en sola vag¡¯:

Kien mia trak¡¯?

Sub pal-lampoj de fatal¡¯,

Ombra mi jen longas kaj jen mal.

 

ĈE LAGO

Iam sub la verd-ombro

Kveris kolombo.

Sed ŝi ,malproksimiĝas.

La saliko akven kliniĝas.

 

Sonprenilas la branĉo

Per sia tango.

Do aŭdiĝas de l¡¯ lago,

Kant¡¯ sopira en ĉiu tago.

 

EN LA NUBA TAGO

Aŭ sun¡¯ dispelite brilu,

Aŭ pluv¡¯ subiru!

Tamen en la nuba tag¡¯

Grize splenas la anima lag¡¯.

 

Kiel grifelo, dolor¡¯

Gravuras sur kor¡¯.

Kiu atendas finon,

La ridan aŭ larman destinon.

 

INTER NI

el Osmo Buller, la direktoro de CO de UEA

  Mi jam pli frue intencis skribi al vi por gratuli pro via unika gazeto, kiu vere pliriĉigas la Esperantan literaturon. Gratulon! Mi esperas, ke dank¡¯ al PENSEO la ĉina kontribuo al nia baletro fariĝos pli sentebla.

  Mi aparte gratulas pro la maja numero, kiu estis dediĉita al la grandaj Kalocsay kaj Baghy. Vere plaĉan legaĵon vi regalis!

  Tre interesis min legi la artikolon de Wang Chongfang. Mi volas danki lin persone, sed bedaŭrinde mankas al mi la adreso. Tial mi turnas min al vi kun la peto, ke vi bonvolu sciigi al mi la adreson de Wang¡­

 

el Rikardo Ŝulco

  ¡­ĉar mi posedas la poemkolekton de prof. S.J.Zee EL ĈINA POEZIO aperinta en 1980, en kiu troviĝas 14 versaĵoj de Du Fu, inter ili ankaŭ lia LAMENTO PRI L¡¯ KABANO DETRUITA DE L¡¯ AŬTUNA VENTO, multe estas interesinta min la n-ro 4 de via ¡°povra¡± revueto PENSEO de oktobro 1990. Mi estas leginta ian amikecan, kunsenteman nekrologon pri la plendinda Armand Su kaj, kompreneble, ankaŭ ties artikolo pri LA KABANO DE DU FU kiun la tradukita citaĵo el la Du Fu-a KANTO.

  Ĉio forte emociigis min kaj mi ne povis rezisti al la tento mem provi poezie postsenti la faman versaĵon de Du Fu. Sen kono de la ĉina lingvo, mi tiam povis fari ja nur helpe de la traduko de S.J. Zee kaj de tio, kion senligis al mi Armand Su.

¡­

 

el la red.

  Lastatempe iuj estimataj amikoj sendis leterojn aŭ donacaĵojn al nia eldonanto s-ro Lin, tamen li ne kapablas kapti tempon por respondi pro troa okupiteco, lip etas vian afablan pardonon! Ekde nun ĉiuj leteroj kun kritiko, propono aŭ alia problemo kaj sendaĵoj aŭ donacaĵoj bv. rekte sendu al la redaktoro. Dankon!


                                                                                                                                                   ·µ»ØĿ¼